Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso

Tajvano

Kvankam la koronviruso estas ege proksima al ni, de la 6a ĝis la 12a de februaro en la sud-tajvana urbo Pingtung (Pindon) kune staĝis sep koreaj kaj 13 tajvanaj esperantistoj, kun partatempa ĉeesto de 22 neesperantistoj. La 6an de februaro ni akceptis la gastojn el Koreio, kaj la 7an okazis ekskurso en Kaohsiung (Gaushon, la dua plej granda urbo en Tajvano) sub la gvido de profesoro Cho, konata kiel Abengo.

La 8an de februaro la partoprenantoj kunvenis por la ĉefa laborprograma tago de la staĝo en la Fuxia lernejo, kiu apartenas al la Pingtung-a universitato. Koreoj bele ornamis du klasĉambrojn per ventumiloj, vestoj kaj aliaj ornamaĵoj, kaj tajvananoj preparis ornamaĵojn de la indiĝenoj de Tajvano kaj pendigis poŝtkartojn kolektitajn kadre de la internacia programo “Poŝtkruciĝo”.

Dum la tago okazis pluraj programeroj, ekzemple: kurso pri Esperanto-prononcado de Benjamin Irwin, kanadano kiu loĝas ĉi tie; kurso pri farado de braceletoj laŭ aborigena maniero, kiun gvidis Kuang-fu Hsu; sortodivenado per ChiGhin-aj kartoj de Abengo; rakonto de la loka Esperanto-instruistino Ingrid Chuang pri “Poŝtkruciĝo”; kurso de Radiko pri farado de koreaj ventumiloj; senpaga masaĝo de la loka Esperanto-aktivulo Kevin Shih; kaligrafio de Wu Meilian. Dum la lasta programero en la lernejo Yvonne Chen instruis jogon sur apudlerneja herbejo.

Post la laborprogramo ni vizitis malnovan preĝejon, en kiu situas la sola Biblia biblioteko en Tajvano kun centoj da Biblioj en multaj lingvoj. Gvidis la viziton pastro Marko Lin, usonano naskita en Tajvano, kiu flue parolas Esperanton. Vespere ni kunvenis en tradicia manĝejo por manĝi kaj trinki kaj tiel forigi la lacon de la tuttaga laborado. Fine kelkaj esperantistoj vizitis klinikon de Kevin Shih por ricevi piedan kaj korpan masaĝojn.

En la sekvaj tri tagoj estis vizititaj la urbo Tainan, la monto Ali (2600 m), kaj la Suna Lago Taichung. La 12an de februaro la korea grupo post unusemajna restado reiris al Koreio.

Reza Kheirkhah

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/tajvano

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi