Etikedaj arkivoj: TEJO

Iĝu volontulo de TEJO 2026/2027

Kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO-volontulo sinprezentas: Natalja Mane

Rakontu iom pri vi! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…? Mi nomiĝas Natalja, mi estas 25-jaraĝa, kaj mi venas el la majaa tropika arbaro en Meksiko! El Jukatano 🙂

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO-volontulo sinprezentas: Boróka Hegyi

Rakontu iom pri vi! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…? Saluton! Mi estas Boróka kaj mi havas 24 jarojn. Mi estas hungara, sed mi vivas en Nord-Irlando ekde kiam mi aĝis 5. Mi estas persono kiu ŝatas provi … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO-volontulo sinprezentas: Emma Villemin

Ni ĝojas prezenti al vi volontulon de TEJO, Emma!

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu projekton pri podkastoj en Litovio kaj Germanio!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun LEJO, JEFO, GEJ, KEJ kaj IEJ organizas la junularan interŝanĝon “FREMDULO” financitan de Erasmus+.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kunorganizu kun TEJO IJK-n 2028 en via lando!

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) la 84an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2028! Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: IJK! Ĉu vi ŝatus … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La 82a IJK: kulmino de jardeko da junulara renaskiĝo en Katalunio

De la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026 Tiana, apud Barcelono, fariĝis la centro de la Esperanta junulara vivo. En la junulargastejo “La Conreria” okazis la 82a Internacia Junulara Kongreso (IJK), organizita de TEJO kun la loka kunlaboro de … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kreu filmeton kun ni kaj rakontu pri via kulturo

Ĉu vi ŝatus, ke la agado de via landa sekcio estu pli videbla en la kanaloj de TEJO? Eble vi ŝatus kunhavigi pri via ĉiutaga vivo en fremda lando? Eble vi organizas mojosan eventon (esperantistan aŭ ne) kaj volas pli … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

La 83a IJK okazos en 2027 en Petzow

La 83a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos en Petzow (Germanio) de la 15a ĝis la 22a de aŭgusto 2027. La 83an IJK organizas la internacia Kongresa Komisiono (KK) gvidata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Germana Esperanto-Junularo … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Estraro de TEJO 2026-2027

La Komitato elektis la Estraron de TEJO por la mandato 2026-2027. La nova Estraro ekoficas la 1an de septembro 2026.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ekkonu la reprezentantojn de TEJO!

Post nia alvoko por serĉi junulojn pretajn reprezenti TEJO-n en internaciaj medioj, ni ĝojas prezenti la elektitajn reprezentantojn, kiuj kunlaboros kun diversaj internaciaj organizoj kaj partneroj. Jen niaj novajn reprezentantoj:

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

De UK al IJK: Du sinsekvaj semajnoj en Esperantujo

La 82a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO en Tiana (Katalunio, Hispanio) komenciĝos la 9an de aŭgusto 2026, unu tagon post la fino de la 111a Universala Kongreso de Esperanto en Graco (Graz). Oni povas vojaĝi de Graco al Tiana … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Iĝu volontulo de TEJO por 2026/2027

Kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La 82a IJK: suneklipso kaj riĉa ekskursa programo en Katalunio

La 82a Internacia Junulara Kongreso (IJK), organizata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA, okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026 en Tiana, Katalunio (Hispanio), proksime de Barcelono (https://ijk2026.tejo.org), la semajnon post la … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Iĝu aktivulo en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi aktivulo en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) de TEJO. La komisiono prizorgas la eksterajn rilatojn de TEJO kun aliaj eŭropaj kaj tutmondaj junularaj organizoj cele al kunlaboro, interŝanĝo kaj politika lobiumado … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton