Beletra Almanako, junio 2022

Beletra AlmanakoAnina Stecay en sia malferma prezento de la 44a Boao meditas pri la loko de beletra revuo, kaj pli vaste de literaturo en la tempo, kiam okazas militaj agadoj, kaj konkludas: “Literaturo estas do ne vantaĵo, sed profunda homa bezono eĉ kaj aparte en tiuj tempoj. Kaj iagrade (esper)eble ĝi povas esti – kiel Esperanto mem – komunikilo por transsalti la barojn de propagando, ideologio kaj milita malhumaneco”.

Riĉa elekto da originala prozo diversĝenra venas de Kováts Kata, Mikaelo Bronŝtejn, Laure Patas d’Illiers, Francisco Javier Moleón (recenzoforme kun klaraj aludoj al niaj literaturo kaj movado), Sara Spanò, Jesper Lykke Jacobsen, Probal Daŝgupto (leterforma omaĝo al Claude Nourmont). En la fako de originala poezio oni trovas sonetkronon de Espopore (Evgenij Georgiev) kaj poemojn de Gerrit Berveling.

Tre bonvenaj estas enkondukaj notaĵoj pri la aŭtoroj kaj iliaj verkado kaj/aŭ vivcirkonstancoj en la du tradukaj rubrikoj. Du noveloj de Manashi Dasgupta aperas tradukite el la bengala de Probal Daŝgupto. Tradukita poezio ĉeestas per hajkoj de la japanino Sugita Hisaĵo (trad. Nitta Takamichi), poeziaĵoj de la rusa futurisma poeto Velimir Ĥlebnikov (trad. Anastasia Komarova), galegaj-portugalaj mezepokaj kantoj (trad. Suso Moinhos). Elstara reprezentanto de la “ora jarcento” de la finna arto Eino Leino ĉeestas per poemo Tuuri (trad. Jouko Lindstedt). Legante la poemon oni efektive sentas influon de la eposo Kalevala. La poemo rakontas pri feliĉa bienulo, kiu, festante, mencias morton. Tiu ja venas por preni lin, sed la interveno de dioj plilongigas la sorton de Tuuri preter la normala longeco de la homa vivo. En la fino Tuuri komprenas, ke la vivo preterfulmis en momento.

Miguel Fernández rakontas pri la 12-hora poezia maratono organizita en Madrido la 5an de marto 2022 kontraŭ la milito en Ukrainio kaj, ĝenerale, kontraŭ ĉiuj militoj, kaj plu sekvas teksto de lia parolado kun deklamado parte en Esperanto.

“Ĉiuj sciu ja, ke mi ne mortis”, – tiel nomiĝas omaĝo al Federico García Lorca kaj Fernando de Diego, kiun faris Miguel Fernández en la Unua Virtuala Kongreso de Hispana Esperanto-Federacio en oktobro 2021, publikigita en BA, kiun komplementas tekstoj de Ana Manero kaj Antonio Valén. Sekvas enkonduko al la bengaligo de Sep fratoj fare de Probal Daŝgupto.

En la recenza fako oni konatiĝas kun prijuĝoj pri pluraj verkoj: Pálma Csiszár pri La liberiĝo de Éva Tófalvy; Jorge Camacho pri Vojaĝo de Onia de Kim Onnuri; Javier Alcalde pri Esperanto y esperantistas de Teruel de José Serafin Aldecoa Calvo; Valentin Melnikov pri Bunsun kaj Aiko de Cho Sung Ho kaj La vorto kaj la vento de Miguel Fernández; Dimitrije Diso Janičić pri La Edena cikatro de Nenad Petrović (trad. Zlatoje Martinov).

Fine de la 44a Beletra Almanako aperas nekrologo de Dimitrije (Diso) Janičić (1935-2022), nia iama peranto kaj okaza kunlaboranto.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/ba-10

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi