Etikedaj arkivoj: Esperanto-muziko

Rapidu, vagonaro!: Nova unuopaĵo de La Mondanoj

Sep monatojn por la apero de la unua unuopaĵo La junularo de hodiaŭ la Berlina rokbando La Mondanoj la 19an de julio revenis kun sia dua unuopaĵo Rapidu, vagonaro! La Mondanoj estas Esperanto-rokbando el Berlino, kiu fondiĝis en 1983. En … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Ruinoj: La kvara bitalbumo de Martin & la talpoj

La 25an de junio 2024, unu jaron post Vestiĝoj aperis ĝia gefrata albumeto Ruinoj, kiu konsistas el ses originalaj akustikaj pecoj, komponitaj kaj verkitaj de Martin Wiese. Kiel ĉiam, temas pri melankolie melodia muziko kun profundaj emocioj kaj lerte verkitaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Dezertoj: La dua bitalbumo de Armel Amiot

La 24an de majo 2024, post dujara paŭzo, aperis nova albumeto de Armel Amiot kun la titolo Dezertoj. Ĝi esploras la miton de la dezerto, simbolo de soleco kaj forlaso. Ni eniras la dezerton, dum ĉio ĉirkaŭ ni senhomiĝas, pro … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Bela vivo: La dua bitalbumeto de TIM

Post preskaŭ kvarjara paŭzo, interalie, pro vojaĝoj en Meksikio, Kolombio kaj Gvatemalo, la 8an de marto 2024 TIM revenis kun sia dua albumeto Bela vivo, kiu enhavas ses kanzonojn. Uzante elementojn de psikedelio, indie-elektronikaj kaj rokaj elementoj, TIM komencas formi … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Eurovizio kaj Esperanto

La ĉi-jara EuroVizio-kantofestivalo okazos la 7-9-11an de majo en la urbo Malmö en Svedio. La Respubliko San-Marino ĝis nun ne decidis pri la elekto de la prezentota kanto, do en la fino de februaro 2024 oni organizis lokan kanto-elektan konkurson. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | 2 Komentoj

Brila popular-stila debuto kun forta afrika gusto

Klarisa. Ludu kaj kantu: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2023. Jen prezentiĝas por la aŭskultado la debuta albumo de juna itala esperantistino Clarissa Sabatini (Klarisa). Ŝi aĝas 23 jarojn kaj eklernis Esperanton nur antaŭ du jaroj; atentindas ŝiaj muzikaj kapabloj (ŝi … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Stacioj de l’ amo aperis je la Tago de Sankta Valenteno

La 13an de februaro 2024, sojle de la Tago de Sankta Valenteno aperis la muzika albumo Stacioj de l’ amo de ĴeLe. Stacioj de l’ amo estas la kvina Esperanto-albumo de la ukraina-germana familia duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke). … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jonny M – Petolas: Nova albumo de Jonny M

Hodiaŭ, la 5an de januaro 2024 ĉe Vinilkosmo aperis nova albumo de Jonny M. Ĝia titolo estas Jonny M – Petolas. Dek du kantoj atendas la aŭskultantojn en ĉi tiu freŝnova verko en konata rege-repa maniero, sed ĉi-foje aldoniĝas sudamerikaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La junularo de hodiaŭ: La Mondanoj revenas!

La 15an de decembro 2023, je la Zamenhofa Tago, estis oficiale lanĉita la unuopaĵo La junularo de hodiaŭ de La Mondanoj. Per tio la Esperanto-rokbando La Mondanoj el Berlino, kiu fondiĝis en 1983, post longa paŭzo revenas al Esperanto. La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Dum kristnaska tempo: Speciala oferto

Okaze de la jarŝanĝaj festoj dum la tuta decembro 2023 la libroservo de UEA ofertas la kompaktdiskon … dum kristnaska tempo de Ralph Glomp kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto. En ĉi tiu albumo estas 12 popularaj Kristnaskaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La Mondanoj post 40 jaroj

Ĉu vi jam aŭdis pri La Mondanoj? Ĉu vi jam aŭskultis kanton de La Mondanoj? Ĉu vi scias kiuj ili estas? De kie ili venas? Ĉu vi pretas? Ni invitas malkovri ilin kaj ilian historian karieron kiu ekis antaŭ 40 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Kukoj kun fromaĝ’: La kvara Esperanto-albumo de ĴeLe

Kukoj kun fromaĝ’ estas la kvara Esperanto-albumo de la ukraina-germana familia duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke). Ĵenja estas la filino kaj Lena la patrino, ambaŭ estas muzikistinoj. Ĉi tiu albumo kun 11 ukrainaj popolkantoj en Esperanto aperis en 2017 … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Armel Amiot: La vespera vento

Armel Amiot, Esperanto-artisto el Normandio (Francio), prezentis en la reto sian muzikvideon (klipon) La vespera vento el sia unua Esperanto albumeto Banĝo Esperanto (2022). Spektu ĝin en la Jutuba kanalo de Vinilkosmo: https://youtu.be/0Wij_yZUjXg.

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Primitiva 2: Nova bitalbumo de YASS

YASS (Hugo Yass, aŭ Yas Kawamura) estas japana krunerkantisto el Kioto kun silkeca kaj flustra voĉo. Li akompanas sian kantadon per akustika gitaro kaj ofte koncertas en kafejoj aŭ noktokluboj laŭ la krunera stilo surbaze de bosanova muziko. Li trovas … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Armel Amiot: Nova muzikvideo kaj preparado de nova albumeto

La 15an de septembro 2023 Armel Amiot, Esperanto-artisto el Normandio (Francio), revenis por regali nin per la nova oficiala muzikvideo Nova ĝojo el sia unua Esperanto-albumeto Banĝo Esperanto. Spektu ĝin en la Jutuba kanalo de Vinilkosmo: https://youtu.be

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton