Etikedaj arkivoj: Literatura konkurso

Kie vojoj renkontiĝas: Nova libro en nova butiko

La kvara eldono de la konkurso, per sia temo “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens” inspiris verkistojn el la tuta mondo. Ĉiuj esperoj kaj timoj de la homaro pri la estonto, estas bele prezentitaj en la novelaro “Kie vojoj … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Por vi, verkemuloj: Ses literaturaj konkursoj en 2026

Nur dek tagoj restas ĝis la limdato de la 77aj Belartaj Konkursoj de UEA. Sed ĉi-jare verkemaj esperantistoj povas sendi siajn verkojn al ses internaciaj literaturaj konkursoj. Vidu ĉi-malsupre la liston kun la indiko de la limdatoj:

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La 16a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la 16a literatura konkurso Esperanto ligas homojn por rakonto pri la temo “Frostigitaj en la tempo”.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Belartaj Konkursoj de UEA: Unu monato ĝis la limdato

Hodiaŭ komenciĝis marto, kaj tio signifas, ke restas nur unu monato ĝis la 31a de marto – la absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj por la 77aj Belartaj Konkursoj de UEA. Ĉi-jare estas naŭ konkursaj branĉoj:

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Internacia Traduk-Konkurso “Vejdo” 2026

UEA kunlabore kun la redakcio de la revuo Literatura Vivo kore invitas ĉiujn esperantistojn tra la mondo partopreni en la Internacia Traduk-Konkurso “Vejdo” (2026). La konkurso estas dediĉita al la memoro de Prof. Vejdo (Wei Yida, 1947-2025), honora membro de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Internacia literatura konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2026”

Ĥristo Gorov (Ĥrima) estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas omaĝe al li Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povas partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj. La konkurso “Ĥristo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La 77aj Belartaj Konkursoj de UEA

Geamikoj, en nia alvoko al partopreno en BK-2024 ni esprimis nian fortan surprizon pro tio, ke ni ricevis nur 110 konkursaĵojn. Temas pri 70 verkoj malpli ol en 2023; 63 malpli ol en 2022 kaj 76 malpli ol en la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Literatura Konkurso Kálmán Kalocsay

Kun granda ĝojo ni anoncas la unuan Literaturan Konkurson Kálmán Kalocsay. Partoprenantoj estas invitataj sendi siajn verkojn en la sekvaj kategorioj: – Poemo – Prozo – Traduko Datoj: Akcepto de verkoj: De la 1a de septembro 2025 ĝis la 31a … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La sesa Interkultura Novelo-Konkurso

La Interkultura Novelo-Konkurso estas jam en sia sesa eldono kaj invitas vin verki novelojn kun la temo “Proksime al la celo”. Longa planado, longa penado, aventurplena vojaĝo, tiom da obstakloj venkitaj, malfacilaĵoj superitaj. Kaj via heroo estas tie, proksime al … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La gajnintoj de la 4a Interkultura Novelo-Konkurso (INK)

La kvaran Interkulturan Novelo-Konkurson, kiun organizas Akademio Literatura de Esperanto kaj Bobelarto, kun la aŭspicio de UEA, partoprenis 689 konkursantoj el 42 landoj. Alvenis 805 konkursantaj noveloj. La ĵurio disdonis entute dek premiojn: kvin en la sperta kaj kvin en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Rezulto de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2025

Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 76aj Belartaj Konkursoj de UEA (BK). Gvidis la BK-ceremonion en la 110a Universala Kongreso de Esperanto nov-elektita Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., surbaze de materialo preparita de la sekretario … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | 1 komento

Rikolta malkresko

Belarta rikolto 2024: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio / Redaktis Miguel Gutiérrez Adúriz, Miguel Fernández, Ulrich Becker. – Novjorko: Mondial, 2024. – 89 p. Kiel ĉiujare la eldonejo Mondial ankaŭ en 2024 aperigis la verkojn premiitajn … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 15a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la 15a literatura konkurso Esperanto ligas homojn por rakonto pri la temo “Perditaj en la reto”.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Literatura Konkurso EKRA-25

SEDK “D-ro Ivan Kirĉev” (urbo Razgrad, Bulgario), lanĉas por la 36a fojo Internacian konkurson por originala Esperanta poezio kaj humuro – EKRA-25. La sendotaj konkursaĵoj je liberaj temoj devas esti nenie publikigitaj antaŭe. Ili devas esti komputile skribitaj kaj subskribitaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto ligas homojn: Rezultoj de la 14a literatura konkurso

La Konkursa komisiono (Dorota Szubzda – estrino, reprezentanta Podlaĥian Libraron Łukasz Górnicki en Bjalistoko; Anna Kochaniec – membrino, reprezentanta Podlaĥian Libraron Łukasz Górnicki en Bjalistoko; Tomasz Chmielik – membro, reprezentanta Bjalistokan Esperanto-Societon), establita por taksi verkojn senditajn al la literatura … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton