Etikedaj arkivoj: Gazetaraj Komunikoj de UEA

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago

Okaze de tiu ĉi Internacia Virina Tago, 8 marto 2024, la Esperanto-komunumo solidariĝas kun la virinoj de la mondo, emfazante la gravecon de genra egaleco, inkluzive la rajton de ĉiuj virinoj kundividi la politikan, ekonomian kaj kulturan bonfarton de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Nova titolo en la Serio Oriento-Okcidento: La libro de la mil kaj unu noktoj

La libro de la mil kaj unu noktoj (3 volumoj). Surbaze de la franclingva “Les mille et une nuit”, traduko el la araba de Antoine Galland (en 1704) esperantigis Daniel Moirand (Parizo, Espéranto-France, 2024). ISBN 9782957896158. Serio Oriento-Okcidento №63. La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

“Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”: bitlibro senpage elŝutebla

Ĉiujare la Universala Kongreso de Esperanto (UK) proponas unu difinitan temon, pri kiu okazas dediĉita programo de prelegoj kaj aliaj aktivecoj. Aldone, ekde sia komenco en 2020, la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) ankaŭ akceptas por si la temon de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato por esperantistoj

UEA estas la sponsoro de la Poliglotaj Renkontiĝoj en 2024: por la reta (Polyglot Gathering Online, PGO, kiu okazos rete en februaro/marto) kiel same por la ĉeesta (Polyglot Gathering, PG, kiu okazos en majo, surloke en Prago).

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Subtenu ekzerc-retejon por la KER-ekzamenoj

Edukado.net kun subteno de UEA decidis plukonstrui ekzamenretejon, per kiu eblos ne nur ĝui diversajn interagajn ekzercojn, sed ankaŭ taksi sin por la unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj). Gvidas la laborojn Katalin Kováts, direktorino de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Alvoko por la 46a Esperantologia Konferenco de CED

La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la 46a Esperantologia Konferenco (EK), sub la aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La aranĝo estas planita por esti hibrida, laŭeble … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2024

Dum tiu tago, la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, ni antaŭenigas la gravecon de lingva diverseco kaj multlingva edukado. Lingvaj rajtoj estas fundamento por justaj kaj daŭripovaj socioj, ĉar lingvoj estas ĉe la koro de nia ĉiutaga vivo, identeco, … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Alvoko kontribui al la kongresa temo de la 109a UK

Ĉie en la mondo la medio, en kiu vivas la homoj, estas minacata de la agadoj de la homo. Tiu problemo ne estas hodiaŭa, sed ĝi jam ekzistas de multaj jaroj. La homo devas trovi solvon por plibonigi la medion… … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Aruŝo

La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Aruŝo, Tanzanio (de la 3a ĝis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2024

Edukado, kaj la transdono de scio, riĉigas la homan socion laŭ amaso da manieroj, ekde individua bonfarto kaj civitaneco, ĝis ekonomia kresko, redukto de malegaleco kaj socia unuiĝo. Ĝi permesas al homoj kompreni sian kulturon kaj plene partopreni, ekonomie kaj … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

“Raportoj”: nova funkcio en la Eventa Servo de UEA kaj TEJO

En novembro 2023 la teamo de Eventa Servo – https://eventaservo.org/ – aldonis al la retejo gravan novan funkcion: “Raportoj”. Dum la pasintaj tagoj estis programitaj kaj testitaj kelkaj lastaj plibonigoj kaj nun la funkcio tute pretas por ke la komunumo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Senpage elŝuteblas la januara numero de la revuo Esperanto

Libere elŝuteblas la n-ro 1/2024 de la revuo Esperanto: uea.org/revuoj/esperanto. Krom tio, ankaŭ eblas libere elŝuti ĉiujn jarkolektojn kaj numerojn de pli ol antaŭ unu jaro per la sama ligilo. Jam disponeblas diversaj jarkolektoj, el kiuj la plej malnova estas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Premio omaĝe al Grégoire Maertens

Honore al la eksa prezidanto de UEA Grégoire Maertens, kiu iĝis 100-jara la 1an de januaro 2024 kaj kiu rolis kiel prezidanto dum la jaroj 1980-1986, estas starigita la premio Grégoire Maertens, aljuĝota ĉiujare al organizaĵo aŭ esperantisto, kiu aparte … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Feliĉan 2024, la jaro de la 1a UK en Afriko: bondezira mesaĝo de UEA

“UEA estas nia, UEA estas ni”. Tiel diras la kanto de Joel Muhire pri Universala Esperanto-Asocio (UEA), speciale kreita por la fermo de la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) kaj spektebla de ĉiuj ekde la 1a de januaro 2024 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La Virtuala Kongreso kaj la UK spekteblaj ĝis la jarfino

Preskaŭ mil partoprenantoj en la kvara Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) povis spekti tre riĉan programon, inkluzive multajn programerojn de la 108a Universala Kongreso (UK) en Torino. La VK-programo estas grandparte daŭre spektebla, sed nur ĝis la fino de decembro … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton