En la novembra numero de la gazeto Esperantisto (1894), lanĉita de Zamenhof en 1889 kiel La Esperantisto, aperis la rezulto de la voĉdonado pri la reformado de Esperanto. Kvankam ĉi tiu decido stabiligis la lingvon, pluraj esperantistoj, precipe eksvolapukistoj, forlasis Esperanton. Ekzemple, Christian Schmidt kaj la tuta Mondlingva Klubo de Nurenbergo adiaŭis Esperanton kaj aliĝis al Idiom-Neutral; ĝis 1903 en Germanio ne ekzistis esperantistaj societoj. Antoni Grabowski, “la patro de la Esperanta poezio”, forlasis Esperanton por preskaŭ dek jaroj.
Wilhelm Heinrich Trompeter, kiu dum kelkaj jaroj administris Esperantiston kaj pagis salajron al ĝia redaktoro Zamenhof, donis sian voĉon por la reformoj kaj anticipe anoncis, ke li financos la gazeton nur ĝis la fino de la 1894a jaro. Zamenhof en januaro 1895 devis repreni la administradon de la gazeto. Ĝia abonantaro draste falis de 889 en 1893 al nur 596 en 1894, kaj tiu nombro verŝajne plu malkreskus en 1895 pro la malabonoj de la eksiĝintoj (la lasta abonlisto registris 425 ricevitajn abonojn).
Zamenhof serĉis novajn eblojn por popularigo de sia gazeto. Li kontaktiĝis kun la tolstojanisma redakcio de eldonoj de Posrednik (Peranto), kiu jene klarigis siajn motivojn por kunlaboro:
Stariĝante sur la fundamenton de unu por ĉiuj facile aliĝebla lingvo internacia Esperanto, ni esperas disvastigi nian agadon, komencinte komunikiĝadon kun egale kun ni pensantaj homoj de diversaj landoj kaj popoloj kaj altirinte ilin al kunsento kaj partoprenado en la elektita de ni servado – al la kreo de regno de Dio.
Ĉar kiel organo de la lingvo internacia Esperanto en la nuna tempo servas la gazeto “Esperantisto”, tial ni volas ekuzi ĝin por la atingado de la celoj de nia servado.
(Esperantisto, 1895, №2, p. 28.)
Sekve de tiu “partneriĝo” Esperantisto perdis sian neŭtralecon en la sferoj de etiko kaj religio. Unuafoje la rubriko Folieto de “Posrednik” aperis en la februara Esperantisto; en ĝi estis presita la verketo Prudento aŭ kredo? de Lev Tolstoj kun antaŭparoloj de Zamenhof kaj Posrednik.
Temas pri letero de Tolstoj al Anna Germanovna Rozen, baronino en Estlanda gubernio de Ruslando, kiu la 8an de majo 1894 petis lin kontribui al bonfara artikolaro, eldonota profite al lepruloj. Tolstoj konsentis, sed sendis nenion, kaj la 17an de septembro la baronino reskribis pri la afero kaj proponis al li, se li ne povas sendi tekston literaturan, respondi tri ŝiajn demandojn.
Tolstoj, kuniginte ŝiajn demandojn al unu, respondis per tre zorge verkita letero (en lia arkivo restis kvar malnetaj kaj unu tajpita versioj), sendita el Jasnaja Poljana al Rozen la 26an de novembro 1894. La 18an de decembro Rozen skribis: “Bedaŭrinde, la cenzuro forprenis de mi la ĝojon vidi Vian leteron presita en nia kolekto. Oni rezolute rifuzis al ni presigi Vian respondon al miaj demandoj”. La letero do aperis en 1895 eksterlande kun du titoloj; france: Lettre sur la raison et la religion; kaj ruse: О разуме и религии (Pri racio kaj religio). Ĝin eldonis Miĥail Konstantinoviĉ Elpidin (1835-1908) en sia Ĝeneva presejo.
Ĉar ĝi estis la plej freŝa Tolstoja teksto, kunlaboranto de Posrednik, eble ne informita pri la cenzura malpermeso, sendis ĝian Esperantan tradukon al Zamenhof por publikigo. Ĝi aperis antaŭ 125 jaroj, la 15an de februaro 1895 en Esperantisto.
Tiutempe ĉiu eksterlanda gazeto antaŭ dissendo al Ruslandaj adresoj venis al la Poreksterlanda cenzura komitato (Комитет цензуры иностранной) en Peterburgo. Pri la cenzurado de Esperantisto okupiĝis Stepan (aŭtente: Étienne) Franceviĉ Gejspic (1864-99). Konstatinte, ke en Esperantisto aperis traduko de la letero, kies presadon la cenzuro jam malpermesis, Gejspic raportis tion al la Komitato, kiu en sia kunsido la 1an de marto 1895 malpermesis la distribuadon de la gazeto Esperantisto en Ruslando.
Zamenhof redaktis sian Esperantiston en Grodno, sed ĝi estis presata en Nurenbergo, de kie la gazeto estis dissendata al la abonantoj. Pro tio li eksciis pri la malpermeso nur fine de marto (Gregorie: komence de aprilo).
Provizora malpermeso enlasi eksterlandan gazeton estis rutina afero en tiutempa Ruslando, same kiel provizora fermo de enlanda gazeto. Eksciinte pri la malpermeso, Tolstoj skribis al Nikolaj Nikolajevĉ Straĥov (1828-96), filozofo, publicisto kaj kritikisto, kiu en 1885-87 laboris en la Poreksterlanda cenzura komitato:
Estas certa doktoro Zamenhof, kiu inventis Esperantan lingvon kaj eldonis en ĝi revuon, ŝajne en Dresdeno. La revuo havis ĉirkaŭ 600 abonantojn, el kiuj plejmulto estis en Ruslando. Miaj amikoj, precipe unu el ili, Tregubov, granda adepto de Esperanto, dezirante subteni la revuon, donis al ĝi mian tute sendanĝeran leteron pri la rilato de la racio al la kredo kaj ankoraŭ unu artikolon pri nepagado de impostoj en Holando. Ĝi faris tion, ke oni malpermesis enlasi la Esperanto-gazeton en Ruslandon, kaj Zamenhof, pasie dediĉinta sin al sia inventaĵo, ankaŭ pli frue malriĉiĝinta pro tio, suferis parte pro mi. Ĉu eblas klopodi por redoni al li denove la permeson por la abonado de la gazeto en Ruslando? Mi promesas, ke mi nenion publikigos ĉe li, nek iel partoprenos.
(Толстой Л. Н. Полное собрание сочинений. Том 68. Письма 1895 [Электронный ресурс]. М.: РГБ, 2006, с. 89. Tradukis A. Korĵenkov.)
La 6an de junio Straĥov respondis al Tolstoj, ke li komisiis zorgi pri tio al la konata poeto Apollon Nikolajeviĉ Majkov (1821-97), kiu ekde 1882 ĝis sia morto estis prezidanto de la Poreksterlanda cenzura komitato.
Majkov nuligis la malpermeson, sed post la maja-junia kajero 1895, reale eldonita en aŭgusto, Zamenhof ne daŭrigis la eldonadon. Kial? Ludovikito supozis, ke kvankam nenio malhelpis al Zamenhof rekomenci la eldonadon de la gazeto, li uzis la pretekston por fermi ĝin:
Se ni trankvile foliumas tiamajn numerojn de la gazeto, ni ne povas deteni nin formuli tian opinion, ke la gazeto jam transpasis sian zeniton. Jes, ni sentas ian rutinecon de la persona gazeto. Kiom ajn la persono estus talenta, ia limo neeviteble aperas. Do, se ni kuraĝus eldiri nian opinion malkaŝe, eĉ se li daŭrigus tiun gazeton post tiu katastrofo, tio jam ne povus havi gravan signifon por la lingvo nek por la afero. Ke ĝi devis ĉesi eliradi, estis ia bonŝanco donita de ekstere. Jam venis la tempo, kiam iu entreprenu tute alikarakteran gazeton, kun kiu Ludoviko mem havos plej malmulte da rilatiĝo.
([Itô Kanzi] Ludovikito. Historieto de Esperanto. Tokio: Libroteko Tokio, 1998, p. 136.)
Hodiaŭ,125 jarojn poste, vi povas relegi la tekston de Tolstoj, kiun supozeble esperantigis Ivan Miĥajloviĉ Tregubov (1858-1931), tolstojano kaj pacifisto. Li estis esperantisto №3332 en la 16a eldono de Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon “Esperanto”, kiu listigis la personojn, kiuj registriĝis kiel esperantistoj inter la 13a de oktobro 1893 kaj la 13a de oktobro 1895. Kiel sian adreson li, same kiel la tolstojano Jevgenij Ivanoviĉ Popov (1864-1938), indikis la adreson de Posrednik, menciitan en Esperantisto.
Kvankam la traduko de Tregubov estas plurloke fuŝa, ni publikigas ĝin en la originala formo, korektinte nur kelkajn gravajn erarojn. Dum la legado ne forgesu, ke anstataŭ la vorto “prudento” devas esti “racio”.
Aleksander Korĵenkov
Prudento aŭ Kredo?
Vi volas scii mian opinion pri tio, ĉu estas dezirinde penadi per helpo de la prudento akiri en sia interna vivo plenan konsciecon kaj serĉi esprimon en vortoj de la veroj, kiujn ni spirite akiris.
Mi en la plej decida maniero respondas vian demandon jese, t. e., ke ĉiu homo, por plenumo de sia difino sur la tero kaj por atingo de vera bono (kio ĉiam iras kune), devas ĉiam ĉiujn fortojn de sia prudento streĉi por klarigado al si mem tiujn religiajn principojn, laŭ kiuj li vivas, t. e. la sencon de sia vivo.
Mi ofte renkontadis inter malkleraj laboristoj-terfosistoj, kiuj bezonas elkalkuladi kubajn mezurojn, la vastigitan konvinkon, ke matematika elkalkulado estas trompa kaj ke oni ne devas konfidi al ĝi. Ĉu pro tio, ke ili ne scias matematikon, aŭ pro tio, ke homoj, kiuj kalkuladis por ili matematike, ofte intence aŭ senintence trompadis ilin, – la opinio pri la nekredindeco kaj netaŭgeco de la matematiko por difinado de mezuroj enradikiĝis inter la malkleraj laboristoj kaj fariĝis por la plimulto el ili vero senduba, kiun ili eĉ ne trovas bezone pruvi.
Tia sama opinio fortikiĝis ankaŭ inter homoj – mi diros kuraĝe, nereligiaj – opinio, ke la prudento ne povas solvadi demandojn religiajn, ke la aluzado de prudento al tiuj ĉi demandoj estas la ĉefa kaŭzo de eraroj, ke la solvado de demandoj religiaj per la prudento estas krima fiereco. Mi diras tion ĉi pro tio, ke la esprimita en via demando dubo pri tio, ĉu oni devas penadi pri konscienco en siaj religiaj konvinkoj, povas esti fondita nur sur tiu ĉi supozo, t. e. sur tio, ke la prudento ne povas esti uzata por la solvado de religiaj demandoj, – kaj dume tia supozo estas tiom same stranga kaj videble malvera, kiel la supozo pri tio, ke elkalkulado ne povas solvi demandojn matematikajn.
Al la homo estas donita rekte de Dio nur unu ilo por ekkonadi sin kaj sian rilaton al la mondo, – alia rimedo ne ekzistas, – kaj tiu ĉi ilo estas la prudento, – kaj subite oni diras al li, ke la prudenton li povas uzadi por klarigado de siaj demandoj domaj, familiaj, mastraĵaj, politikaj, sciencaj, artaj, sed nur ne por klarigado de tio, por kio ĝi estas donita al li; ke por klarigado de la plej gravaj veroj, de tiuj, de kies ekkonado dependas lia tuta vivo, la homo neniel devas uzi la prudenton, sed devas spirite akceptadi tiujn ĉi verojn sen almiksado de la prudento, dum sen la prudento la homo nenion povas spirite akcepti.
Oni diras: akceptu la revelacion (Dian anoncadon) per kredo; sed ankaŭ kredi la homo ne povas preter la prudento. Se la homo kredas tion kaj ne kredas tion ĉi, tio estas nur tial, ke lia prudento diras al li, ke tion ĉi oni ne devas kaj tion oni devas kredi. Diri, ke homo ne devas gvidadi sin per la prudento, estas tute egale, kiel se al homo, kiu trovas sin en malluma subteraĵo kaj portas lampeton, ni diros, ke por elveni el la subteraĵo kaj trovi la vojon, oni devas estingi la lampeton kaj gvidadi sin ne per lumo, sed per io alia.
Sed eble oni diros, ke ne ĉiuj homoj posedas grandan prudenton kaj apartan kapablon esprimadi siajn pensojn kaj ke tial nelerta esprimado de siaj pensoj pri religio povas konduki al eraro. Tion ĉi mi respondos per la vortoj de la Evangelio: “kio estas kaŝita de saĝuloj, estas malkaŝita por malgrandaj infanoj.” Kaj tiu ĉi diro ne estas trograndigo kaj ne paradokso, kiel oni kutimis juĝi pri tiuj eldiroj de la Evangelio, kiuj ne plaĉas al ni, sed tio ĉi estas konfirmo de la plej simpla kaj senduba vero pri tio, ke al ĉiu estaĵo en la mondo estas donita leĝo, kiun tiu ĉi estaĵo devas sekvi, kaj por la ekkonado de tiu ĉi leĝo estas donitaj al ĉiu estaĵo la respondaj organoj por tio ĉi. Kaj tial ĉiu homo estas donacita per prudento, kaj en tiu ĉi prudento estas malkaŝitaj al ĉiu homo la leĝo, kiun li devas sekvi. Kaŝita tiu ĉi leĝo estas nur por tiuj homoj, kiuj ne volas ĝin sekvi kaj, por ne sekvi la leĝon, rifuzas la prudenton kaj, anstataŭ por la ekkonado de la vero uzi la donitan al ili por tio ĉi prudenton, uzas por tio ĉi per kredo akceptitajn montrojn de homoj tiaj samaj kiel ili, kiuj ankaŭ rifuzis la prudenton.
Tamen la leĝo, kiun devas sekvi homo, estas tiel simpla, ke ĝi estas aliĝebla por ĉiu infano, tiom pli, ke homo ne bezonas mem denove eltrovi la leĝon de sia vivo. Homoj, kiuj vivis antaŭ li, eltrovis kaj esprimis ĝin, kaj la homo bezonas nur reesplori per sia prudento, akcepti aŭ ne akcepti tiujn tezojn, kiujn li trovas esprimitajn en la tradicio, t. e. ne tiel, kiel konsilas fari la homoj, kiuj deziras ne plenumi la leĝon: per la tradicio trakontroli la prudenton, sed kontraŭe: per la prudento trakontroli la tradicion. La tradicioj povas esti de homoj kaj esti malveraj, sed la prudento estas certe rekte de Dio kaj ne povas esti malvera. Kaj tial por ekkonado kaj esprimado de la vero estas bezonaj neniaj eminentaj kapabloj, sed oni devas nur kredi je tio, ke la prudento estas ne sole la plej alta dia eco de la homo, sed ankaŭ la sola rimedo por ekkonado de la vero.
Aparta saĝo kaj talentoj estas necesaj ne por la ekkonado kaj esprimado de la vero, sed por la elpensado kaj esprimado de malvero. Unu fojon dekliniĝinte de la montroj de la prudento, ne kredinte al ĝi, sed kredinte laŭ nuda vorto al tio, kio estas prezentata kiel vero, la homoj amasigas kaj akceptas per blinda kredo ordinare en formo de leĝoj, revelacioj (Dia anoncado), dogmatoj tiajn komplikitajn, nenaturajn kaj reciproke kontraŭparolajn tezojn, ke por ilin esprimi kaj ligi kun la vivo, estas efektive necesa granda rafiniteco de la saĝo kaj aparta talento. Oni bezonas nur prezenti al si homon de nia mondo, edukitan sur la religiaj principoj de kia ajn kristana religio – katolika, ortodoksa, protestanta, – kiu volos klarigi al si la religiajn principojn, kiuj estis inokulitaj al li de la infaneco, kaj volos ligi ilin kun la vivo, – kian komplikitan laboron de saĝo li devas trafari, por pacigi ĉiujn kontraŭparolojn, kiuj sin trovas en la religio, kiu estis inokulita al li per la eduko. Dio estas kreinto kaj bona, kaj Li kreis la malbonon, Li ekzekutas homojn kaj postulas elaĉeton k. t. p., kaj ni konfesas la leĝon de amo kaj pardono kaj ni ekzekutas, militas, deprenas de malriĉeguloj ilian propraĵon k. t. p. k. t. p.
Kaj jen por la disvolvo de tiuj ĉi nesolveblaj kontraŭparoloj, aŭ pli vere por kaŝi ilin de si, estas necesa multe da saĝo kaj apartaj talentoj; sed por ekkoni la leĝon de sia vivo, aŭ, kiel vi vin esprimas, por alporti plenan konsciecon al sia kredo, estas bezonataj neniaj apartaj talentoj de saĝo, oni bezonas nur allasi nenion kontraŭan al la prudento, ne rifuzi la prudenton, sed religie gardi sian saĝon kaj kredi sole al ĝi.
Se la senco de lia vivo aperas al homo kiel ne klara, tio ĉi montras ne ke la prudento ne taŭgas por la klarigo de tiu ĉi senco, sed nur ke estas akceptita per kredo tro multe da neprudenta kaj oni devas forĵeti ĉion tion, kio ne estas konfirmata per la saĝo.
Kaj tial mia respondo je via demando pri tio, ĉu oni devas penadi akiri konsciecon en sia interna vivo, estas tia, ke tio ĉi estas la plej necesa kaj grava afero, kiun ni povas fari en la vivo. Ĝi estas necesa kaj grava tial, ke la sola prudenta senco de nia vivo konsistas en la plenumado de la volo de Dio, kiu sendis nin en tiun ĉi vivon. Sed la volo de Dio estas ekkonata ne per ia eksterordinara mirindaĵo, per skribado per Dia fingro de la leĝo sur ŝtonaj tabuloj aŭ per verkado per helpo de sankta spirito de senerara libro, aŭ per senerareco de ia sankta persono aŭ personaro, sed nur per la efikado de la prudento de ĉiuj homoj, kiuj transdonas unu al alia per faro kaj vorto la verojn, ĉiam pli kaj pli klariĝantajn al ilia konscio. Tiu ĉi ekkonado neniam estis kaj estos plena, sed konstante pligrandiĝas laŭ mezuro de moviĝado de la homa vivo: ju pli ni vivas, des pli klare kaj plene ni ekkonas la volon de Dio kaj sekve ankaŭ tion, kion ni bezonas fari, por ĝia plenumado.
Kaj tial mi pensas, ke la klarigado al si de ĉiu homo (kia ajn malgranda lin kalkulus li mem kaj aliaj: la malgrandaj ĝuste estas grandaj) tiun tutan religian veron, kiu estas atingebla por li, kaj ĝia esprimado per vortoj (ĉar la esprimado per vortoj estas unu senduba signo de plena klareco de penso) estas unu el la plej ĉefaj kaj sanktaj devoj de ĉiu homo.
26 Novembro 1894.
Lev Tolstoj.
Fonto: Esperantisto, 1895, №2 (62), p. 28-30.
Legu la artikolon de Aleksander Korĵenkov pri Lev Tolstoj kaj Esperanto, kiu aperis en la rubriko “Nia trezoro” de La Ondo de Esperanto (2013, №1).
Ĉi tiu artikolo aperis la 15an de februaro 2020 en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/zamenhof-25