La 23an de marto 2020 en hospitalo de Piacenza (Italio) en sia 91a vivojaro pro koronciruso COVID-19 forpasis
Júlia Sigmond (1929-2020)
rumania hungara pupaktorino kaj esperantistino (ekde 1956). Ŝi kunlaboris en Monato, dum 12 jaroj redaktis la revuon Bazaro (1997-2009), ricevis kelkajn premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj verkis pli ol dek librojn en Esperanto: Mi ne estas Mona Lisa (2001), Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo? (2008), Novaj fabeloj pri Ursido Pu kaj Porketo (K-disko, 2008), Nomoj kaj sortoj (2011), Dialogo (2012), Libazar’ kaj Tero (kun Sen Rodin, 2013), Kvodlibeto (kun Sen Rodin, 2015), Kvin geamikoj (2016), Fronto aŭ dorso (2017), Doloro (2017), Steĉjo-Fabeloj (2018), Dankon (2018), Júlia Sigmond 90 (2019).
Ni funebras pro la forpaso de Júlia, abonanto de La Ondo de Esperanto en kiu aperis recenzoj de ŝiaj verkoj, kaj kondolencas al ŝia edzo Filippo Franceschi (Sen Rodin), kiu nun estas en hospitalo.
Halina Gorecka,
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/nekrologo-44