Kategoriaj arkivoj: Mondo

Enketilo de UN en Esperanto

La oficejo de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj tradukis enketilon de UN por la ĝenerala publiko. Ĝi tekstas, interalie: La mondo travivas plurajn transformiĝojn. Nia klimato ŝanĝiĝas rapide. Ni rimarkas gravajn ŝanĝojn en teknologio kaj en la konsisto de nia loĝantaro. … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Afriko

Okaze de la Tago de Afriko, formale la Tago de Liberigo de Afriko, la 25an de majo, Universala Esperanto-Asocio varme salutas, pere de sia Afrika Komisiono kaj de la estrarano de UEA pri Afriko, Jérémie Sabiyumva, ĉiujn afrikajn amikojn kaj … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira per Espero

En momento dum kiu la tuta homaro suferas pro la koronvirusa pandemio, Uvira, urbo nordoriente de DR Kongo, estis trafita de terura natura katastrofo tutajn nokton kaj matenon de la 17a kaj 18a de aprilo 2020.

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj

La Internacia Tago de Familioj, la 15a de majo, estas okazo por rekoni la gravecon de la familio kiel la baza unuo de socio. Ĉi-jare la Tago alprenas specialan signifon dum la mondo frontas la eksplodon de KOVIM-19. Tra la … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Esperantistoj kaj koronviruso. Epizodo 2

En la dua epizodo de la video Esperantistoj kaj kronviruso, iniciatita de TEJO, pli ol tridek homoj el 17 landoj rakontas pri kiel progresas la situacio rilate al la kronviruso COVID-19 kaj kiel ilia ĉiutaga vivo ŝanĝiĝis.

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciala Raportisto

Publikigita ankaŭ en Esperanto en la retejo de UN/AKHR (Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj): www.ohchr.org/EN/NewsEvents/Pages/DisplayNews.aspx?NewsID=25757&LangID=E (tradukis el la franca originalo al Esperanto Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo.) La timoj ligitaj al la KOVIM-19 ne estu ekspluatataj … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso

“Se vi longe rigardas abismon, ankaŭ la abismo rigardas vin”, – diris Nietzsche, kies animo la tutan vivon balanciĝis rande de abismo de frenezo kaj fine falis en ĝin. La pandemio de Covid-19 metis la mondon rande de frenezo, kaŭzita … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

En Zagrebo post la tertremo

Multaj demandis min: “Kiel fartas esperantistoj post la tertremo en Zagrebo la 22an de marto 2020?” Jen mia sperto:

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Nova filmeto: Esperantistoj kaj kronviruso

Antaŭ kelkaj tagoj TEJO publikigis en sia retejo alvokon, en kiu ĝi petis, ke homoj sendu rakontojn pri la situacio en siaj landoj rilate al la pandemio de la kronviruso Covid-19. Respondis dekoj da esperantistoj el plej diversaj partoj de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantigo de “coronavirus”

Demando Leviĝis demando pri la ĝusta nomo de la lastatempa viruso el Ĉinujo. Ĉinoj ekuzis “koronaria viruso”, UMEA, la medicinistoj ŝajnas preferi “koronaviruso”, mi, kun la subteno de Vikipedio, proponas “krona viruso” aŭ “kronviruso”. Respondo Por la viruso, kiu aperis … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio

La 21-a de marto estas la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, ĉiujara aranĝo kiu atentigas pri la plago de rasismo. Ĉi-jare la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio fokusiĝas je la duonvoja pritakso de la Internacia Jardeko … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Deklaro de UEA okaze de la 75a datreveno por la Holokaŭsto, 27 januaro 2020

Hodiaŭ, kiam 50 ŝtatgvidantoj kaj delegacioj de la tuta mondo kunvenas en Yad Vashem por mencii la 75an datrevenon de la liberigo de Auschwitz kaj la viktimojn de la Holokaŭsto, UEA omaĝas al la memoro de la milionoj kiuj estis … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Urboj de Ruslando: Tjumeno, komforta parto de Siberio

Malmultaj ekster Ruslando aŭdis la nomon de tiu ĉi urbo, kaj eĉ ruslandanoj ofte imagas ĝin kiel junan naftogasan urbeton, lokitan ie fore, malantaŭ la Urala montaro. Des pli grandas ĉies miro post ekscii ke Tjumeno (Тюмень) multe pli aĝas … Legi plu

Afiŝita en Historio, Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Konatiĝu: Uzbeka pilafo

La plej ŝatata kaj tradicia plado de la uzbeka popolo estas pilafo (palov), farita el rizo en kombinaĵo kun viando, cepoj kaj karotoj. En la kaldronon oni metas grason plant- aŭ best-devenan, kutime ŝafan grason. Depende de la viando, kuirmetodo, … Legi plu

Afiŝita en Historio, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Festu la Universalan Tagon de la Infano ĉi-merkrede!

La 20a de novembro estas grava tago: en tiu tago en 1959, do antaŭ precize sesdek jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis la Deklaracion de la Rajtoj de la Infano. Je la sama tago tridek jarojn poste, en … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , | Lasi komenton

Mesaĝo al la esperantistaro okaze de la Internacia Tago de Paco

Ĉiujare, tra la tuta mondo, oni festas la Internacian Tagon de Paco. La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21an de septembro tago dediĉita al plifortigo de la idealoj de paco ene de, kaj inter, ĉiuj nacioj kaj popoloj.

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

La kazaĥa kuirarto

Kiel vi renkontas, mi ekkonos laŭ via rigardo, kiel vi estimas, mi ekkonos laŭ via taso. (Kazaĥa popoldiro) Specifaĵoj de la kazaĥa kuirarto La kazaĥa nacia kuirarto respegulas la historion, kulturon kaj tradiciojn de la popolo. Ĝi formiĝis en la … Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Barĉo, mirindaĵo de Orienta Eŭropo

– Ĉu vi manĝos hieraŭan barĉon? – Jes! – Venu morgaŭ. Kvankam anekdoto, por barĉo ĝi pravas. En la dua kaj tria tagoj barĉo estas plej bongusta kun intensa gusto. La samo validas por alia multingredienca supo – soljanko. Plonĝo … Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

La pola bigoso

Bigoso (pole: bigos) estas tre populara plado en Pollando. Plej ofte ĝi estas preparata kaj manĝata vintre. Ĝi estas deviga plado ĉe lignofajro dum vintraj sledaj amuzveturoj. Bigoso estas “peza” por la stomako, sed bongusta. Ĝia gusto pliboniĝas, se ĝi … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Cepelinoj: Litova bongustaĵo

Cepelinoj (terpomkneloj) estas la plej populara tradicia, tre satiga litova bongustaĵo origine pretigata el raspita terpomo, farĉo, rostitaj lardpecetoj kaj acidkremo. Oni asertas, ke “pracepelinoj” unue aperis en Germanio kaj venis al Litovio nur antaŭ 100-150 jaroj. La nordgermana manĝaĵo … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton