Etikedaj arkivoj: Zamenhof-Festo

Festkunveno kaj oficiala kurso en Nepalo

Je la Zamenhofa Tago en Katmanduo kunvenis 37 esperantistoj por festi la 166an naskiĝdatrevenon de Zamenhof. Philip Pierce, Indu Devi Thapaliya, Shrijana Joshi, Nabin Lal Shrestha, L. P. Agnihotri kaj Sabita Dahal rakontis pri Esperanto kaj pri la aŭtoro de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Muziko, dancoj kaj Esperanto en Angers

Dimanĉe, la 14an de decembro 2025 okazis Zamenhof-Festo en Angers, Francio. En bonega etoso kunvenis 63 homoj por interparoli en Esperanto. La temo estis “muziko kaj dancoj”.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konferenco de la Akademio 2025

Kvinan fojon, okaze de la Zamenhof-festo, precize la 15an de decembro 2025 (la Tago de la Esperanta Libro), la Akademio de Esperanto invitis tutmondan publikon al Konferenco de la Akademio, en kiu akademianoj prezentis per Zoom siajn laborojn kaj la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova Zamenhof-Taga provo en Minsko

Belarusio estas en la geografia centro en Eŭropo, dum sia historio ĝi ĉiam estis loko, kie multaj kulturoj, lingvoj kaj religioj renkontiĝis kaj kunvivis en paco. Ankaŭ Zamenhof dum kelkaj jaroj loĝis en Grodno, ĝis nun konserviĝis lia domo, kie … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhoffesto en Berlino

Berlinaj kaj Brandenburgiaj esperantistoj invitis al la Zamenhoffesto 2025, la 13an de decembro en la renkontiĝejo de la Berlina distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (kvartala araneo). Jam estas longa tradicio, okazigi tie nian feston, kiu samtempe estas la kulmino de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-festa kunveno en Pekino

La 12an de decembro, por celebri la 166an datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof, la Ĉina Esperanto-Ligo kune kun la Pekina Esperanto-Asocio okazigis kunsidon en la Publikiga Librejo ĉe la sidejo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo. La kunsido komenciĝis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Dek novaj panteonanoj

Okaze de la 24a naskiĝtago de la paĝaro Edukado.net kaj honore al la Zamenhof-tago – kiel tradicie – ni denove premias elstarajn personojn, kies agado en ĉi tiu jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konciza biografio de Zamenhof

Okaze de la hodiaŭa 166a naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof, naskiĝinta la 3an (Gregorie: la 15an) de decembro 1859 en Bjalistoko, “La Ondo de Esperanto” proponas (re)konatiĝi kun lia konciza biografio, verkita de Aleksander Korĵenkov, Ruslanda ĵurnalisto kaj esploranto … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu en filmeto de TEJO por la Zamenhofa Tago!

Por festi kune la Zamenhofan Tagon – la naskiĝtagon de la iniciatoro de Esperanto L. L. Zamenhof – TEJO volas krei filmeton kun kontribuoj de esperantistoj el la tuta mondo. Ni invitas vin partopreni! Temo La ĉi-jara temo de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj, memordatoj kaj festoj en decembro 2025

1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Svetlana Viktorovna Smetanina (Сметанина, 1950-1970- ), sovetunia kaj ruslanda instruistino, turisma organizantino kaj esperantistino; instruistino de Esperanto, prezidanto de REU (2013-19, 1925- ), komitanano de UEA (2014-23), ĉefdelegito de UEA (eksigita en 2022). 2. Antaŭ … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jarfina studsemajnfino en la Esperanto-urbo

La 12-14an de decembro en la Esperanto-Centro de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz okazos tradicia jarfina studsemajnfino. La Esperanto-Centro ofertas intensan lernadon, lingvan perfektigon kaj diskutadon pri fakaj temoj. Dum la semajnfino ni klopodas trakti gramatikajn, movadajn demandojn, instruos pri … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Konferenco de la Akademio de Esperanto

Jam kvinan fojon, okaze de la Zamenhof-festo, akademianoj prezentos siajn laborojn kaj la laboron de la Akademio de Esperanto dum Konferenco de la Akademio, lundon la 15an de decembro, de la 14a UTC ĝis la 15a 40 UTC. Jen la … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ekskurso kadre de la 26aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Kadre de la 26aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ni invitas al la ekskurso Eksterordinaraj lokoj de Podlaĥio: skit, aŭ ortodoksa ermitejo en Odrynki la 14an de decembro 2025 (dimanĉo). Renkontiĝo ĉe la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, strato Piękna 3. Forveturo je 8h30. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Proponoj de ILEI por la Tago de la Esperanta Libro / Zamenhofa Tago 2025

Kiel jam tradicie la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruitoj (ILEI) proponas kelkajn tekstojn por la komuna internacia legado dum la Tago de la Esperanta Libro / Zamenhofa Tago 2025. Bonvolu aktive partopreni kaj sendi al ni fotojn, vidojn, informojn kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-Tagoj en Kaŭno

La tradiciaj Zamenhof-Tagoj, dediĉitaj al la 166a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof, kaj la 60a kongreso de Litova Esperanto-Asocio okazos la 13-14an de decembro 2025 en la Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco en Kaŭno (strato Vilniaus 42). En la programo

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton