Etikedaj arkivoj: Litovio

En 2025 BET okazos en Kaŭno

BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj) estas tradicia somera esperantista renkontiĝo, organizata ekde 1959 laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. En 2025 BET revenos al Litovio, BET-59 okazos la 5-13-an de julio 2025 en Kaŭno (litove: Kaunas). BET-59 funkcios en la universitato Vytautas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-ekspozicio: unika longtempa projekto en Litovio

Jam la sepan jaron daŭras unika informa projekto en Litovio – migranta ekspozicio pri la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof. Ekde 2017 ĉi tiu ekspozicio, profesie preparita de Pola instituto en Vilno kaj de Litova Esperanto-Asocio (LEA) okaze de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n 2024”!

Tradicie la Fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK). IJK 2024 okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2024 en Šventoji, Litovio.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ridigu Esperantujon

Ĉu vi volas senpage partopreni la 80an Internacian Junularan Kongreson de TEJO (IJK) en Litovio, dum vi ridigas Esperantujon? Pretigu komedion kaj ludu ĝin. Tiel, vi havos la oportunon veni al IJK en Ŝventoji, Litovio, kie vi ricevos la laŭdojn … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Litovio: Sukcesa kaj promesplena jaro 2023

La 16-17an de decembro 2023 en Kaŭno okazis la vica 58a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj la tradiciaj Zamenhof-Tagoj 2023. La kongreso estis ne tute vica, ĉar dum ĝi estis elektitaj novaj prezidanto kaj estraro de Litova Esperanto-Asocio (LEA) … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Povilas Jegorovas honorita

La 8an de decembro 2023 en Litovia nacia filharmonio en Vilno dum solena kunveno, dediĉita al la 105-jariĝo de Litovia Advokataro, la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio advokato Povilas Jegorovas ricevis la plej altan distingon de Litovia Advokataro — Honorsignon de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Programo de Zamenhof-Tagoj–2023 en Kaŭno

La 58a kongreso de Litova Esperanto-Asocio kaj la tradiciaj Zamenhof-Tagoj okazos la 16-17an de decembro 2023 en Kaŭno. Sabato, la 16a de decembro 9.00–11.45. Registrado de kongresanoj, loĝigo. Funkcias giĉetoj (libroservo, abonado kaj UEA, membrokotizoj-novaj membroj de LEA, BET-58 en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Grava kontrakto en Litovio

La 6an de decembro 2023 en Kaŭno okazis historia evento por la Litovia Esperanto-movado. Dum kunsido de la “rektoraro” de la universitato Vytautas la Granda estis solene subskribita kontrakto pri kunlaboro inter la universitato kaj Litova Esperanto-Asocio (LEA). La kontrakton … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-Tagoj en Litovio

Litova Esperanto-Asocio invitas ĉiujn esperantistojn al la tradicia ĉiujara aranĝo de Litoviaj esperantistoj “Zamenhof-Tagoj – 2023”, dediĉita al la 164a naskiĝdatreveno de Zamenhof. Ĝi okazos la 16-17an de decembro 2023 en la Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco en Kaŭno … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

LEA kunlaboras kun la universitato Vytautas la Granda

La 11an de oktobro 2023 la rektoro de la universitato Vytautas la Granda en Kaŭno, prof. Juozas Augutis akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas kaj la direktoron de la Monda centro de litovoj Valdas Kubilius. Estis diskutita … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La unua aŭtuna kunflugo apud Kaŭno

Pli ol 50 esperantistoj el diversaj lokoj de Litovio venis al la unua aŭtuna kunflugo 23-24an de septembro. Kvankam ĝi estis la unua renkontiĝo kun tiu nomo, ĝiaj radikoj estas en la delongaj sukcesaj printempaj seminarioj de ĵurnalistoj, kaj ĝi … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kunflugo: Nova renkontiĝo en Litovio

Litova Esperanto-Asocio komencas ciklon de aŭtunaj kaj printempaj kunflugoj de Litoviaj esperantistoj. Ili evoluis el la ĵurnalistaj seminarioj okazintaj dum multaj jaroj. Tamen ĵurnalistoj estis malplimulto el ĉiuj partoprenantoj. Tial ni decidis konservi la tradiciiĝintan renkontiĝon, sed ŝanĝi ĝian titolon, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Granda Esperanta-Litova vortaro aperis

Fine de majo aperis La Granda Esperanta-Litova vortaro. La aŭtoro de ĉi tiu ampleksega vortaro estas Petras Čeliauskas – konata litova pedagogo, landesploristo, muzeisto, redaktoro, tradukisto, vortaristo. La vortaron eldonis Monda centro de litovoj kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio. Tiom ampleksa … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ĵurnalista seminario en Litovio: tradicia tempo, nova loko

Ĉi-jare la organizadon de la ĉiujara tradicia seminario de esperantistoj-ĵurnalistoj transprenis Litova Esperanto-Asocio (LEA), kiu okazigis ĝin en nova loko kaj en la tradicia tempo. Do, la 16a seminario okazis denove printempe la 20-21an de majo 2023 en agroturismejo en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-ekspozicio en Mažeikiai malfermita

La ekspozicio estas lokita en la granda antaŭejo ĉe la ĉefa salono de la kulturcentro de Mažeikiai. Tio signifas, ke ĉiuj homoj, kiuj venos al koncertoj, teatraĵoj kaj aliaj aranĝoj de la kulturcentro en Mažeikiai, nepre vidos la grandajn panelojn … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton