Jubilea festo en Hrašćina

hrašćina

La 17an de septembro Esperanto-Societo “Trixini” el Hrašćina (Kroatio) okazigis feston okaze de sia deka datreveno. La societo ricevis la nomon laŭ la pseŭdonimo de la germana magiisto, humanisto, pupisto kaj verkisto Hansjörg Kindler (1933-2015), kiu dum la milito en Kroatio elkore helpadis al la homoj en la kroataj kampadejoj por elmigrintoj. La societo estis fondita la 12an de julio 2012.

La ĉefa gasto estis la slovena verkisto Tone Partljič kaj lia verko Mi volis tuŝi la sunon en la Esperanta traduko de Zlatko Tišljar. Per Esperanto tiu verko estas tradukita en la bengalan fare de Malasre kaj Probal Dashgupta kaj eldonita en la bengala lingvo en Kolkato. La zagreba esperantistino Teodora Kučinac legis el la Esperanta traduko.

Dum la programo la Zagreba operkantisto Neven Mrzlečki prezentis sian lastatempan tradukon kaj adapton de aro de popolkantoj el Međimurje, kiujn li brile adaptis el la kajkava dialekto al Esperanto. La muzika programo entuziasmigis la publikon.

Dudeko da kroataj kaj slovenaj esperantistoj ĉeestis la programon en la bieno de la esperantlingva verkistino Spomenka Štimec. Malgraŭ la plej pluva tago de la jaro 2022 la slovenaj kaj kroataj esperantistoj ŝatis renkonti ĉi tiun gravan slovenan verkiston kaj lian verkon.

Spomenka Štimec

Fonto: https://esperanto.hr

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi