Etikedaj arkivoj: literaturo

Kandido: literatura suplemento al La Ondo de Esperanto

Voltero. Kandido, aŭ Optimismo / Tradukis el la franca Sergio Pokrovskij; Antaŭparoloj de Sergio Pokrovskij kaj Eŭgeno Lanti; Postparolo de Sergio Pokrovskij. — Kaliningrado: Sezonoj, 2023. — 176 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2022). La 30an … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako, junio 2022

Anina Stecay en sia malferma prezento de la 44a Boao meditas pri la loko de beletra revuo, kaj pli vaste de literaturo en la tempo, kiam okazas militaj agadoj, kaj konkludas: “Literaturo estas do ne vantaĵo, sed profunda homa bezono … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Bluaj ĉevaloj, kurbe klinaj domoj kaj torditaj korpoj

Johansson, Sten. Secesio: Romano. – Novjorko: Mondial, 2021. – 253 p. Secesio estas la titolo de la nova romano de Sten Johansson. La vorto “secesio” ne nur estas apartiĝo disde socia korpo (jen la klarigo de NPIV), sed, laŭ la … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Laŭro de la Akademio por Sesdek ok de Johansson

Pasintjare la Akademio de Esperanto kreis ĉiujaran premion “Laŭro de la Akademio”. La selekto de verko al kiu atribui la premion antaŭvidatan de la dua artikolo de la statuto de la Akademio estas unu el la du taskoj de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

ILEI por la Tago de la Esperanta libro (15-12-2022)

Por celebri la Zamenhofan feston, kiu estas ankaŭ tradicie la Tago de la Esperanta Libro, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponas simbolan tutmondan legadon, donante la elekton inter du malsamaj, sed same gravaj kaj signifoplenaj verkoj.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Speciala oferto: Rakonto pri Nekonata Insulo

Okaze de la centjariĝo de la naskiĝo (16 novembro 1922) de la portugala verkisto José de Sousa Saramago la libroservo de UEA dum la tuta novembro ofertas lian novelon Rakonto pri Nekonata Insulo (traduko de P.S. Viana) kun sesona rabato, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Marjorie Boulton: Unu animo homa

Aperis du-voluma kolekto de la plena poezia verkaro de Marjorie Boulton! Pli ol 1200 paĝojn longa, Unu animo homa, titolo tirita de ŝia poemo Aliĝilo, tenas ĉiujn ŝiajn poem-librojn, komencante per Kontralte, per kiu ŝi surscenejiĝis en 1955, ĝis Du … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pozitiva rezulto de “memizoliĝo”

Roman Dobrzyński. Verda simio. — Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 2021. — 160 p. Pandemio estas plago, pri kio oni ne povas dubi. Sed la “memizoliĝo”, kiu estis la rimedo (ĉu sukcesa?) kontraŭ ĝi batali, por kreaj naturoj povas esti stimulo fari … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Laŭro de la Akademio

Pasintjare la Akademio de Esperanto kreis novan premion “Laŭro de la Akademio”, kiu estu aljuĝita ĉiujare konforme al la ĉi-suba regularo.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Jubilea festo en Hrašćina

La 17an de septembro Esperanto-Societo “Trixini” el Hrašćina (Kroatio) okazigis feston okaze de sia deka datreveno. La societo ricevis la nomon laŭ la pseŭdonimo de la germana magiisto, humanisto, pupisto kaj verkisto Hansjörg Kindler (1933-2015), kiu dum la milito en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Aŭtuna poemo de Nikolao Ķurzēns

Nikolao Ķurzēns: Aŭtuna elegio Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj; kaj same, lace iros la minutoj de mia viv’, sencela kaj enua. Ja ĉiu tag’ forlavas rabe ion! Ja ĉiu nokto portas ion for! Ja … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Ewa Grochowska: La vojaĝoj de Telma

La vojaĝon al Argentino Georgo preparis dum kelkaj monatoj. Tri noktojn antaŭ la foriro, ekscitita, trafita de raisefieber li ne plu dormis. Lastmomente, li jen elmetis, jen denove enmetis en la grandan valizon diversajn vestaĵojn, pripensante la klimatan diferencon inter … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Daniel Stein: Historio pri identeco kaj (mal)kompreno

Ulickaja, Ludmila. Daniel Stein, interpretanto: [Romano] / Tradukis el la rusa Tomasz Chmielik. — Lublin: Ars Libri, 2021. — 601 p. “Donu al mi apogpunkton, kaj mi renversos la mondon”, – diris Arĥimedo. Plejparto de la homoj havas malpli ambiciajn … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La sesa tradukkonkurso “Lucija Borčić”

Honore al Lucija Borčić (26.07.1921–14.11.2015) Kroata Esperantista Unuiĝo organizas literaturan tradukkonkurson, ĉe kiu oni rajtas prezenti la tradukojn de iu ajn nacia lingvo al Esperanto. La konkursaj branĉoj estas jenaj: poezio prozo – rakonto aŭ novelo: maksimuma longo 30.000 tajperoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Rezulto de la Belartaj Konkursoj 2022

Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 73a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK). Gvidis la ceremonion en la 107a Universala Kongreso de Esperanto la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. kun subteno de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton