Aŭtoraj arkivoj: La redakcio

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo

Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto

La voĉdonado de 1894 dividis kaj krizigis la esperantistaron, la ĉeso de Esperantisto (1895) lasis la adeptojn de l’ nova lingvo sen la sola komuna ligilo, kaj la malaktiviĝo de la lingvoaŭtoro Zamenhof (1896-97) faris la situacion preskaŭ senespera. Unu … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto, Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | 3 Komentoj

Du Kristnaskaj noveloj

Hodiaŭ, kiam la kristanoj, uzantaj la Gregorian kalendaron, festas Kristnaskon, ni proponas legi du Kristnaskajn novelojn, kiuj aperis ankaŭ kelkaj jaroj en La Ondo de Esperanto: O. Henry: La donaco de la magoj (Tradukis Donald J. Harlow) Dorota Terakowska: La … Legi plu →

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Auld: Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi

Por mi, la 6a de novembro estas aparte grava dato. La 6an de novembro naskiĝis mia filino Tatjana (en 1981) kaj mia edzino Halina (en 1959). Nu, mi ne mencius ĉi tiun daton, se ĝi ne estus grava ankaŭ por … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , | 1 komento

Nia trezoro: William Auld

Nenies nomo tiom sinonimiĝis kun la Esperanta poezio kiom tiu de William Auld (1924–2006). Senriske de trolaŭdo, eblas diri ke Auld difinis la ĝenron de la postkaloĉaja erao, kaj ke nia poezio restas en lia ombro ĝis hodiaŭ. Debutante sur … Legi plu →

Afiŝita en Historio de Esperanto, Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Baltiaj Esperanto-Tagoj: Historia tabelo

Dum la Sovetunia periodo la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetunianoj preskaŭ ne povis partopreni. Komence la aranĝoj nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj fine Baltiaj … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Rekonstrui universon

Antaŭ kvardek jaroj, la 5an de marto 1984, en la aĝo 28 jaroj forpasis Aleksej Aleksandrov (1955-1984), kies meteora vivo lasis neforgeseblan lumon en la animo de ĉiu, kiu konis lin. Okaze de la malgaja datreveno ni reaperigas la eseon … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | 3 Komentoj

La demonstra versio de la junia Ondo (2022, №2)

La 1an de septembro en la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj aperis la demonstra pdf-versio (demoversio) de la junia (somera, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto, kiun la abonantoj ricevis … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

UEA eksigis la ĉefdelegiton en Rusio

La Estraro de UEA decidis “provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”. Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu en la 74aj Belartaj Konkursoj de UEA en 2023

“Geamikoj, rilate al la kvanto da konkursaĵoj ricevitaj pro la 73a okazigo de la Belartaj Konkursoj (BK) en 2022, ilia nombro plenigas nin de ĝojo”, diras Miguel Gutiérrez Adúriz, Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA. “Temas ja pri la … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Novaj Erasmus+ projektoj: TEJO serĉas partnerojn

Nuntempe la estraro de TEJO pretigas proponojn por projektoj de la fonduso al Erasmus+. Ili estas plurcelaj: ni volas faciligi la renkontiĝadon, provizi interesajn trejnadojn por ni, junaj Esperantistoj, kaj ankaŭ ke tia lernado utilas por kaj nia movado kaj … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , | Lasi komenton

Trinku ni po glaso!

Alkoholo ne helpas trovi respondon, sed ĝi helpas forgesi la demandon. En alkoholvendejo: – Ĉu vi povus doni al mi botelon da vodko kredite? – Nu, via vizaĝo montras bonan kreditan historion…

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Ewa Grochowska: La vojaĝoj de Telma

La vojaĝon al Argentino Georgo preparis dum kelkaj monatoj. Tri noktojn antaŭ la foriro, ekscitita, trafita de raisefieber li ne plu dormis. Lastmomente, li jen elmetis, jen denove enmetis en la grandan valizon diversajn vestaĵojn, pripensante la klimatan diferencon inter … Legi plu →

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Edukado.net en Montrealo

Edukado.net aktive kontribuis al la programoj de la Montreala UK. Katalin kaj Sylvain jam antaŭ la kongreso okazigis dutagan intensan preparkurson (AVEK), kiun partoprenis ok personoj, kun la celo ekzerci sin en la parolado, prepari sin al la ekzamenoj kaj … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Daniel Stein: Historio pri identeco kaj (mal)kompreno

Ulickaja, Ludmila. Daniel Stein, interpretanto: [Romano] / Tradukis el la rusa Tomasz Chmielik. — Lublin: Ars Libri, 2021. — 601 p. “Donu al mi apogpunkton, kaj mi renversos la mondon”, – diris Arĥimedo. Plejparto de la homoj havas malpli ambiciajn … Legi plu →

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉiuj numeroj de Kontakto en UEA.org: aliru kaj subtenu

Post la disponigo de diversaj ciferecigitaj historiaj numeroj de la revuo Esperanto en UEA.org, ĉiuj historiaj numeroj de Kontakto, do ekde la jaro 1963, kaj aldone de TEJO Tutmonde (1983-2010) estas nun senpage elŝuteblaj en la retejo de UEA. Ĉi … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton