UEA invitas proponojn por la Internacia Kongresa Universitato en Melburno

uk-112

Kadre de la 112a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta de la 3a ĝis la 10a de julio 2027 en Melburno/Narrm, Aŭstralio, okazos la 80a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) invitas universitatajn instruistojn, aliajn kvalifikitajn fakulojn kaj agnoskitajn spertulojn proponi prelegojn por la scienca programo de la UK.

Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 82a IJK: kulmino de jardeko da junulara renaskiĝo en Katalunio

ijk

De la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026 Tiana, apud Barcelono, fariĝis la centro de la Esperanta junulara vivo. En la junulargastejo “La Conreria” okazis la 82a Internacia Junulara Kongreso (IJK), organizita de TEJO kun la loka kunlaboro de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ). Por la kataluna Esperanto-movado ĝi estis multe pli ol internacia kongreso. Ĝi estis la kulmino de procezo, kiu dum ĉirkaŭ dek jaroj iom post iom revigligis la junularan agadon en Katalunio.

De RenKEJtiĝo ĝis IJK

La nuna forto de la kataluna junulara movado ne aperis subite. Post periodo de malaktiveco, nova generacio de junaj esperantistoj komencis rekonstrui la agadon kaj doni al ĝi novan impulson. Sed en 2023 RenKEJtiĝo okazis en Manresa, kunveno kiu montris, ke en Katalunio denove ekzistas junulara komunumo kapabla kunveni, organizi kaj krei. La evento estis ankaŭ raportita en “La Ondo de Esperanto”, same kiel poste multaj aliaj katalunaj aranĝoj.

Tio estas grava parto de la historio de la nuna IJK. Dum la lastaj jaroj la kataluna junularo ne nur partoprenis internaciajn eventojn, sed iom post iom akiris sperton en ilia organizado: RenKEJtiĝoj, kursoj, bierumadoj kaj aliaj agadoj kreis komunumon, kiu povis transiri de la organizado de malgrandaj lokaj aranĝoj al multe pli ambicia projekto: gastigi IJK-n. Jam antaŭ la IJK, la kataluna movado estis konata pro siaj regulaj agadoj kaj kreskanta vigleco. La decido gastigi IJK-n en Katalunio do estis samtempe la pinto kaj nova paŝo de tiu evoluo.

La suneklipsa IJK

suneklipso

“La IJK estis aparte memorinda pro la plena suna eklipso de la 12a de aŭgusto. La natura fenomeno estis unu el la ĉefaj allogaĵoj de la kongreso kaj donis al ĝi scenon, kiun malfacilas ripeti”, – skribis en sia artikolo Jordi Calafí, unu el la ĉefaj aktivuloj de la nova generacio de la junulara movado en Katalunio. (Foto: Irene Albert)

La IJK estis aparte memorinda pro la plena suna eklipso de la 12a de aŭgusto. La natura fenomeno estis unu el la ĉefaj allogaĵoj de la kongreso kaj donis al ĝi scenon, kiun malfacilas ripeti. La kongresanoj povis kune travivi tiun maloftan momenton, inter la internacia etoso de la IJK kaj la mediteranea pejzaĝo de la regioneto “Maresme” kaj de urbeto Comarruga, kie la ekskursantoj spertis 100% da mallumeco.

La programo estis konstruita ĉirkaŭ la kongresa temo “Naturo el la homaj okuloj”, kiu permesis esplori la rilaton inter homoj kaj naturo el multaj malsamaj perspektivoj. La kongresejo mem, La Conreria en Tiana, troviĝis meze de arbaro, de kie oni povis vidi la Mediteranean Maron. La programo estis tre varia: okazis programeroj en la naĝejo, pri jogo, tradiciaj dancoj (Sardana, bastondanco…), enkonduko al Toki Pona, kursoj de Esperanto kaj multaj kursoj kaj aktivecoj pri la kataluna lingvo, kulturo kaj historio. Estis ankaŭ multaj prelegoj kaj debatoj pri diversaj temoj, krom la plurhora kunsido de la Komitato de TEJO.

La rilato kun la naturo aperis ne nur en la diskutoj: unu ekskurso kondukis la partoprenantojn al bruligita arbaro, kie oni parolis pri arbaraj fajregoj kaj ties sekvoj. Samtempe, la kongreso estis ankaŭ granda kultura festo. Inter la koncertoj elstaris tiu de Indubio, kiu estis tre sukcesa, same kiel koncertoj de Kimo, “La Perdita Generacio”, Johano en la gufujo kaj aliaj muzikistoj.

La temo ligiĝis ankaŭ al la kataluna kunteksto de 2026, la Jaro Gaudí, kaj al la natura evento, kiu markis la kongresan semajnon: la plena suneklipso. Krom la programo en Tiana, okazis ekskursoj al Barcelono kaj al Subirats, la Esperanta Urbeto en la regiono Penedès, kie la urbodomo akceptis la kongresanojn; poste la grupo iris al la strando de Sitges. Post la oficiala fino de la kongreso, parto de la partoprenantoj daŭrigis la kunvivadon per improvizita postkongresumado.

Entute aliĝis ĉirkaŭ 300 homoj el pli ol kvardeko da landoj. Tiel la IJK fariĝis samtempe internacia junulara renkontiĝo, kultura festivalo kaj okazo por konatiĝi kun Katalunio: de ĝiaj arbaroj kaj Mediteranea Maro ĝis ĝia lingvo, muziko, arkitekturo kaj urboj.

La plej bona evento laŭ la rangigo “Laŭsperte”

Malantaŭ tiu semajno de festo troviĝas jaroj da laboro kaj multaj horoj da volontula laboro. Organizi internacian kongreson de tiu grandeco estis grandega defio por la kataluna teamo. Estis defioj pri loĝado, transporto, manĝado, teknika preparado, homfortoj kaj dekoj da aliaj detaloj. Inter la plej malfacilaj temoj estis ankaŭ la financoj. La oficiala IJK-retejo mem substrekis la gravecon de donacoj por povi kovri la kostojn de profesia kaj riĉa kongresa programo.

Ankaŭ indas diri ke la kongreso estis voĉdonita kiel la plej bona Esperanto-evento en la rangigo “Laŭsperte” de TEJO. Tiu rekono estas aparte ĝojiga por ĉiuj organizantoj, kiuj dum monatoj fortege laboris.

Alia pozitiva rezulto estas, ke la IJK donis al tuta generacio sperton, kontaktojn kaj konfidon por pli organizi viglajn movadojn en la hejmaj landoj de partoprenantoj: Francio, Brazilo, Usono…
Do nun, rigardante malantaŭen, unu afero estas klara: la jaroj da laboro estis vere fruktodonaj. La nigra suno pasis, sed la kataluna junulara movado denove brilas.

Jordi Calafí

Fotoj: Lucía Montserrat Fernández Barrera (grupfoto), Foto de Irene Albert (suneklipso)

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2026).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2026, №3 (329).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2026/10/ijk-2/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

135 jaroj de Kalocsay: UEA kaj ALE invitas al retprelego

kalocsay
La 6a de oktobro 2026 markas 135 jarojn ekde la naskiĝo de Kálmán Kalocsay (1891–1976), unu el la plej gravaj poetoj, tradukistoj kaj lingvaj kulturantoj en la historio de Esperanto. Okaze de la datreveno UEA, kunlabore kun la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), anoncas specialan retprelegon kadre de #Kalocsay50, la iniciato memore al la 50 jaroj post lia forpaso en 1976.

La retprelego “Inter silento kaj atesto” okazos sabaton, la 10an de oktobro 2026, je 13:00 UTC, per Zoom. La partopreno estas senpaga, kun neceso antaŭe aliĝi per:

Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

“La Ondo de Esperanto” daŭros kiel novaĵretejo

ondoEn majo 1991 aperis la proveldono de “La Ondo de Esperanto”, kaj ĝis aŭtuno 1997 ĝi aperis kiel dumonata soci-kultura revueto.
En aŭtuno 1997 “La Ondo” iĝis ĉiumonata gazeto, ensorbinta la primovadan parton de “Ruslanda Esperantisto”.
En 2007 estis lanĉita bitversio de “La Ondo” laŭ la pdf-normo, kaj dum dek jaroj kunekzistis la papera kaj reta formoj.
En decembro 2016 estis eldonita la lasta papera “Ondo”, kaj dum 2017-19 nia bitgazeto aperis ĉiumonate laŭ la normoj pdf kaj ePub.
En januaro 2020 la novaĵretejo “La Balta Ondo”, kiun ni fondis en 2010, ricevis la nomon “La Ondo de Esperanto” kaj de tiam dum pli ol 2400 tagoj en ĝi ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto; la samnoma bitgazeto por sep jaroj iĝis trimonata, ampleksa (ĉirkaŭ 130-140 paĝoj) bitgazeto.

Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La Internacia Traduk-Konkurso Vejdo 2026

vejdo

La konkurso estis organizita sub la aŭspicio de UEA kaj en kunlaboro kun la redakcio de “Literatura Vivo”. Ĝi portas la nomon de prof. Vejdo (Wei Yida) por honori lian memoron kaj antaŭenigi la arton de literatura tradukado en Esperanton.

La konkurso ricevis 41 tradukojn de 31 konkursantoj el 12 originalaj lingvoj. La ĵurio konsistis el naŭ spertuloj el diversaj landoj kaj lingvaj medioj: Blazio Vaha, Erika Godó, John Huang, Julianna Vas-Szegedi, Maria Nazaré Laroca, Yevgenia Amis, Seán Ó Riain, Ardo Hu kaj Detlef Karthaus.

Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Aliĝu al la 7a Virtuala Kongreso – kaj helpu fari ĝin kaj la revuon Kontakto liberaj por ĉiuj!

vkLa 7a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos en la reto de la 26a ĝis la 29a de novembro 2026. La aliĝilo al la 7a VK jam funkcias: https://vk.esperanto.net/2026/aligxilo – UEA invitas esperantistojn el la tuta mondo aliĝi kaj partopreni en la plej granda ĉiujara reta kongreso de la Esperanto-komunumo. La aliĝo estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA. Tiu, kiu ne estas IM, povas aliĝi al la VK kaj samtempe fariĝi IM de UEA per samvalora kotizo. Eblas ankaŭ aliĝi al la VK sen aliĝi al UEA.

Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La kvara Kalejdoskopo de lingvoj en Odincovo

odincovo

La 27an de septembro en la centra biblioteko de la urbo Odincovo (Moskva regiono) jam la kvaran fojon okazis Kalejdoskopo de lingvoj, kie ni rakontis ankaŭ pri Esperanto – inter la ceteraj lingvoj. Ĉi-foje tiuj estis la sveda, la nov-norvega, la eŭska, la tatara, la malagasa, la oseta, la germana, la hispana kaj la angla.

Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2026

oktobro

2. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Tomáš Pumpr (1906-1926-1972), ĉeĥa juristo kaj esperantisto; elstara tradukanto, inter kies tradukoj estas “Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj” de K. J. Erben (1938), “La bapto de caro Vladimir” de K. Havlíček Borovský (1952), “Invito” de Č. Knobloch (1968), “Sileziaj kantoj” de P. Bezruč (kun aliaj, 1970), “Majo” de K. H. Mácha (1997), “Poŝatlaso de la mondo” (kun aliaj, 1971), pluraj tradukoj en “Ĉeĥoslovaka antologio” (1935) kaj multaj aliaj verkoj inkluzive de tri operoj; aŭtoro de esperantologiaj studoj, redakciano de “La Nica Literatura Revuo”, membro de la Akademio de Esperanto (AdE, 1962-72).

Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tradukada Tago, la 30a de septembro 2026

Lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj: la povo kompreniĝi.

Kompreni kaj esti komprenata estas multe pli ol nur komunikadaj procedoj: ili estas kondiĉoj por partopreno, dialogo, respekto kaj kunekzistado inter homoj kaj inter popoloj. Tradukado, kun sia kunulo interpretado, okupas fundamentan pozicion en antaŭenigo de pozitiva lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj, ĉar ĝi povas roli kiel ponto inter malsamaj kulturoj, kiel klopodo de interkompreno cele al egaleca kunlaboro.

Legi plu →

Afiŝita en Lingvoj, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

UEA kaj Nacia Biblioteko de Brazilo antaŭenigas dialogon pri la dokumenta heredaĵo de Esperanto

fbnLa 5an de oktobro 2026 je la 14a horo (BRT) Nacia Biblioteko de Brazilo (Fundação Biblioteca Nacional, FBN) en Rio-de-Ĵanejro gastigos la rondan tablon “Memória sem fronteiras: valor, riscos e o papel das bibliotecas na preservação do patrimônio documental do Esperanto” (Memoro sen landlimoj: valoro, riskoj kaj la rolo de bibliotekoj en la konservado de la dokumenta heredaĵo de Esperanto).

Legi plu →

Afiŝita en Historio de Esperanto, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Luminesk’: Jarŝanĝe en Bremeno

luminesk

LUMINESK’ estas la silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio. Luminesk’ 2026/27 okazos en Bremeno de la 28a de decembro 2026 ĝis la 5a de januaro 2027. Ĝi nun okazos la dekan fojon. Ankaŭ ĉi-foje ĝi ofertos varian kaj altkvalitan programon – lingvokurson, prelegojn kaj diskutgrupojn, ekskursojn kaj distrajn programerojn. Partoprenantoj kutime venas el sep ĝis ok landoj.

Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Mia Vivo fermiĝos je la fino de la jaro

Mia Vivo

En marto 2026 Mia Vivo estis haltigita de la servila servo pro la kiomo da uzo de la komputilaj rimedoj. Post 10 tagoj la problemo estis solvita, per forigo de pluraj ne tiel necesaj funkcioj. Tiel la retejo reiĝis al normala stato.

Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

JES-17: Festu novjaron en la ĉefurbo de Litovio!

jesPasigu tutan semajnon plenan je amuzaĵoj kaj amikeco! Ludu, dancu, babilu, festu, kantu, diskutu, lernu, kreu kaj amuziĝu kun junuloj el la tuta mondo – ĉio en Esperanto!

Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero: Rekonstruado: reakordigi estinton kaj estonton

unesko-kuriero«Detruita urbo ne estas nur difektitaj konstruaĵoj, prirabitaj muzeoj, delokitaj loĝantoj kaj disrompita ĉiutaga vivo. Ĝi estas ankaŭ urbo senigita je parto de sia identeco, kiel okazis al Mosulo (Irako) post la okupado fare de Daesh inter 2014 kaj 2017.
Rapide evidentiĝis, ke restarigi la konstruaĵojn, el kiuj 80 procentoj estis detruitaj en la malnova urbo, estis la sola maniero revivigi tiun Al-Mawsil – “kunligan punkton” en la araba – kaj redoni al ĝi la statuson de simbolo de interkultura dialogo.
UNESKO akceptis tiun defion per la iniciato Revivigi la Spiriton de Mosulo, ambicia programo kiu ebligis la rekonstruadon de la urbo helpe de la subteno de ĝiaj loĝantoj kaj la internacia solidareco je valoro de 115 milionoj da usonaj dolaroj», – skribis Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktoro de Unesko, en la ĉefartikolo de la kvara kajero de “Unesko-Kuriero” (oktobro-decembro) por la 2025a jaro.

“Rekonstruado: reakordigi estinton kaj estonton” estas la ĉefa temo de la lasta pasint-jara eldono de “Unesko-Kuriero”, kies Esperanta versio kun grava malfruo aperis en la retejo de Unesko. Ĉi tiun temon traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”:

Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 78aj Belartaj Konkursoj de UEA

belartaj

En la Belartaj Konkursoj (BK) 2026 konkursis 155 verkoj, nombro ja tre proksima al la kontentiga 163 atingita en BK-2025. Kvante kaj kvalite sukcesaj evidentiĝis pluraj branĉoj kaj subbranĉoj, inter ĉi lastaj la pasintjare premierinta “Sciencfikcio kaj Fantasto”, kies unua premio havas la nomon “Premio Charles Power”, omaĝe al la samnoma iama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, verkisto, tradukisto kaj ŝatanto de scienco kaj sciencfikcio, kiu forpasis en aprilo 2025. Nu, tiel brila rezulto faras oportuna la altigon de “Sciencfikcio kaj Fantasto” de la kategorio subbranĉo en la kategorion branĉo.

Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton