Etikedaj arkivoj: legado

Avoj: Nacia Legado en Esperanto

La 5an de septembro 2026, je la 15a horo en Centro Ludoviko Zamenhof (Bjalistoka Kulturcentro), strato Warszawska 19, kadre de la 15a Nacia Legado okazos legado de “Avoj” de Adam Mickiewicz en Esperanto.

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Legokunsido en Universitato

De la 6a ĝis la 9a de julio la 8a Tutlanda Esperanta Legokunsido okazis en Qingdao-a Universitato. Kunvenis 27 esperantistoj el Pekino, Tianjin, Hubei, Jiangxi, Zhejiang, Jiangsu, Henan, Guangdong, Jilin kaj Qingdao.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Legosalono de Bobelarto kun Literatura Foiro

Post du tagoj okazos nia lasta legosalono antaŭ la somera paŭzo, kaj ni ĝojas prezenti la gaston, kiun vi eble jam konas: la revuo “Literatura Foiro”! Se vi ankoraŭ ne scias, ĝi estas fenestro al Esperanta kulturo ekde 1970: jes, … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Legosalono de ĝentilhomoj: Literatura Vivo

La legosalono de ĝentilhomoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/. Ni renkontiĝas ĉiun duan sabaton (14:00 UTC) en la Zoom-ĉambro de Bobelarto. La 11an de aprilo 2026 ni legos elektitajn pecojn de la oka numero de Literatura Vivo Por ricevi la … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Proponoj de ILEI por la Tago de la Esperanta Libro / Zamenhofa Tago 2025

Kiel jam tradicie la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruitoj (ILEI) proponas kelkajn tekstojn por la komuna internacia legado dum la Tago de la Esperanta Libro / Zamenhofa Tago 2025. Bonvolu aktive partopreni kaj sendi al ni fotojn, vidojn, informojn kaj … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Internacia tago de bitlibroj

Hodiaŭ estas la 18a de septembro. Ĉi tiun tagon oni konsideras kiel la (Internacian) Tagon de bitlibroj (angle: Read An Ebook Day). Bitlibroj kaj bitgazetoj nun estas neignorebla parto de la Esperanta literaturo kaj gazetaro, jen kiel bitaj versioj de … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

ILEI por la Tago de la Esperanta libro (15-12-2022)

Por celebri la Zamenhofan feston, kiu estas ankaŭ tradicie la Tago de la Esperanta Libro, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponas simbolan tutmondan legadon, donante la elekton inter du malsamaj, sed same gravaj kaj signifoplenaj verkoj.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Legorondo de TEJO

Ĉu vi ŝatas legi librojn en Esperanto? La legorondo de TEJO estas neformala, senpaga grupo sub la interesgrupo pri Kulturo, kiu kunvenas ĉiun monaton por priparoli literaturon verkitan en la internacia lingvo. Ĝi celas tiujn, kiuj jam bone komprenas la … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Donaco de la eldonejo Libera

Pro la tutmonda krizo, kaŭzita de la koronvirusa pandemio, la eldonejo Libera (Belgio) kune kun la aŭtoroj decidis senpage ​disponigi ĉiujn elektronikajn librojn de la eldonejo. Tiuj kiuj deziras, povos subteni la aŭtorojn per PayPal aŭ tra UEA (lvld-x). Vi … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton