Rezulto de la Belartaj Konkursoj 2022

belartaj konkursoj

Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 73a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK). Gvidis la ceremonion en la 107a Universala Kongreso de Esperanto la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. kun subteno de la eks-estrarano Sara Spanò. Konceptis la ceremonion la sekretario kaj prezidanto de la BK, respektive Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Miguel Fernández. Al la grundo de la 73a eldono de la Belartaj Konkursoj estis semitaj entute 173 verkaĵoj. La rikoltitaj agnoskoj estis:

BRANĈO POEZIO. Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu. Partoprenis 53 verkoj de 24 aŭtoroj el 17 landoj [7 el Azio, 3 el Afriko, 12 el Ameriko, 31 el Eŭropo].
La unua premio estas nealjuĝita.
La dua premio estas aljuĝita al “Reĝino-nokt” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La tria premio estas aljuĝita al “Mi ŝatus vidi…” de Benoît Philippe el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al “La lampiro” de Sylvain Barrier el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Cimbalaro” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

BRANĈO PROZO. Juĝkomisiono: Tim Westover, Trevor Steele, Miguel Fernández. Partoprenis 38 verkoj de 22 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Afriko, 4 el Azio, 10 el Ameriko, 23 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Rekviemo” de Sara Spanò el Germanio.
La dua premio estas aljuĝita al “La pentraĵo” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La tria premio estas aljuĝita al “Speguloj” de Sara Spanò el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Strato Memoro” de Tobiasz Kubisiowski el Pollando.

BRANĈO MIKRONOVELO. Juĝkomisiono: Tim Westover, Trevor Steele, Miguel Fernández. Partoprenis 54 verkoj de 25 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Afriko, 10 el Azio, 9 el Ameriko, 34 el Eŭropo].
La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “La nigra truo” de Emanuele Bovio Regano el Italio.
La dua premio estas aljuĝita al “La bela kaj la bestio” de Francisco Javier Moleón el Hispanio.
La tria premio estas aljuĝita al “Kiu ĉeas?” de Pascal Vilain el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Laŭmorale” de Christian Rivière el Francio.

BRANĈO TEATRAĴO. Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik. Patroprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 3 landoj [2 el Ameriko, 2 el Eŭropo].
La unua premio estas nealjuĝita.
La dua premio estas nealjuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La bakisto kaj la profeto” de Raffaele Del Re el Italio.

SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO. Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik. Patroprenis 9 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj [4 el Azio, 1 el Ameriko, 4 el Eŭropo].
La unua premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas nealjuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La Sekvanta” de Amir Naor el Israelo.
Honora mencio estas aljuĝita al “Kurtfilmo” de Ewa Grochowska el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Helpoferto” de Stela Besenyei-Merger el Hungario.
Honora mencio estas aljuĝita al “Enkonduko al ‘La Krizolo’” de Brandon Sowers el Usono.

INFANLIBRO DE LA JARO. Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol, Martin Markarian. Partoprenis 7 infanlibroj de 6 eldonejoj el 6 landoj [ĉiuj el Eŭropo].
La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo Esperanto-Asocio de Britio, pro la verko “La domo ĉe Pu-Angulo” de A.A. Milne.

BRANĈO ESEO. Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao. Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [2 el Azio, 2 el Eŭropo].
La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La fundamentaj leĝoj de esperantista stulteco” de Federico Gobbo el Nederlando.

BRANĈO KANTOTEKSTO. Juĝkomisiono: Ĵak Le Puil, Ankie van der Meer, Flavio Fonseca. Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [4 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita en egaleco al la verkoj: “Ne foriru” de Ewa Grochowska el Francio, kaj al “Menestrelo” de Nikolaj Nechajev el Rusio.
La dua premio estas aljuĝita al “Kiel la Tero belas” de Ewa Grochowska el Francio.
La tria premio estas aljuĝita al “De kie vi estas?” de Federico Gobbo el Nederlando.

Miguel Fernández legas la liston de premiitaj verkoj kaj aŭtoroj en 2022: https://youtu.be/sALpS16S-Ck.
UEA gratulas al ĉiuj agnoskitoj kaj kuraĝigas ĉiujn partopreni en la Belartaj Konkursoj kaj en la aliaj artkonkursoj ligitaj al Esperanto. Ĉiuj ankaŭ estas kuraĝigataj legi la aŭtorojn, ekzemple en la Belartaj Rikoltoj aŭ en aliaj eldonaĵoj: https://katalogo.uea.org.

La Ondo de Esperanto gratulas la laŭreatojn!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1053.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi