Daniel Stein: Historio pri identeco kaj (mal)kompreno

SteinUlickaja, Ludmila. Daniel Stein, interpretanto: [Romano] / Tradukis el la rusa Tomasz Chmielik. — Lublin: Ars Libri, 2021. — 601 p.

“Donu al mi apogpunkton, kaj mi renversos la mondon”, – diris Arĥimedo. Plejparto de la homoj havas malpli ambiciajn aspirojn, klopodante almenaŭ resti sur siaj piedoj, kaj tiucele ili serĉas apogon en si mem aŭ en la rondo de similuloj. Ĝuste tion faras la herooj de la romano de Ludmila Ulickaja. Ĉu ili sukcesas?

Baroj lingvaj kaj ne nur

La verko estas granda (576 paĝoj + komentoj) kaj certe ne apartenas al facilaj legaĵoj. La formo mem estas sufiĉe malfacila – temas pri aro de leteroj, noticoj, depeŝoj, gazetaj artikoloj ordigitaj kronologie, sed ne laŭteme. Ekde unuaj paĝoj leganto plonĝas je tiu labirinto de vivhistorioj, nur paŝon post paŝo malkovrante ligojn inter ili, rekonstruante biografiojn de la herooj kaj iliajn vidpunktojn.

Kompreneble haveblas la centra figuro – Daniel Stein, kies nomo servas kiel la titolo de la verko. Li sufiĉe proksime rilatas al Oswald Rufeisen, reala persono kun kiu Ludmila Ulickaja iam renkontiĝis, kaj kies personeco inspiris ŝin al la verkado. Ne atendu centprocentan koincidon – tio ja estas beletraĵo, do la aŭtorino havas la rajton modifi historian realon kaj ŝi uzas ĝin plenforte. Tio ne faras la verkon malpli impresa aŭ aŭtenta laŭ sia spirito – ni plu fasciniĝas pri Evangelioj kaj ilia ĉefa persono, kvankam ni scias, ke la tekstoj kreiĝis dum longa pluraŭtora verkado kaj enhavas plurajn aldonaĵojn kaj modifaĵojn.

Kio estis Daniel Stein? Li estis Pollanda judo, kiu dum la Dua Mondmilito servis en Gestapo kiel interpretisto, laŭeble helpante al siaj samgentanoj. Li aranĝis fuĝon de kelkcent judoj el ekstermota geto, tiel savinte ilin kaj preskaŭ pereinte pro tio. Serĉante azilon ie kaj tie, li trovis ĝin ĉe komunumo de karmelanoj kaj post iu tempo petis ke ili baptu lin, ĉar li eksentis sin kristano. Poste li transloĝiĝis al Israelo kaj kreis tie komunumon de judoj-kristanoj, kiun li nomis Eklezio de Jakobo.

Mallonga skizo jam sufiĉas por kompreni, kiom neordinara estis ĉi tiu homo kaj kiujn malfacilaĵojn li alfrontis. Fakte sian tutan vivon li kvazaŭ remus kontraŭ fluo, streĉante ĉiujn siajn fortojn kaj estigante nekomprenon de la ĉirkaŭuloj. Judoj konsideris lin perfidulo aŭ almenaŭ strangulo, la ŝtato Israelo rifuzis akcepti lin kun juda statuso kaj ŝtataj institucioj malfideme observadis lian kristanan agadon en areo kiun ili konsideris Promesita Lando, dum por li ĝi estis Sankta Tero. Kristanoj same skeptike traktis agadon de juda pastro, kiu servis mesojn hebrelingve, dubis pri Triunuo kaj kontestis senpekan koncipon. Fakte li estis eĉ ne “sia inter la fremduloj, fremda inter la siaj”, sed fremdulo por ĉiuj krom eta rondo de siaj adeptoj.

La dua temo, proksime ligita al la unua, estas interpretado. Temas ne tiom pri lingva baro, kiom pri supero de baroj kulturaj, religiaj, politikaj, psikologiaj. Judoj de Pollando kaj germanoj bone komprenis lingvon unu de la alia, sed tio tute ne helpis ilian interkompreniĝon. Araboj kaj israelanoj havas similan kulturon, tamen tio apenaŭ interproksimigas ilin. Filino kaj patrino el la romano parolas la saman lingvon, sed ne renkontiĝas dum jaroj, ĉar ili tute ne komprenas unu la alian.

Tio estas bona leciono ankaŭ por la Esperanto-komunumo. Ne sufiĉas paroli komunan lingvon, ĝi ja donas al la komunikado nur formon, sed ne difinas ĝian enhavon. Konstrui ponton inter la popoloj estas nobla ideo, sed ĝia estiĝo ne garantias, ke laŭ tiu ĉi ponto marŝos amikaj karavanoj, ne malamikaj trupoj. Antaŭ ol prezenti Esperanton kiel modelon de paca komunikado ni devas unue lerni pace komuniki ene de nia eta komunumo, same malgranda kiel Palestino, pri kiu dum jarcentoj batalas du plej proksimaj popoloj kaj tri religioj, venantaj el la sama radiko.

Serĉante propran identecon

Tio povus esti sufiĉe interesa, sed banala biografiaĵo, se la aŭtorino ne loĝigus en sia verko dekojn da aliaj personoj, ofte sufiĉe loze ligitajn al la ĉefa heroo. Tamen ili ĉiuj havas unu komunan trajton, eble tipe judan – ili pene serĉas sian identecon.

Unu persono transloĝiĝas al Israelo el Sovetunio kaj iĝas fervora cionisto. Por li post tiu ĉi ideologia konvertiĝo ĉio iĝis klara: ĉiuj judoj loĝu en Israelo, defendu ĝin per ĉiuj rimedoj kaj fortoj (speciale kontraŭ la araboj) kaj vivu laŭ ordonoj de siaj judaj prauloj. Do li trovis sian apogilon en identiĝo kun sia nacio, kies antikvaj radikoj kaj riĉa kultura kaj religia tradicioj servas kiel firma bazo, sufiĉa por kontraŭstari la mondon kaj trovi respondojn al ĉiuj demandoj. Se io en la ekstera mondo ne plaĉas al li, ĉiam eblas fermi la okulojn kaj kvazaŭ malaperigi tiun ĉi elementon – tiel li ĉesigas korespondadon kun virino, kiu en siaj mesaĝoj pridubis lian kredon.

Alia rolulino trovis sian apogilon en komunismo, kaj dum tuta sia vivo ŝi batalis por tio, kion ŝi konsideris sankta afero, oferinte al ĝi ne nur siajn fortojn kaj vivon, sed ankaŭ sian familion. Jam maljuna kaj malsana, estante en kadukulejo en Israelo, ŝi neatendite konvertiĝas je kristanismo kaj pasigas siajn lastajn tagojn, preĝante kaj atendante renkontiĝon kun Sinjoro, kies ekzistadon ŝi kategorie neis la tutan vivon.

Por iuj temas pri malkovro de propra identeco, pli ĝuste pri ĝia agnosko kaj akcepto. Tiel filo de unu el rolulinoj finfine agnoskas sian samseksemon kaj sendas al ŝi leteron kun intima rakonto. Alia heroo, arabo Musa, serĉas liberiĝon de sia komunuma identeco, kiu malhelpas al li forlasi la neamatan edzinon kaj kuniĝi kun la amata kristanino. Dum jaroj enmarĉiĝinta mezvoje, li fine multekoste pagas sian intermezan situon – samgentanoj buĉas lin kaj tutan lian familion dum intifado.

Ne estas meza vojo en la fajro, ne eblas vivi inter du bordoj – leciono amara, sed apenaŭ instrua, ja multaj ne havas sufiĉajn fortojn por forlasi denaskan bordon, kaj ne ĉiuj forlasintoj sukcesas atingi la alian.

Legantaro

Por kiu estos interesa tiu ĉi libro? Oni povus sekcii la potencialan legantaron, apartigante la grupojn je interesitoj pri juda historio, judismo kaj Holokaŭsto, ŝatantoj de kristana teologio, biografiaĵoj, koresponda ĝenro…

Sed mi pensas, ke oni povus resumi ĉion ĉi pli koncize: la romano estos interesa por ĉiu, kiu iel aŭ tiel serĉis propran identecon kaj penis interkompreniĝi kun homoj de aliaj kulturoj, vidpunktoj kaj kredoj. Do ĝi estas libro por ĉiu esperantisto – homo elektinta ĉi tiun unikan identecon, kies celo estas internacia interkompreniĝo.

Bela kaj profesia

Kio pri la eldono mem? Ĝi estas perfekte aranĝita kaj povas esti fiere prezentata al iu ajn neesperantista leganto kiel ekzemplo de bona eldonista laboro. Dura kovrilo, ŝtofa paĝosigno, blanka papero, bela tiparo, eleganta dezajno – videblas, ke tion faris bibliofilo, por kiu la libro estas pli ol nura teksto.

La traduko estas preskaŭ senriproĉa, kio mirigas konsiderante la amplekson de la tradukista laboro. Plian fojon mi miras pri la superhoma laboremo de Tomasz Chmielik – unu el malmultaj homoj, kiuj ne babilas pri Esperanto, sed uzas ĝin kaj kreas eblecojn kaj kaŭzojn de ĝia uzado por la aliaj.

Rilate la lingvaĵon mi tamen trovis kelkajn dubindaĵojn, kvankam mi ne insistas pri ilia erareco. Foje mi dubas pri uzebleco de vortoj. Judeanoj en la senco “adeptoj de judismo” eble estas logika solvo por distingi la etnan kaj religian komunumojn, kiuj foje malkongruas kiel montras la ekzemplo de Daniel Stein kaj liaj adeptoj. Pli dubinda ŝajnas al mi pravoslavoj en la senco “adeptoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio”. Mi pensas ke “ortodoksuloj” sufiĉus, des pli ke la aŭtoro mem foje uzas ambaŭ vortojn en la sama loko kaj senco (p. 206).

Foje senteblas ke la teksto gvidas la tradukiston, kio estas afero preskaŭ neevitebla, tamen rezistinda. Tiel aperas rektaj kaj tute ne necesaj rusaĵoj: cerkvo (en la senco “preĝejo”), kvankam rusaj ortodoksaj preĝejoj aspektas tre simile al la Bizancaj. Foje ambaŭ vortoj aperas en unu listo (p. 424). Svoloĉ estas ne iu rusa specifaĵo, sed simple kruda formo de “aĉulo”. Muĵik estas depende de kunteksto viro ĝenerale aŭ kamparano en la cara Ruslando, do muĵiko estas tute nenecesa kaj malklara inventaĵo. Lager povus esti tradukita kiel puntendaro aŭ simple malliberejo, do ne havas sencon inventi lagron kiu aldone havas en Esperanto tute alian, pure teknikan signifon. Batjuŝka estas estima nomo por ortodoksa pastro, laŭvorte “paĉjo”, do ne havis sencon inventi batjuŝkon.

En aliaj okazoj aperis frazoj paŭsitaj el la rusa. Ekzemple rolulo de la romano “kuŝis en sanatorio”, “sidis en malliberejo/hejme” kaj “dormis kun sia edzino”, kvankam oni povas esti tute certaj, ke en la sanatorio li ne nur kuŝis, en la malliberejo kaj hejmo ne nur sidis, kaj apenaŭ li nur dormis kun sia edzino. Evidente laŭ la sama modelo aperis kortisto en la senco “stratpurigisto” – en la rusa temas pri “dvornik”, kie “dvor” estas “korto”. Ameriko en la senco “Usono” evidente venis laŭ la sama vojo – en la rusa oni ofte intermiksas ilin.

Mi ne certas ankaŭ pri Vitenka, Anjeĉka, Svetoĉka/Svetka, Griŝenka, Slava/Slavka, Nadjenka. Ĉu eksterlanda leganto komprenos ke temas pri minusklaj kaj karesaj formoj de Viktor, Anna, Svetlana, Grigorij, Vjaĉeslav, Nadeĵda? Eble Esperanto-formoj preferindus tiukaze.

Evidente, la strebo al maksimuma teksto-fideleco estigis vortkombinon kaŭboja ĉapelo dum ekzistas la PIVa formo “vakero”. Foje laŭ mia gusto necesas pli strikte sekvi unu elektitan modelon, ekzemple rilate landonomojn, ĉar dum en unu paĝo renkontiĝas Ĉeĥujo kaj Rumanio (p. 180). Meksikio (p. 444) evidente estis elektita pro Zamenhofa deveno, sed Ruslanda urbo iĝis viktimo de la rusa ortografio kiu plej ofte uzas е anstataŭ ё, do mislegita Orjol iĝis Orel (p. 592). Ikonostaso (p. 457) anstataŭ “ikonostazo” verŝajne estas banala mistajpo.

Ĝenerale mistajpoj malmultas kaj iom pli oftiĝas nur fine de la libro, evidente pro klarigebla laceco de la tradukinto kaj provlegantoj.

Resume: mi dankas la tradukinton kaj eldoninton pro la elstara laboro kaj rekomendas la verkon al tuja aĉetado kaj legado. Malperfektaĵoj korekteblos en la dua eldono, espereble sekvonta post rapida elĉerpiĝo de la unua.

Stanislav Belov

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/08/recenzo-132

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi