Aŭtuna poemo de Nikolao Ķurzēns

aŭtuna

Nikolao Ķurzēns: Aŭtuna elegio

Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas
kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj;
kaj same, lace iros la minutoj
de mia viv’, sencela kaj enua.

Ja ĉiu tag’ forlavas rabe ion!
Ja ĉiu nokto portas ion for!
Ja de l’ pasinto restas nur memor’!
Ja por l’ estonto havas mi nenion!

Ne fendas plu ĉielon fulma glavo,
ne tremas tondre plu la firmamento.
Ĉe la anguloj ploras ftiza vento,
kaj pluvas, pluvas, pluvas – tag’ post tago.

Kaj ĉiu tag’ forlavas rabe ion,
kaj ĉiu nokto portas ion for;
kaj de l’ pasinto restas nur memor’
kaj por l’ estonto – havas mi nenion…

blkĈi tiu poemo de Nikolao Ķurzēns aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 128), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.
Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm.

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA kaj en aliaj Esperantaj libroservoj.

Legu pri la poezia kreado de Ķurzēns en la artikolo de Carlo Minnaja, aperinta en la rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto (2012, №6) kaj en nia novaĵretejo https://sezonoj.ru/2012/05/212kurzens/.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/kurzens

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi