Kategoriaj arkivoj: Esperantujo

Ĉi tie estas listigitaj primovadaj artikoloj, aperintaj en nia retejo.

Dennis Keefe jubileas!

Antaŭ 70 jaroj, la 17an de junio 1951 en Bloomington (Ilinojso, Usono) naskiĝis Dennis Edward Keefe [Prononcu: kif], usona merkatikisto, lingvoinstruisto kaj esperantisto (ekde 1980), loĝanta en Francio, Ĉinio, Hispanio kaj Usono; internacie konata instruisto de Esperanto, iniciatinto de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Afiŝo por la Esperanto-Tago 2021

En la reto aperis jam 21 lingvaj versioj de la afiŝo uzinda dum la ĉi-jara Esperanto-tago. Vi ne nepre devas uzi ĝin. Se vi povas produkti ion pli taŭgan, bonvolu. Gravas nur, ke dum tiu tago, la 26an de julio … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Reala Esperantio nur en Greziljono kaj KCE

Katastrofa 2021 por la kongresoj: UEA, TEJO, SAT, ILEI rezignis pri ilia okazigo, favore al virtuala surogato. Sed malbona jaro ankaŭ por E@I kaj Esperantic Studies Foundation: eĉ la famaj Somera Esperanto-Studado (SES) kaj Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) feliĉigos precipe … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Virtuala SES 2021

Ĉi-jare SES (Somera Esperanto-Studado https://ses.ikso.net/) ne povos okazi ĉeeste kiel antaŭe planite en Ĉeĥio. Pro la pandemio ni devis ŝanĝi la planojn kaj tial la evento ĉi-somere okazos virtuale, de la 2a ĝis 11a de julio 2021! Tio ja havas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

11 vortoj el la Esperanto-kurso en Duolingo kiujn eble vi ne konas

Se vi lernas Esperanton per Duolingo, eble vi aŭdis kelkajn vortojn tie, kiujn vi ne tuj komprenis. En tiu ĉi filmeto, la TEJO-estrarano Karina Oliveira klarigas la signifon de 11 apartaj vortoj el la Esperanto-kurso en Duolingo, kiujn eble vi … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

LF-koop havas la eldonrajton de la HdE-libroj

La Administra Komitato de LF-koop atentigas ke ĉiu eldona rajto pro la cento da libroj publikigitaj de Heroldo de Esperanto ekde la 1920aj jaroj apartenas al LF-koop mem. Esceptas nur la manlibro de Umberto Broccatelli, kies rajtoj estis transdonitaj al … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Literatura Konkurso 2021

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) anoncas la 11an literaturan konkurson “Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo “Kio estis, kio estos?” La celo de la konkurso estas popularigi la ideon de Esperanto, lingvo inciatita … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

NASK: Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto

Pro la daŭra pandemio, la programoj de NASK 2021 restos virtualaj. Ĉi-jare NASK kaj ESF prezentos tri virtualajn sesiojn de la tradicia somera kursaro.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Pri la 54a ILEI-Kongreso en 2021

ILEI devas rezigni pri la surloka fizika kunveno en Benino. La anoncoj pri aliĝoj estis tre malmultaj pro la daŭraj limigoj kaj obstakloj en vojaĝado. Tamen la pandemia situacio en Benino daŭre estas tute kontentiga kaj sekura. ILEI lanĉas virtualan … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La Kolombo de Paco

Aperis la unua numero de La Kolombo de Paco, la kuriero de la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto. Legu, ĝuu, senpage elŝutu ĝin ĉe https://revuoesperanto.org/kolombo_1; libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! Kaj ne forgesu aliĝi al … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Recitado de Esperantaj poemoj

Okaze de la 134a datreveno de Esperanto kaj de la unua datreveno de sia fondiĝo Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK) solene okazigos La 2an Liaoning-an Recitadon de Esperantaj Poemoj je la 25a de julio 2021, en Shenyang, la ĉefurbo de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Redakta maratono Unesko 2021

UEA kaj ELiSo/VMEO malfermas la vikimedian projekton “Unesko 2021” omaĝe al la 75-jariĝo de Unesko. Ĝi estas reta redakta maratono, kiu okazas ankaŭ kadre de la kampanjo 300 000, simile la la Afrika Monato, kiun UEA apogis en majo. La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu la Virtualan Kongreson kaj mojosigu ĝian junularan programon!

La Virtuala Kongreso, kiu anstataŭas la nuligitan Universalan Kongreson de Belfasto, okazos de la 17a ĝis la 24a de julio 2021. La evento estas organizata de Universala Esperanto-Asocio kunlabore kun TEJO, E@I kaj Vinilkosmo. Kadre de la ĝi okazos bunta … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Ionel Oneț: Entuziasmo kaj bonvolemo ne sufiĉas

Hodiaŭ, la 29an de majo 2021, 65-jariĝas Ionel Oneț – rumano, aparte konata kiel la nuna libroservisto de UEA. En ĉi tiu rolo li laboras jam pli ol 19 jarojn, kio igas lin rekordulo. Lia aktivado ĉirkaŭ la Esperantaj libroj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉinaj esperantistoj vizitis la muzeon de Lusin

Por festi la centjaran jubileon de la fondiĝo de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj Pekina Esperanto-Asocio (PEA) la 21an de majo 2021 organizis viziton de la muzeo de Lu Xun, konata en Esperanto kiel Lusin. En … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pli ol 500 tagoj da seninterrompa informado

Ni sukcesis aranĝi tiel, ke ankaŭ dum nia 18-taga Kaŭkaza restado en nia novaĵretejo ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto. Danke al tio, la seninterrompa serio, komencita la 1an de januaro 2020, atingis la 500-tagan daŭron la 14an de majo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-kastelo Greziljono en julio kaj aŭgusto

2021-jul-05/09. Verda Naturisma Semajno kun INOE 2021-jul-23/aŭg-02. Maratona Esperanto-kurso kun Koutny Ilona, Renée Triolle, Marc Giraud, FEI-ekzameno 2021-jul-25/31. Internacia Esperanto-Konferenco post OSIEK pri variaj temoj 2021-jul-26/29. AMO pri “Kulturo pere de Esperanto” 2021-aŭg-02/12. Festa Semajno por infanoj kaj familioj kun … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Kvin Jarcentoj: Nova albumeto de BaRok-Projekto

BaRok-Projekto denove surprizas vin per pasiigaj kantoj. Ĝia muziko estas mikso inter folkmetalo kaj potenca metalroko kun karakterizaĵoj de la baroka, klasika, kaj folklora muzikoj, kun tekstoj pri la brazila tupia mitologio, indiĝena kulturo kaj politika vidpunkto rilate al la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

PEN-kajero pri la esperanto-literaturo en la portugala

De kelke da tempo aro da universitataj profesoroj (inter ili Fernando Pita) strebas starigi kurson pri esperanto en la Federacia Instituto de Cearao (IFCE, Brazilo). La afero bone marŝas, kaj inter la proponataj lernobjektoj estos kurso pri Esperanta kulturo. Tial … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Iom pri “La Ondo de Esperanto”

La suba teksto, kies bazo estas la artikolo de Halina Gorecka en la artikolaro Dek gazetoj, estis legita la 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo kadre de la festkunveno okaze de la duobla jubileo de La … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | 4 Komentoj