Marjorie Boulton: Unu animo homa

boulton

Aperis du-voluma kolekto de la plena poezia verkaro de Marjorie Boulton!
Pli ol 1200 paĝojn longa, Unu animo homa, titolo tirita de ŝia poemo Aliĝilo, tenas ĉiujn ŝiajn poem-librojn, komencante per Kontralte, per kiu ŝi surscenejiĝis en 1955, ĝis Du el, eldonita tridek jarojn poste. Al tiuj ni aldonis du kolektojn, kiujn Marjorie ne publikigis: Nuntempa eposo (1953) kaj La sekreta psiko (1954). Kompletigas la ok-partan kolekton Rimleteroj (1976, kun la kontribuoj de ankaŭ William Auld, laŭ permeso afable donita de lia familio) kaj ĉapitro de poemoj el diversaj fontoj, inkluzive de Belartaj Konkursoj, revuoj kaj libroj.

Edmund Grimley Evans, kiu prilaboris la projekton dum preskaŭ unu jardeko, parte konsulte kun Marjorie Boulton, nete ambaŭflankas la poemojn per enkonduko kaj precizaj notoj.

Ni lanĉas la libron en Britujo kun speciala prezo: £20 anstataŭ la kutima £30. Se vi loĝas ekster Britujo, bonvolu mendi de niaj kolegoj en la Eŭropa Unio ĉe E@I, kiuj proponas multe pli bonajn sendokostojn ol eblas al ni: jen la rekta ligilo.

La enhavo-paĝojn eblas legi ĉi tie.

Fonto: https://esperanto.org.uk/news/publishing/unu-animo-homa-r156/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi