Ewa Grochowska: La vojaĝoj de Telma

grochowskaLa vojaĝon al Argentino Georgo preparis dum kelkaj monatoj. Tri noktojn antaŭ la foriro, ekscitita, trafita de raisefieber li ne plu dormis. Lastmomente, li jen elmetis, jen denove enmetis en la grandan valizon diversajn vestaĵojn, pripensante la klimatan diferencon inter Bonaero kaj Patagonio. Dikaj, lanaj puloveroj miksiĝis kun T-ĉemizetoj kaj ŝortoj. Pro la manko de spaco, la botoj batalis kontraŭ la sportŝuoj kaj malebligis fermi la valizon. Evidentiĝis, ke li devas elekti. Iom kolera, li elĵetis la botojn.

Telma imagis Georgon, kiu neniam kapablis pretigi sian valizon kaj ekridis. Tamen la momentan amuzon anstataŭis granda malgajeco. Ŝi nevole suspiris, verŝis kelkajn larmojn. La pasintan jaron, ili revis kune pri tiu vojaĝo. Georgo konigis al Telma la daton de sia foriro, do ŝi sekvis ĉiutage lian itineron. Kiam ŝi sciis, ke li atingis El Calafate, subita, nerezistebla impulso puŝis ŝin troviĝi tie, kie estas la amata viro.

Alveninte al la naturparko Los Glaciares la lastan tagon de januaro, Telma surprize malkovris la masivojn de florantaj, bluaj kaj rozaj lupenoj. Nu, nenio stranga, dum la aŭstrala somero en Patagonio la vetero estas pli milda ol tiu en Berlino. Tamen, pro rapida, nepripensita decido pri vojaĝo, la vestoj de Telma ne taŭgis por la surlaga ŝipekskurso. Ŝi iris en la plej proksiman hotelon, senbrue enŝoviĝis en ĝian vestejon kaj prunteprenis longan peltaĵon kun kapuĉo. Poste, envolvita en la varma mantelo, ŝi kuratingis la enbusiĝantan turistaron. Ŝi ne provis retrovi Georgon. Male, ŝi mallevis la kapon por kaŝi sian vizaĝon.

Post kiam la buso alvenis je la haveno de Punta Bandera, ĉiuj rapidis al la ŝipo por akapari sidlokon sur la supera ferdeko. Telma enŝipiĝis la lasta. Iel ajn, ŝi povos kontempli la pejzaĝon sen forlasi sian seĝon.

Nun, la katamarano lante antaŭen-flosas sur la lago Argentino. En la akvo speguliĝas la pintoj de Andoj, kovritaj de neĝo. Aperas pli kaj pli multaj glaciinsuloj. Kelkaj el ili, vere gigantaj, timigas la turistojn ĉar kompare al ili, la katamarano ŝajnas infanludilo.

Sed la mirindaj, strangformaj, bluetaj glaciblokoj tiel ĉarmegas la homojn, ke ili forgesas la timon. Aŭdiĝas la klarigoj de la gvidisto: “La glacio ensorbas ĉiujn kolorojn de la ĉielarko sed la blua entenas pli da energio, do ĝi penetras plie kaj superas la aliajn”. Neatendite, parto de proksima glaciinsulo rompiĝas kaj bruege falas en la akvon antaŭ la teruritaj okuloj de la pasaĝeroj. La altaj ondoj balancas la akvoveturilon, sed tiu ĉi, neniel ĝenata de tiu evento, direktiĝas al Perito Moreno, fiero kaj simbolo de Patagonio. Oni aŭdas krakojn, grincojn, muĝojn. La mirinda mondo de la glaciinsularoj moviĝas, transformiĝas, vivas malkviete.

La rondvojaĝo kerne de tiu senmakula universo kortuŝas Telman ĝislarme. La eksterordinara beleco de la glacia pejzaĝo fortege impresas ŝin, kvazaŭ oni verŝus ĝin en ŝian animon. La popoloj, kiuj antaŭ longe vivis ĉi tie estis tre proksimaj al la naturo. Jen, la majesta kondoro glisas super la glacipintoj. Ĝi transdonas al Telma la kapablon ŝvebi. Per sia mensa forto, Telma fulmrapide leviĝas ĝis la alteco de la granda birdo. Strangaj, fantomecaj formoj akompanas ŝin, tuŝetas ŝin, transdonas al ŝi la memoron pri la lontana pasinteco. Ili estas la spiritoj de la indianoj forpelitaj de blankuloj: Yamanas, Onas, Alakalufs. Nevideblaj sed ligitaj por ĉiam al sia teritorio, ili prizorgas ĝin.

Telma revenas sur sian seĝon kaj neatendite ekvidas Georgon en la homamaso. Kun la brakoj levitaj super sia kapo, koncentrita, li eternigas per fotilo la imponajn glaciinsulojn. La kristala surfaco reflektas milionojn da sunradiaj rebriloj kaj palpebrumigas la gapantajn ĉeestantojn. La spektaklo estas unika, eksterordinara. Plenigi al si la okulojn, foti, filmi avide – tio estas la pleja deziro de ĉiuj fremduloj, mirigitaj de la sovaĝa beleco de la “mondekstremo”.

Georgo sin turnas dekstren por ŝanĝi la angulon de la fotado. Telma vidas lian profilon, lian pintan nazon, ruĝa pro la frosto. Li portas ĉirkaŭkole la verdan koltukon, kiun ŝi trikis por li. Antaŭ ol elekti la bonan pozicion, li ekrigardas malantaŭen kaj rigidiĝas. En lia vidkampo, ĉe la grupo da japanoj, videblas stranga, virina silueto. La nekonatino, portanta larĝan, viran mantelon, kun vizaĝo duonkaŝita per la pelta kapuĉo, ŝajnas efemere konata. Subite, Georgo pensas pri Telma. Tiu penso estas malagrabla kaj detruas la senton de feliĉo en miriga loko. Dum multaj jaroj ili kunvojaĝis. Li scias, ke ŝi dezirus veni ĉi tien kun li. Tamen, ilia rilato ŝanĝiĝis. De kelkaj monatoj ili ne plu estas paro. Ĉiu havas propran vivon.

 

Tenante la fotilon, Georgo nevole rememoras la jarojn de la kunvivado kun Telma. Li konatiĝis kun ŝi dum profesia vespermanĝo organizita de ŝia firmao. De kelkaj jaroj Georgo laboris kaj loĝis en Berlino kaj sufiĉe bone regis la germanan lingvon. Telma estis tradukisto. Baldaŭ ili ekloĝis kune. Fascinitaj unu de la alia, ili scivoleme malkovris siajn kulturajn diferencojn. Georgo vizitis la belan, burĝan, familian domon en Bavario, en kiu ankoraŭ vivis tre maljuna onklo de Telma. Telma estis bebo, kiam ŝia patro kuracisto estis mortigita sur la rusa fronto. Ŝia patrino pereis en la lasta bombado de Berlino. La geonkloj adoptis Telman. Ili ne havis proprajn infanojn kaj dediĉis sin plenkore al la edukado de la orfino. Telma ofte parolis al Georgo pri ili. Ŝi estis dekdujara, kiam la onklino subite mortis pro aneŭrismo.

Nu, en tiuj postmilitaj jaroj, multaj infanoj iĝis orfoj. Kompare kun aliaj, Telma estis bonŝanca. Ŝi atingis la diplomon de trilingva tradukisto kaj facile trovis laboron. La bonkora, ridema blondulino tuj ĉarmis Georgon. Inter Telma kaj Georgo ĉio glatis. Bedaŭrinde, post la morto de la onklo, la sinteno de Telma ŝanĝiĝis pro neatendita malkovro. Ordigante la domon, kiun ŝi heredis, Telma trovis skatolon kun fotografaĵoj kaj kelkaj flaviĝintaj paperoj. Ili montris ŝiajn verajn gepatrojn ankoraŭ junaj. Unu el ili estis farita en ilia edziĝotago. Unue Telma ĝojis, ĉar oni ĉiam diris al ŝi, ke ĉiuj familiaj memoraĵoj estis detruitaj dum la bombado. La skatolo enhavis pliajn fotografaĵojn. Jen, ŝia patro en la blanka, kuracista bluzo apud kelkaj homoj vestitaj per uniformoj de SS-trupoj, kun hundoj. Sur la fono videblas barakoj tipe koncentrejaj. Dorse de la bildo, legeblas la priskribo: “Ravensbrück, 1942”. Alia montras ŝian patron ĉirkaŭatan de kelkaj ridetantaj virinoj en uniformoj kaj tiu, kiu plej terurigas Telman, montras la grupon da virinoj en striitaj prizonroboj. Ŝi legas la dorsan priskribon: “Ravensbrück 1943, Niaj *Kaninchen”.

Kiam Telma estis adoleska, ŝi ege bedaŭris, ke ŝi neniam konis sian patron kaj imagis lin ideala viro, viktimo de la milito. Subite, ŝokita, ŝi malkovris, ke li estis unu el tiuj kuracistoj, kiuj eksperimentis sur kaptitoj en Ravensbrück. Telma aŭdis pri tiu koncentrejo, kiu situis apenaŭ sepdek kilometrojn de Berlino sed ŝi neniam serĉis la detalajn informojn pri ĝi. Post la malkovro de la fotografaĵoj, ŝi freneze ekserĉis ĉion eblan pri Ravensbrück. Pli kaj pli ofte ŝi pasigis sendormajn noktojn legante librojn kaj atestojn de “kunikloj” pri la vivo en la koncentrejo, pri la brutaleco de SS kaj pri la kruelaj, malhumanaj gardistinoj. La kuracistoj operaciis homojn eksperimente, ne uzis desinfektaĵojn, do ofte la virinoj mortis kelkajn tagojn poste en gravaj suferoj. Multaj el tiuj, kiujn oni liberigis fine de la milito, ne plu povis gravediĝi, multaj lamis ĉar oni anstataŭis la oston per lignaĵo kaj ĉiuj suferis pro teruraj memoraĵoj kaj noktaj koŝmaroj ĝis la fino de sia vivo.

La pensoj pri Ravensbrück obsedis Telman. Ŝi eksciis pri kelkaj postvivantaj “kunikloj” en Pollando kaj en Usono. Ŝi decidis renkontiĝi kun ili, montri la fotografaĵojn. Eble ili dirus iom pri ŝia patro. Profitante dusemajnan libertempon, Telma vojaĝis en Novjorkon. La rigardo de la maljuna virino, kiun ŝi renkontis tie, esprimis abomenon, dum ŝi pririgardis la fotografaĵon. Inter la fotografitaj kaptitoj ŝi rekonis sin mem. “Kaj tiu kuracisto? Ĉu vi vidis lin en la koncentrejo?” – demandis Telma. Sed la virino hezitis. “Kelkaj kuracistoj venis el Berlino nur de tempo al tempo. Mi ne memoras ĉiujn vizaĝojn”. Apenaŭ reveninte hejmen, Telma foriris denove – en Pollandon. La renkontita “kuniklo” Irena estis pli juna ol tiu en Usono kaj tuj rekonis la patron de Telma: “Li estas profesoro Kurt Ŝifer. Li operaciis mian kruron sen iu ajn kialo. La vundo grave infektiĝis kaj mi riskis la morton. Bonŝance, tio okazis kelkajn tagojn antaŭ la liberigo de la koncentrejo, do oni tuj kuracis min sed mi ĉiam lamas. Kaj pro aliaj eksperimentoj, mi ne povis naski infanojn”.

Telma dediĉis sennombrajn horojn al sia serĉado. Dank’ al malproksima parenco, ŝi eksciis, ke la patro ne mortis en la Ruslanda fronto sed sinmortigis en la jaro 1946, antaŭ la unua proceso de Ravensbrück.

Nesciante, kiel trovi pliajn informojn pri la patro, Telma esploris esoterajn procedojn por kontakti lin. Ŝi vizitadis la rondon de mediumoj kaj plurfoje semajne partoprenis iliajn kunvenojn, esperante ricevi mesaĝon el la transa mondo. Ŝi provis akiri kelkajn esoterajn kapablecojn: forlasi la korpon, vidi distance, vagadi en la spaco. Ĉiuj tiuj malkovroj, serĉoj kaj agadoj de Telma ŝanĝis la kunan vivon de la paro. En la komenco Georgo subtenis ŝin. Li eĉ petegis: “Telma, karega, ĉesu vojaĝi en la pasintecon. Vi povas ŝanĝi nenion. Kredu min, vi neniel kulpas, estante infano de krimulo. Mi amas vin, do pensu pri ni, pri nia estonta vivo”. Bedaŭrinde, malgraŭ la amo de Georgo kaj la seancoj ĉe psikiatro Telma senĉese nervoziĝis aŭ lamentis pri sia terura “heredaĵo”. Georgo ne plu eltenis ŝiajn ĉiutagajn plorojn, ŝian kulposenton, ŝian internan ŝiron, ŝiajn noktajn koŝmarojn, kiam ŝi vekiĝis ŝvitanta kun freneza rigardo. La amrilatoj mankis al li. Georgo deziris retrovi la trankvilon, liberigi sin de la obsedata virino, kiu havis nek deziron, nek tempon por li. Telma, indignigita, transloĝiĝis en la mansardon de la najbara domo. De tempo al tempo ili telefonvokis unu la alian sed ne plu revidis. Telma bedaŭris la disiĝon kaj ofte imagis sian vivon kun Georgo. Ŝi plu amis lin.

 

Georgo revenas el siaj rememoroj al la realeco. Kun malgranda kamerao enmane li staras vidalvide al la glaciinsuloj. Lia vizaĝo ekradias pro la kontenteco. Li plene profitu la fabelan pejzaĝon, kiun la naturo donacas al la homoj. Certe, tiu vojaĝo estas la plej mirinda el ĉiuj, kiujn li realigis.

Telma leviĝas kaj retropaŝas ŝanceliĝante. Bonŝance Georgo ne rekonis ŝin. Ŝi timtremas, ĉar ĉiu plia minuto pasinta ĉi tie povus iĝi fatala. Ŝi scias tion, sed ŝi deziregas ĝui la proksimecon de Georgo. Ne, ne. Ne plu eblas. Ŝi devas rekonsciiĝi.

 

Ŝia senmova, malvarma korpo ekrevivas. Iom post iom, la kadavran palecon de ŝia vizaĝo anstataŭas helroza koloro. Profunda enspiro skuas violente ŝian bruston. Ŝiaj oreloj zumadas. La preĝeja sonorilo batas la dudekan horon laŭtege, kvazaŭ ĝi intencus veki la mortintojn. Telma malfermas la okulojn. La oranĝa lumo de la proksima stratlampo penetras en la ĉambron. Ŝi atendas, dezirante, ke la impreso ŝvebi enaere malaperu. Kuŝante sur la lito, nuda sub sia malnova banrobo, ŝi tremegas pro la frido kaj timo. Finfine, ŝi ellitiĝas, hezitante retrovas la kapablon marŝi, boligas akvon. La tizano kvietigas la korpotremojn, agrable varmigas ĉiujn membrojn. Telma sentas sin vivanta. Ŝi fieras pri si mem. Ŝi realigis sian unuan eksterkorpan vojaĝon.

Eble Telma neniam renkontiĝos kun la spirito de sia patro, sed almenaŭ sammaniere, ŝi denove akompanos Georgon en liaj estontaj vojaĝoj.

Notoj
Antaŭforira febro (germ.).
Kunikloj (germ.).

Ĉi tiu novelo de Ewa Grochowska aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/08/grochowska-4

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi