La Unua Libro

La unua libroLa 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis pola, franca kaj germana eldonoj de la verketo, kiu poste ricevis la “popolan” titolon: la Unua Libro. Sekvis eldonoj en pluraj aliaj lingvoj.

La titolpaĝo de la Unua Libro estis surprize simila al tiu de Volapük: Die Weltsprache de Johann Martin Schleyer. Reinhard Haupenthal notis, ke “la granda simileco prave supozigas, ke Zamenhof intence imitis la pli fruan verkon de Schleyer” kaj listigis similaĵojn en la du germanaj eldonoj [Haupenthal R. La Unuaj Libroj de Schleyer (1880) kaj de Zamenhof (1887): Pri la lanĉo de du plan-lingvoj. Schliengen: Edition Iltis, 2000]. Sed la libroj mem estis malsamaj. La 150-paĝa Volapüka estis preskaŭ kvaroble pli ampleksa, ĉefe, pro la pli ol 80-paĝa vortaro. Schleyer alparolis la mondon propranome, sed Zamenhof uzis pseŭdonimon, eble por eviti misfamiĝon inter la klientoj, eble por ke la disvastigon de la libro kaj de la lingvo ne ĝenu la judeco de la aŭtoro, eble pro sia natura modesteco.

La Unua Libro konsistas el kvar partoj, inter kiuj la plej ampleksa estas ne la Plena lernolibro, sed la Antaŭparolo (p. 3–30).

Unue, Zamenhof mencias la problemojn kiujn la diverslingveco kaŭzas en ĉiuj sferoj de la vivo, kaj atentigas, ke ĝi kaŭzas ankaŭ malamikecon inter la popoloj. Same kiel multaj lingvoprojektantoj, li kredis, ke lingvo internacia havus grandan praktikan signifon por scienco kaj komerco, sed li emfazis, ke

grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa.

Efektive, Zamenhof volis solvi ne nur la lingvan problemon, kaj post pluraj jaroj li konfesis:

mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro. Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo.
(MEH, p. 100)

Sed en la Unua Libro Zamenhof ne longe haltis ĉe tiu ideo kaj traktis, ĉefe, lingvajn aferojn. Prezentante la historion de la lingvoprojektado, li konstatis, ke por lingvigi projekton oni devas solvi tri taskojn, kaj ke en neniu antaŭa projekto estis solvita pli ol unu tasko, sed li sukcesis solvi ĉiujn tri.

1) La lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante. — Tion li solvis per simpligo de la gramatiko, kiun “oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo”, kaj per regula vortfarado helpe de prefiksoj kaj sufiksoj.

2) La lingvo jam de la komenco mem kaj dank’ al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj. — Por tio li “aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj”. Li donis ekzemplon de tio, ke alilandano ne konanta la rusan lingvon kaj ruslandano ne konanta la lingvon de la alilandano, povas interkompreniĝi, eĉ ne konante la lingvon internacian, nur helpe de vortaroj.

Doninte ses tekstojn en sia lingvo — Patro nia, El la Biblio, Letero, Mia penso kaj Ho, mia kor’ (du poemoj de Zamenhof), En sonĝo princinon mi vidis… (poemo de H. Heine tradukita de Zamenhof) — li klarigis la trian taskon:

Venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan, ne en okazoj de ekstrema bezono. — Konsciante, ke oni ne lernas lingvon, kiun neniu uzas, li proponis tutmondan kampanjon, por ke oni promesu ellerni la internacian lingvon, “se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tiun saman promeson”.

Zamenhof anoncis, ke la adresaro de la dek milionoj da promesintoj (voĉdonintoj) aperos en aparta libro (cent milpaĝaj adresaregoj kun cent adresoj ĉiupaĝe), kaj avertis:

Poste ne estos pravigitaj antaŭ la socio la personoj, kies nomoj ne estos en la voĉdon-libro, nek en la fako de la promesintoj, nek en la fako de la kontraŭintoj. Neniu esperu pravigi sin per tio, ke li “ne aŭdis” pri la proponita voĉdonado, ĉar estos uzitaj ĉiuj rimedoj por ke ĉiu sciu pri la voĉdonado.

Krom la antaŭparolo en la libro estas:

  • ok eltranĉendaj slipoj (du folioj) kun promesdeklaro (p. 31–34);
  • plena lernolibro de lingvo internacia sur ses paĝoj: alfabeto, partoj de parolo (ok reguloj), ĝeneralaj reguloj (ok reguloj) — entute 16 reguloj (p. 35–40);
  • permeso traduki la broŝuron al ĉiuj ceteraj lingvoj (p. 41) kaj la adreso de la aŭtoro (p. 42);
  • vortaro internacia-nacia (en la rusa 917 vortoj en 894 “artikoloj”) sur du flankoj de granda folio.

Sur la dua paĝo estas jena ruslingva deklaro:


(Lingvo internacia, simile al ĉiu nacia, estas socia propraĵo, kaj la aŭtoro por ĉiam forlasas ĉiujn personajn rajtojn al ĝi.)

ZamenhofZamenhof petis sendi kritikon pri la projekto kaj promesis utiligi la plej bonajn proponojn en speciala broŝuro, kiu fiksos la definitivan lingvoformon. Post eldono de la broŝuro la novan lingvon rajtos ŝanĝi ne li, sed nur kompetenta akademio, kiu “povos laŭgrade kaj nerimarkate fari ĉiajn necesajn plibonigojn, eĉ se ĝi estos devigita poste ŝanĝi la lingvon ĝis nerekonebleco”.

Zamenhof dissendis la Unuan Libron al diverslandaj redakcioj, societoj, kleruloj. Kvankam li aperigis en gazetaro (precipe en Ruslando) plurajn anoncojn, li ne ricevis dek milionojn da promesoj. Tamen al li venis centoj da leteroj (pozitivaj, negativaj kaj ŝercaj), kaj eltranĉitaj slipoj kun deziresprimo lerni la novan lingvon sendepende de la nombro da ricevitaj “promesoj”. La projekto eklingviĝis, kaj la pseŭdonimo de la aŭtoro iom-post-iom iĝis ĝia nomo — Esperanto.

Kvankam Zamenhof skribis en la Unua Libro, ke li dum unu jaro eldonos nenion en la nova lingvo, li jam en januaro 1888 publikigis ĉe Ĥaim Kelter Duan Libron de l’ lingvo Internacia. Kajero №1 por resumi kaj respondi la ricevitajn leterojn.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto unue aperis en La Ondo de Esperanto (2008, №2), kaj poste en la artikolaro Dek libroj, kiu estas la unua volumo en la libroserio Nia trezoro de Sezonoj.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Ondo de Esperanto: https://sezonoj.ru/2020/07/unua

Legu ankaŭ:
Korĵenkov A. Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof
Korĵenkov A. Zamenhof kaj la movado
Korĵenkov A. Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
Korĵenkov A. Nekonata Zamenhofa verko en nekonata mondlingvo
Korĵenkov A. Zamenhof protestas, aŭ: Neokazinta sensacio

La Ondo en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to La Unua Libro

  1. jens diras:

    La auxtoro mem uzas malsamajn skribmanierojn de la nomo en siaj artikoloj koncerne Zamenhof. Ni trovas Lazar, alian fojon Lazarj. Eble la Akademio aux UK povus decidu !

  2. AlKo diras:

    Mi ne scias. Ĝis nun neniu petis mian permeson traduki ĝin.

  3. Paul Desailly diras:

    Dankon kara Alekso
    Chu via bonega artikolo ekzistas en aliaj lingvoj?
    Amike
    Paulo

  4. Jens diras:

    Dankon pro la bona artikolo.
    La nomo-problemo estas ankaŭ kaŭzita pro la malfacila prononco de la rusa nomo por alilanduloj.

  5. Jairo diras:

    Gratulon al nia samideano Konĵenkov!! Tiu artikolo estas ege bona! Denove ni rememoras la iĝon de Eo sed ni devas daŭrigi la laboron, amikoj! Ni devas farigi aliajn mirindaĵojn nun pere de Eo. La unuajn paŝojn donis nia kara Zamenhof sed nun ni devas daŭrigi la marŝadon.

  6. AlKo diras:

    Dankon, Cindy, pro la klarigo. Jes, la nomo estas Лазарь Маркович Заменгофъ.

    Nu, oni povas legi tre detale pri la nomoj de la Zamenhofoj en “Homarano”, kie mi referencas al la verko de Árpád Rátkai «Varsovia rusa judo el Bjelostoko, aŭ pri la amok-kurado de esperantistoj de Markoviĉ ĝis Ljudvigoviĉ». Mi vidas nun, ke ĝi ne plu estas en la origina retejo, sed la teksto restas ĉi tie:
    http://cafe.daum.net/esperanto/1l9/171?docid=Af|1l9|171|20091123155757&q=JUDO
    eble ankaŭ aliloke.
    Lia teksto aperis poste ankaŭ en la 4a kajero de “Esperantologio”.

  7. Cindy McKee diras:

    @Celio Freitas Martins: Interreta serĉo diras, ke estas rusa kutimo uzi patronomojn — la persona nomo de la patro + ‘-oviĉ’ iĝas meza parto de nomo. Do, patro Mark -> Markoviĉ (filo de Mark) en la nomo de L.L. Zamenhof.
    (diable, mi aprezas serĉilojn)

  8. Célio Freitas Martins diras:

    La nomo de la kreinto de E-o estas Lazar Ludwig Zamenhof, ne Lazarj Markoviĉ Zamenhof.

Respondi