Laŭro de la Akademio por Sesdek ok de Johansson

sesdek okPasintjare la Akademio de Esperanto kreis ĉiujaran premion “Laŭro de la Akademio”. La selekto de verko al kiu atribui la premion antaŭvidatan de la dua artikolo de la statuto de la Akademio estas unu el la du taskoj de la Literatura Sekcio de la Akademio; la dua estas kompilado de aldona parto al la Esperanta Antologio, kiu alvenas nur ĝis 1981.

La regularo (https://www.akademio-de-esperanto.org/) fiksas premion de 100 eŭroj.

La ĵurio devas esti almenaŭ kvinmembra, proponita de la Literatura Sekcio kaj aprobita de la tuta akademio; la ĵurion povas ŝanĝi la Akademio ene de du monatoj post la anonco de la antaŭa premio. Ĉi-jare ĝi estis la sama kiel pasintjare, kaj konsistis el: Carlo Minnaja (prezidanto), Javier Alcalde Villacampa, Edmund Grimley Evans, Nikolao Gudskov, Jesper Jacobsen, Valentin Melnikov, Barbara Pietrzak. Entute sep membroj el ses landoj kaj ses lingvoj; ĉi-jare ĉiuj estas anoj de la Literatura Sekcio, ĉar ankaŭ tiu kiu ne estis ano pasintjare nun aniĝis.

La regularo mencias 5-jaran periodon kaj daton 30a de junio por esti kandidato; ĉar ne ĉiuj eldonaĵoj mencias precize la aperdaton (kelkaj mencias la monaton, kelkaj ne), la ĵurio konsideris, ke por ĉi tiu jaro la 5-jara periodo rilatu al libroj, aperintaj en sia unua eldono inter la 1a januaro 2017 kaj la 31a de decembro 2021 kaj prezentitaj antaŭ la 30a de junio 2022. Estis ekskluditaj la verkoj de la premiito pasintjara, Mikaelo Bronŝtejn, kiu laŭregulare ne povos ricevi la premion dum la postaj kvin jaroj. Same verko de ĵuriano ne estas premiebla. En ĉiu jaro povas ricevi la premion nur unu verko, kaj nenecese devas esti atribuita premio ĉiujare, se mankas la necesaj kvalitoj: esti arte signifa, lingve perfekta kaj evidente kontribui al evoluigo de esperantlingva kulturo.

Laŭ tiu difino venis en konsideron 14 verkoj de dek verkistoj el dek landoj. Du verkoj estis eldonitaj en 2017, neniu en 2018, unu en 2019, naŭ en 2020, du en 2021. Dirindas, ke la verkoj de 2017 ĝis 2020 eniris konsideron jam por la pasintjara Laŭro kaj ripetindas, ke por ricevi la premion la aŭtoro mem, aŭ la eldonejo aŭ alia instanco devas prezenti la verkon: ekzemple sendube aperis pli ol la supre menciitaj du en la pasinta jaro, do, se prezentitaj, ili plu povas alceli la premion.

La laŭro de la Akademio por la jaro 2022 estas atribuita al Sten Johansson pro la 185-paĝa verko Sesdek ok, eldonita de Mondial en 2020. Al la aŭtoro, krom la mona premio, iras diplomo.

La libro povas esti klasata historia romano, ĉar la jaro 1968 estis eventoriĉa plurloke en la mondo. En Usono pliaktiviĝis la fortoj kontraŭ la milito de la Usona registaro en Vjetnamio, kaj en Ĉeĥoslovakio la t. n. Praga Printempo unue ekfloris kaj poste en la sama jaro estis disbatita de la armeoj de la Varsovia Pakto. La romano mencias ambaŭ okazaĵojn, sed koncentriĝas sur tria tumulta evento: la ribeloj de la studentoj en Parizo. Ankaŭ tiu evento ricevis tre vastan eĥon; ekzemple pri ĝi la itala kanzonisto Fabrizio De André verkis faman kanzonon poste esperantigitan de Renato Corsetti kaj kantitan de Ĝanfranko Molle en disko titolita laŭ alia kanzono de De André La fiŝkaptisto, eldonita de Edistudio en 2007.

Juna sveda esperantisto, havanta koramikinon restintan en Svedlando, studas francan literaturon en Parizo, konatiĝas kun la medio, kun la francaj kutimoj. La strukturo de la romano estas liaj leteroj al ŝi. En Parizo interplektiĝas amo kaj amoro kun alia konata knabino, renkontita pli frue dum SAT-kongreso. Tial la romano estas ankaŭ, parte, romano pri historio de nia lingvokomunumo, pri kiel junaj esperantistoj travivis tiun mondan eventon.

Sten Johansson (naskita en 1950) estas sveda emerita oficisto, aŭtoro de pli ol 20 libroj originale verkitaj en Esperanto – ĉefe romanoj kaj rakontoj, facilaj kaj nefacilaj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda.

Al la verko Sesdek ok ni bondeziras multe da legantoj; pri ĝi jam aperis pluraj recenzoj en la plej legataj gazetoj.

Carlo Minnaja

En la pasintjara marta eldono de La Ondo de Esperanto Wolfgang Kirschstein recenzis la romanon Sesdek ok. Ĉi tiu recenzo estas legebla en nia novaĵretejo: https://sezonoj.ru/2021/04/recenzo-117/.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi