La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

BET

Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitas al la tradiciaj 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9–17an de julio 2022 en Klaipėda (Litovio). BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. BET-56 estas dediĉita al la 770-jariĝo de Klaipėda.

Klaipėda, fondita en 1252, estas havenurbo ĉe la Balta Maro, je 300 km okcidente de la Litovia ĉefurbo Vilno. Ĝi estas la tria laŭ la grandeco urbo de Litovio (post Vilno kaj Kaŭno), grava industria kaj kultura centro. Nun la urbo havas ĉirkaŭ 150 mil loĝantojn.

Loko: Ĉiuj programeroj de BET-56 okazos en la bonege ekipita universitato de Klaipėda (str. H. Manto 84). La universitato situas en la centro de la urbo. Ĝi estas libere kaj facile atingebla buse kaj aŭtomobile.
La BETanoj havos luksajn kondiĉojn por laboro kaj ripozo. Ni povos uzi la tutan infrastrukturon de la universitato (kunsidejoj, salonoj, aŭditorioj, studentaj domoj, botanika ĝardeno, universitata kafejo, komputiloj, alia tekniko ktp). La universitato havas du ŝipojn “Brabander” kaj “Odisėja”, kiujn eblos uzi por duontagaj ekskursoj en la maro.
BET-56 havos ĉiuspecan subtenon kaj helpon de la urbaj instancoj de Klaipėda kaj de la tutlandaj ŝtataj instancoj.

La programo estos tradicia: somera universitato, diversnivelaj Esperanto-kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri la Esperanto-movado en la Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj, ripozado en naturo, diskutoj, forumoj, libroservo, diservo, interkona vespero, konatiĝo kun la litovaj lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero.
La Organiza Komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankaŭ sinpro-ponojn.
Ni invitas ĉiujn esperantistojn, speciale el la landoj ĉirkaŭ la Balta Maro, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj landoj. La kvanto de la partoprenantoj ne estas limigita. Ni atendas 500 personojn el 30-40 landoj.

ALIĜKOTIZO

Ĝis la 31a de decembro 2021:
50 eŭroj por esperantistoj el ekssovetuniaj kaj ekssocialismaj Eŭropaj landoj;
70 eŭroj por esperantistoj el ĉiuj ceteraj landoj.
Ekde la 1a de januaro 2022 la aliĝkotizo por ambaŭ aliĝkategorioj kreskos je 10 eŭroj, respektive, ĝis 60 kaj 80 eŭroj.
La kotizo pageblas en ajna konvertebla valuto.
Infanoj, lernantoj kaj studentoj aliĝkotizon ne pagas.

ALIĜADO

Por aliĝi necesas plenigi la aliĝilon kaj sendi ĝin al Litova Esperanto-Asocio (p. k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio) aŭ rete (litova.ea@mail.lt). La paperaj aliĝiloj riceveblas ĉe LEA kaj estas elŝuteblaj rete ĉe https://mallonge.net/gn
Reta aliĝilo https://mallonge.net/gl
Samtempe bonvolu pagi vian aliĝkotizon.
Grave! Personoj, kiuj grave kontribuos al la programo aŭ/kaj signife helpos organize, ne pagos la aliĝkotizon.

PAGEBLECOJ

1) sendi poŝte/ĝire al la konto de la kasistino de BET-56 Irena Jagminaitė: LT687300010157748186 en SWEDBANK, SWIFT kodo HABALT22XXX;
2) pagi per kontanta mono dum esperantistaj aranĝoj al Irena Jagminaitė kaj al aliaj organizantoj de BET-56;
3) interkonsenti kun la Organiza Komitato pri alia pagmaniero;
4) esceptokaze, kun konsento de la Organiza Komitato, pagi surloke ĉe la alveno al BET-56, se ne eblas anticipa pago.
La aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de la kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).

VIZOJ

Al Litovio senvize rajtas veni la civitanoj de ĉiuj landoj de Eŭropa Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj petu vizojn ĉe Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu vin al LEA, kiu sendos oficialan inviton.

LOĜADO

La partoprenantoj de BET-56 povos loĝi en:
1. Studenta domo de la universitato (Universiteto al. 12) situanta en la universitata urbeto mem. En unulita ĉambro (limigita kvanto): 35 eŭroj tagnokte; lito en dulita ĉambro: 30 eŭroj tagnokte. Necesejoj kaj lavujoj estas apud la ĉambroj. Duŝejo estas por du aŭ kvar personoj.
2. En studenta domo de la universitato (av. Statybininkų 43) iom for de la urbocentro. Lito en dulita kaj trilita ĉambro: 20 eŭroj. Necesejoj kaj lavujoj estas apud ĉambroj. Duŝejoj estas komunaj por la tuta etaĝo.
3. En studenta domo de Litovia supera marista lernejo (str. Karklų 2) apud la universitato. Lito en dulita kaj trilita ĉambro: 20 eŭroj. Necesejoj, lavujoj kaj duŝejoj estas apud la ĉambroj.
Se tiuj studentaj domoj ne sufiĉos, la Organiza komitato rezervos pliajn ĉambrojn en studentaj domoj de Ŝtata kolegio de Klaipėda, Turisma lernejo de Klaipėda, Klaipėda instrua centro k.a. La kondiĉoj kaj prezoj estas similaj.
Oni povas loĝi ankaŭ en diversnivelaj kaj diversprezaj hoteloj kaj gastejoj de la urbo. Mendu memstare. Vidu la liston de la urbaj hoteloj kaj gastejoj: https://klaipedatravel.lt/nakvyne/ La informoj estas en la litova, angla, germana kaj rusa lingvoj.
Pagu la loĝadon same kiel la aliĝkotizon, laŭeble frue; nur esceptokaze eblas pagi surloke ĉe la registrado.

MANĜADO

En la universitata kafejo Jogundė. Oni servos modestan matenmanĝon kaj normalan tagmanĝon. La unutaga prezo de ambaŭ estas 10 eŭroj (3 eŭroj matenmanĝo kaj 7 eŭroj tagmanĝo). Eblos elekti vegetaran manĝon. Vespermanĝon ĉiu aranĝu memstare laŭ sia plaĉo. Pagu la manĝadon same kiel la aliĝkotizon, laŭeble frue, nur esceptokaze eblas pagi surloke ĉe la registrado.

UTILAJ RETEJOJ

Retejo de BET-56: http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET56
BET-56 en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto: https://sezonoj.ru/bet/
BET-56 en Facebook: https://www.facebook.com/events/515974583016709/
Turismaj informoj en la litova, angla, germana kaj rusa lingvoj: https://klaipedatravel.lt/
Urba mapo en la samaj lingvoj: https://klaipedatravel.lt/en/map/
Vikipedio pri Klaipėda en Esperanto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Klaip%C4%97da

ALIAJ GRAVAĴOJ

Komence de junio 2022 aperos Informilo №2 kun pli detalaj kaj aktualaj informoj.
Ni planas eldonon de ĉiutaga gazeto dum la tuta periodo de la aranĝo.
Aktualajn informojn pri BET-56 oni povas trovi en retejo de BET-56 http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET56 kaj en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/bet/ kaj en la samtitola ĉiusezona almanako.

KONTAKTOJ DE LEA

Poŝta adreso: Litova Esperanto-Asocio p. k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio.
Poŝtelefonoj: +370-687-12219 (Povilas Jegorovas); +370-611-60402 (Asta Nastaravičiūtė).
Retadresoj:
LEA: litova.ea@mail.lt;
Prezidanto de LEA, Povilas Jegorovas: pjegorovas@yahoo.com;
Respondeca sekretario de LEA, Asta Nastaravičiūtė: anasturte@gmail.com.
Litovaj esperantistoj faros ĉion eblan por ke BET-56 estu programe kaj organize altnivela internacia esperantista aranĝo. Bonvolu jam nun plani vian partoprenon en la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj kaj notu tiujn datojn en via Esperanto-kalendaro. Ĉiuj estas petataj disvastigi informojn pri BET-56 tra la tuta mondo.

Bonvenon al Litovio!

Organiza Komitato

Pliaj informoj pri BET-56 estas troveblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/bet-99

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi