Elektronika versio

Ekde 2007 La Ondo de Esperanto estas abonebla elektronike laŭ la normo “pdf”. La pdf-versio enhavas ĉiujn tekstojn kaj ĉiujn bildojn de la originala papera eldono. Sed malkiel en la papera Ondo, en la elektronika preskaŭ ĉiuj bildoj, ne nur la kovrilpaĝoj, estas kolorplenaj. Ekde 2017 La Ondo aboneblas ankaŭ laŭ la normo “ePub”.

La elektronika abono por la jaro 2023a kostas 15 eŭrojn, sendepende de la loĝlando. Vi povas. La abonkotizojn akceptas niaj perantoj.

Por legi la pdf-version, oni devas havi en sia komputilo la legoprogramon Adobe Reader aŭ similan. Ĝi estas senpage elŝutebla ĉe https://get.adobe.com/reader/. Informoj pri la legado de la ePub-versio estas en nia novaĵretejo.

Ĉiu abonanto ricevos siajn unikajn nomon kaj pasvorton, kiuj ne estos transdoneblaj al alia persono. Uzante ilin vi povos, en la tempo oportuna por vi, kopii al via propra komputilo la revuon. Ni strebos, ke ĝi estu preta la unuan tagon de ĉiu monato.

La pdf-versioj de ĉiuj numeroj de La Ondo de Esperanto por 2007-12 estas senpage elŝuteblaj en nia arkivo.

Provnumeroj de kelkaj lastatempaj numeroj de La Ondo laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub” estas senpage elŝutebla en nia kiosko.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Respondi