Laŭro de la Akademio

akademioPasintjare la Akademio de Esperanto kreis novan premion “Laŭro de la Akademio”, kiu estu aljuĝita ĉiujare konforme al la ĉi-suba regularo.

Normale la limdato por kandidatigi verkojn estas fine de junio. Sed ĉi-jare, pro plurmonata elektoproceduro en la Akademio, ni ne ĝustatempe memorigis pri tiu ĉi premio. Pro tio, esceptaokaze, verkoj proponataj nun ĝis la fino de oktobro estos konsiderataj por tiu ĉi premio, kiu estos aljuĝita meze de decembro. Do se vi konas verkojn eldonitajn depost 2017 (interalie noveldonitajn), arte signifajn, lingve perfektajn kaj evidente kontribuantajn al evoluigo de esperantlingva kulturo, bonvolu proponi ilin ĝis fino de oktobro al la ĵurio: lauro@akademio-de-esperanto.org.

François Lo Jacomo
Sekretario de la Akademio de Esperanto

Regularo pri premio “Laŭro de la Akademio”

Akademio de Esperanto starigas novan premion “Laŭro de la Akademio”.

Art. 1 – La premio konsistas el diplomo kaj pago de 100 € al la aŭtoro. Ĝi estas aljuĝebla al libro en Esperanto eldonita maksimume kvin jarojn antaŭ la limdato por konsiderado. La verko premiita devas plenumi la sekvajn kriteriojn: esti arte signifa, lingve perfekta kaj evidente kontribui al evoluigo de esperantlingva kulturo.

Art. 2 – La premiota libro devas esti oficiale publikigita en papera aŭ elektronika formo kaj libere akirebla en komune atingeblaj libroservoj aŭ distribuejoj de elektronikaj eldonoj.

Art. 3 – La ĵurio, funkcianta en la nomo de Akademio de Esperanto, konsistas el minimume 5 membroj aprobitaj de la Akademio laŭ propono de la Sekcio pri Literaturo. Aprobo de nova ĵurio okazas dum la du monatoj post la anonco de la antaŭa premio. Verkoj de ĵurianoj ne estas premieblaj.

Art. 4 – Prezentas la libron por la premio iu Esperanto-organizaĵo (landa aŭ internacia asocio aŭ simile), eldonisto aŭ la aŭtoro mem al ajna membro de la ĵurio, kiu plusendas al la aliaj ĵurianoj. La prezentinto disponigas la libron al la ĵurio prefere en elektronika formo. La libroj por la premio estas prezenteblaj dum la tuta jaro, sed por esti konsiderata por la premio en la kuranta jaro ne pli malfrue ol la 30-an de Junio.

Art. 5 – La premio povas esti aljuĝata ĉiujare, se troviĝas indaj kandidatoj. Libro povas esti deklarita gajninto de la premio, nur se la favoraj voĉoj interne de la ĵurio atingas minimume du trionojn de la plena kvanto de ĵurianoj.

Art. 6 – Ĉiujare estas aljuĝata ne pli ol unu premio “Laŭro de la Akademio”. Libro proponita sed ne ricevinta premion en la kuranta jaro povas ricevi la premion poste. Libro de la sama aŭtoro povas ricevi la premion ne pli ofte ol unufoje dum 5 jaroj.

Art. 7 – La rezultoj estas anoncataj la 15-an de Decembro, en la Tago de la Esperanto-Libro.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi