Etikedaj arkivoj: literaturo

Speciala oferto: Profilo de Zhou Enlai

Zhou Enlai (1898-1976) estis la unua ĉefministro de la Popola Respubliko de Ĉinio. Okaze de la 125a datreveno de lia naskiĝo (la 5a de marto), dum la tuta marto la libroservo de UEA ofertas lian biografion Profilo de Zhou Enlai … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Bonetosaj literaturaj programoj en la reto: tio estas Bobelarto!

Bobelarto ĉi-sabate, la 11an de marto okazigos la unuan Literaturan Duonmaratonon. Se vi ankoraŭ ne aŭdis pri niaj aktivaĵoj tiam ĝi estas la plej elstara ebleco sperti kion ni faras!

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Paulo Sérgio Viana: Dankon, dankon…

Antaŭ du tagoj mi trapasis komplikan operacion je mia maldekstra okulo. Se konsideri, ke mi estas 70-jarulo, kiu vivas fraŭle, sub la zorgoj de la 75-jara surda fratino, kaj se konsideri, ke ankaŭ mia dekstra okulo apenaŭ kaptas bildojn el … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La 3a Interkultura Novelo-Konkurso: Kun nova temo kaj novaj lingvoj

La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) revenas kun la temo La sekreta vivo de miaj najbaroj. La tria eldono de la konkurso estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kunlabore kun Bobelarto kaj aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La konkurso celas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nova senpaga libro: Dek du rakontoj de Paulo Sérgio Viana

Viana, Paulo Sérgio. Dek du rakontoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2023. — 49 p. — (Virtuala Biblioteko de Sezonoj, №22). La 28an de februaro 2023 en la Virtuala Biblioteko de Sezonoj aperis nova senpage elŝutebla bitlibro — … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nikolaj Ĥoĥlov forpasis antaŭ 70 jaroj.

Antaŭ 70 jaroj, la 26an de februaro 1953 en Moskvo forpasis Nikoláj Ivánoviĉ Ĥoĥlóv (Николай Иванович Хохлов, 1891-1953), rusa ekonomikisto kaj esperantisto (ekde 1905), konata en Esperanto ankaŭ kiel Nikolao Hohlov. Nikolaj Ĥoĥlov estis sekretario de la lingva komisiono de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

“Kuru, knabo, kuru” – utila konsilo dum Holokaŭsto

Orlev, Uri. Kuru, knabo, kuru / Tradukis el la hebrea Tomasz Chmielik, Amir Naor. — Świdnik, Lublin: Ars Libri, 2019. 136 p., il. Mi legis multajn librojn pri Holokaŭsto, ĉefe rememorojn kaj historiajn studaĵojn. Tamen tiu ĉi beletraĵo impresis min, … Legi plu

Afiŝita en Historio, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Orienta Almanako: Nova senpaga bitlibro de Sezonoj

Orienta Almanako / Trad. el la araba, armena, ĉeĉena, hebrea, hinda, ĥina, japana, kartvela, lezgina, sanskrita kaj tatara; Antaŭparolo de Boris Kotzin; Postparolo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2018. — 80 p. — (Literatura suplemento al … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Speciala oferto: Sendependaj homoj

Antaŭ 25 jaroj, la 8an de februaro 1998, forpasis Halldór Kiljan Laxness (1902-1998), islanda aŭtoro gajninta la Nobel-premion por literaturo (1955). La libroservo de UEA dum la tuta februaro ofertas lian realisman romanon Sendependaj homoj kun sesona rabato, sendepende de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Post rikolto necesas draŝi

Belarta rikolto 2022: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio / Redaktis Miguel Gutiérrez Adúriz, Miguel Fernández, Ulrich Becker. – Novjorko: Mondial, 2022. – 121 p. Kiel ĉiujare Mondial ankaŭ en 2022 aperigis la verkojn premiitajn en la … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kandido: literatura suplemento al La Ondo de Esperanto

Voltero. Kandido, aŭ Optimismo / Tradukis el la franca Sergio Pokrovskij; Antaŭparoloj de Sergio Pokrovskij kaj Eŭgeno Lanti; Postparolo de Sergio Pokrovskij. — Kaliningrado: Sezonoj, 2023. — 176 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2022). La 30an … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako, junio 2022

Anina Stecay en sia malferma prezento de la 44a Boao meditas pri la loko de beletra revuo, kaj pli vaste de literaturo en la tempo, kiam okazas militaj agadoj, kaj konkludas: “Literaturo estas do ne vantaĵo, sed profunda homa bezono … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Bluaj ĉevaloj, kurbe klinaj domoj kaj torditaj korpoj

Johansson, Sten. Secesio: Romano. – Novjorko: Mondial, 2021. – 253 p. Secesio estas la titolo de la nova romano de Sten Johansson. La vorto “secesio” ne nur estas apartiĝo disde socia korpo (jen la klarigo de NPIV), sed, laŭ la … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Laŭro de la Akademio por Sesdek ok de Johansson

Pasintjare la Akademio de Esperanto kreis ĉiujaran premion “Laŭro de la Akademio”. La selekto de verko al kiu atribui la premion antaŭvidatan de la dua artikolo de la statuto de la Akademio estas unu el la du taskoj de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

ILEI por la Tago de la Esperanta libro (15-12-2022)

Por celebri la Zamenhofan feston, kiu estas ankaŭ tradicie la Tago de la Esperanta Libro, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponas simbolan tutmondan legadon, donante la elekton inter du malsamaj, sed same gravaj kaj signifoplenaj verkoj.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton