La nova eldono de PIV estas presita

pivLa nova eldono de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, PIV 2020, estas finfine presita kaj estos baldaŭ mendebla (eble post kelkaj semajnoj). Sed la interreta versio de PIV 2020 estas jam nun publike alirebla, ekde hodiaŭ.

PIV 2020 loĝas nun provizore ĉe la adreso bertilow.com/vortaro.net/. Sed iam poste ĝi estos ĉe vortaro.net, kie nun troviĝas PIV 2005.

La nova serĉilo de PIV 2020 estas plene reprogramita kaj ofertas multe pli da ebloj ol la malnova ĉe vortaro.net. Ĉiuj novaj funkcioj estas detale prezentitaj en la sekcio “Klarigoj”.

Vi povas legi pli pri mia laboro pri PIV ĉe https://bertilow.com/bertiloblogo/?p=317.

Vi ankaŭ povas spekti prelegon pri “La estonteco de PIV” https://www.youtube.com/watch?v=hDeOz5Mbqps, kiun mi prezentis en la SAT-kongreso antaŭ kelkaj tagoj. Tie mi iom demonstris la novan serĉilon, kaj diskutis la enhavon de PIV 2020, kaj ankaŭ iom skizis la estontan evoluon de PIV.

Bertilo Wennergren

Fonto: https://bertilow.com/bertiloblogo/?p=340

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi