ILEI por la Tago de la Esperanta libro (15-12-2022)

ILEIPor celebri la Zamenhofan feston, kiu estas ankaŭ tradicie la Tago de la Esperanta Libro, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponas simbolan tutmondan legadon, donante la elekton inter du malsamaj, sed same gravaj kaj signifoplenaj verkoj.

La unua estas la sprita klasika poemaro La Stranga Butiko, verkita origine en Esperanto de Raymond Schwartz kaj eldonita en Parizo “dum Decembro de l’ krizjaro 1931”. Ĝi certe amuze ridetigos nin dum tiu ĉi malfacila tempo kaj esperigos nin pri pli bela estonto.

La dua estas la novelo Antimilitisto (1934), verkita origine en la ĉina de Lusin (Lu Xun), unu el la majstroj de moderna ĉina literaturo kaj fervora esperantisto. Li interalie tradukis al la ĉina la verkojn de la blinda poeto Eroŝenko. Tiu ĉi novelo, inspirita al la homama kaj pacema penso de la ĉina filozofo Mozio, certe multe pensigos nin.

La verkojn kaj ties enkondukojn (el vikipedio por Schwartz kaj el ĉina samideano por Lusin) vi povas elŝuti klakante al la ligoj.

Vi estas tre bonvenaj legi ambaŭ verkojn aŭ ankaŭ nur parton de unu el ili, laŭ via intereso kaj deziro. Sed bonvole estu spirite kun ni dum tiu ĉi bela tago de komuna legado.

Fonto: https://www.ilei.info/novajxoj/Tago-de-la-Esperanta-Libro.pdf

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi