Kategoriaj arkivoj: Historio de Esperanto

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en novembro 2026

3. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Johannes Edvard Leppäkoski (denaske: Ruotsalainen, 1901-191?-1984), Finnlanda ĵurnalisto kaj esperantisto, kunfondinto de la Esperanto-klubo en Jyväskylä, tradukinto de ĉ. 100 finnaj poemoj, inkluzive de pli ol 30 porinfanaj poemoj en “Burĝonoj” (1950). Dum tri jardekoj … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Internacia Pedagogia Revuo: Indekso por 1908-2026

Valencia Esperanto-Grupo publikigis en sia retejo indekson de ĉiuj numeroj de “Internacia Pedagogia Revuo” ekde 1908, surbaze de la libera arkivo de ILEI: https://valencia.esperanto.es/eo/indekso-internacia-pedagogia-revuo/. Por ĉiu numero ĝi listigas la artikolojn kun aŭtoro, titolo kaj komenca paĝo, kaj ligas al … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2026

2. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Tomáš Pumpr (1906-1926-1972), ĉeĥa juristo kaj esperantisto; elstara tradukanto, inter kies tradukoj estas “Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj” de K. J. Erben (1938), “La bapto de caro Vladimir” de K. Havlíček Borovský (1952), “Invito” de … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

UEA kaj Nacia Biblioteko de Brazilo antaŭenigas dialogon pri la dokumenta heredaĵo de Esperanto

La 5an de oktobro 2026 je la 14a horo (BRT) Nacia Biblioteko de Brazilo (Fundação Biblioteca Nacional, FBN) en Rio-de-Ĵanejro gastigos la rondan tablon “Memória sem fronteiras: valor, riscos e o papel das bibliotecas na preservação do patrimônio documental do … Legi plu →

Afiŝita en Historio de Esperanto, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Antaŭ dudek jaroj forpasis Bill Auld

Antaŭ dudek jaroj, la 11an de septembro 2006 forpasis Bill “William” Auld (1924-2006), skota instruisto kaj esperantisto (ekde 1937), kies kontribuo al la Esperanto-kulturo estas nesupertaksebla. Sian famon Auld ricevis kiel aŭtoro de ses poemaroj: “Spiro de l’ pasio” (en … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2026

1. Antaŭ 120 jaroj (1906) en Parizo aperis la unua numero de “La Revuo” (1906-1914). • Legu pli en la artikolo Antaŭ 115 jaroj ekaperis “La Revuo” de Halina Gorecka.

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Antaŭ 45 jaroj: SEJT-23

Antaŭ kvardek kvin jaroj, la 15an de aŭgusto 1981 en la ripozejo “Sukok”, je 50 kilometroj de Taŝkento (Usbekistano), estis inaŭgurita SEJT-23 (Sovetia Esperantista Junulara Tendaro) kun pli ol 300 partoprenantoj – la plej amasa esperantista renkontiĝo, okazinta en la … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2026

1. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Torben Kehlet (1941-196?-2001), dana entreprenisto kaj esperantisto, komence de la 1970aj jaroj ekloĝinta en Belgio, kiu sub la markoj TK (Danlando) kaj TK/Stafeto (Belgio) eldonis dekojn da gravaj Esperanto-libroj inkluzive de “La Nobla Korano” (1969), … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-Tago: Antaŭ 139 jaroj aperis la Unua Libro

Antaŭ 139 jaroj, la 26an de julio 1887 (la 14an de julio, laŭ la Julia kalendaro) en Varsovio aperis broŝuro titolita “Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj)” [Международный языкъ. Предисловiе и полный учебникъ (por Rusoj], konata nun kiel … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en julio 2026

1. Antaŭ 35 jaroj (1991) en Sverdlovsko (nun Jekaterinburgo) aperis la unua numero de la renaskita gazeto “Ruslanda Esperantisto” (ĉiumonata informilo de Urala Esperantista Societo); entute aperis 96 numeroj: 72 en Esperanto (1991-97) kaj 24 en la rusa lingvo (1998-2001). … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Raportoj pri ĉiuj Universalaj Kongresoj ekde la 1991a jaro

Post sep semajnoj, la 1an de aŭgusto 2026 en Graco komenciĝos la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK). En nia arkiva retejo (ne en ĉi tiu novaĵretejo) estas publikigitaj artikoloj pri ĉiuj UKoj okazintaj ekde la 76a UK en Bergeno … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en junio 2026

4. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda juda ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo Verda; prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio (1925-?), membro de la Lingva Komitato (1923-38), aŭtoro de jidlingva lernolibro de Esperanto (1925) kaj de la … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton