Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio

steeleHodiaŭ, la 14an de majo 2020, 80-jariĝas Trevor Steele – aŭstraliano, unu el la plej popularaj Esperantaj verkistoj. Aŭtoro de la fama Sed nur fragmento, kiu troviĝas en la baza legolisto de William Auld, kaj de 12 aliaj originalaj romanoj. Aldone li verkis novelojn, vojaĝrakontojn kaj ampleksan aŭtobiografion. Ĵus lanĉiĝis lia nova romano Paulus Fondinto pri Sankta Paŭlo, kaj li jam laboras pri la sekva. Apud la verkado la jubileanto dum pluraj jaroj okupiĝis pri la instruado de Esperanto en kelkaj landoj, redaktis kaj kunlaboris en Esperanto-gazetaro. En la jaroj 2001-2010 li estis akademiano kaj en 2002–2004 ĝenerala direktoro de UEA.
Elkoran gratulon al Trevor!

En via aŭtobiografio Konvinka kamuflaĵo vi rakontas pri via esperantistiĝo kaj la unua Esperanto-libro kiun vi legis. Mi malkaŝu: vi ne komencis per La verda koro kiel multaj, sed tuj per La infana raso de William Auld, nekredeble! La proverbo diras: komenco bona, ĉio bona – ĉu eble tiu via unua legaĵo iel rolis en la fakto ke vi estas nun inter niaj plej gravaj aŭtoroj?
Ne, la “elekto” de La infana raso ne estis mia. Herbert Platt, tiam la vendisto en la butiko de la Brita Esperanto-Asocio, donis ĝin al mi reage al mia aroganta demando: “ĉu estas io leginda en via lingvo?!”. Tiumomente mi havas nenian ideon, ke la eposo de Auld estas eble la plej ambicia verko en Esperanto. Por mi la miraklo estis, ke helpe de vortaro kaj tabelo de la afiksoj mi sukcesis legi! Sed tiam, en 1970, mi ne suspektis, ke iam mi mem verkos en ĉi tiu lingvo.

steeleKiam antaŭ kvin jaroj mi esploris por miaj universitataj studoj pri la legado inter esperantistoj, evidentiĝis ke inter la nomoj de aŭtoroj, kiujn menciis legantoj, Steele aperas plej ofte. Ĉu vi aparte laboras por via populareco? Kion, krom la verkado mem, vi faras por sproni la legadon? Ĉu vi tenas kontakton kun viaj legantoj?
Miaj plej kontentigaj laboroj por Esperanto estis instruado en Pollando kaj Litovio. Ĉu mi havas tie legantojn, mi ne scias. Fakte mi havas nenian ideon, kiuj legas miajn verkojn, kaj mi neniam provis kontakti eventualajn legontojn. Mi estis bonŝanca, ke serio da eldonejoj (Fonto, IEM, Sezonoj kaj FEL) efike vendis miajn librojn. Eble mia turneo en Francio en 2011 helpis.

Vi estas verkisto ne nur Esperanta, ja vi aŭtoras ankaŭ anglalingvajn librojn. Kiel diferencas verkado en la lingvoj denaska kaj internacia? Ĉu temas esence pri la sama procezo por kiu vi simple uzas alian ilon-lingvon aŭ tio estas tute malsamaj spertoj?
Ekde la jarmilŝanĝo mi verkas dulingve: la unuan ĉapitron mi verkas Esperante, poste mi angligas ĝin. Sekvas la dua ĉapitro en Esperanto, kiun mi tiam esprimas angle (ne ĉiam laŭvorte, kaj sufiĉe ofte mi modifas la Esperanto-tekston surbaze de novaj ideoj/esprimoj, kiujn mi havis en la angla versio). Mi ne konstatas grandan diferencon en la du lingvoj el verk-vidpunkto. Mi havas mensajn bildojn kaj provis esprimi tiujn en la koncerna lingvo. La granda diferenco estas en vendado de eldonitaj libroj. Bonŝance mi havas ian reputacion inter esperantistoj kaj oni aĉetas. Sed nekonata verkisto en la angla plej ofte nur kontribuas al la 85% de titoloj, kiuj ne vendiĝas.

steeleViaj romanoj estas ĉefe historiaj – ĉu temas pri la fora pasinteco en Kaj staros tre alte…, ĉu la Dua Mondmilito kaj la periodo tuj post ĝi, ĉu pri la politikaj ŝanĝoj en Orienta Eŭropo. Ĉu laŭ vi ankoraŭ okazos io nova en la mondo aŭ ni estas kondamnitaj al nura ripetado de la historio? Eĉ la pandemio, kiu nun renversas socie kaj ekonomie niajn vivojn, ne estas io esence nova por la mondo.
Mi ofte meditas pri historiaj epokoj, ili pli interesas min ol la imagaĵoj de sciencfikcio. Estas vera defio kompreni la sentojn kaj pensojn de antaŭaj generacioj. Ekzemple, komparu la mondon de 1900, kiam regis eŭropaj imperioj, kun la nuna situacio. Kaj provu imagi, kiel pensis homoj en la Neolitika Periodo. Ege malfacile, sed same interese. Ĉu la historio ripetiĝas? Ne. Ne nur la homaj pensmanieroj daŭre ŝanĝiĝas, sed la eksteraj cirkonstancoj. Ni alfrontas danĝerojn, ekzemple nuklebomban holokaŭston kaj klimatajn katastrofojn, kiujn antaŭaj generacioj “konis” nur en religiaj fantazioj.

De kie – krom la historio mem – vi prenas ideojn por viaj romanoj? Kio plej multe inspiras vin?
Jen demando, kiun mi ne povas respondi. Mi dependas de “inspiro”, iuj eventoj aŭ homoj, kiuj interesas min kaj pri kiuj mi esperas, ke ili interesos legantojn. Pro tio estis nenia logika fadeno en miaj verkoj: foje mi esploras la vivon de Jesuo, foje de germana ĵurnalisto intermilita, foje min altiras eventoj en Aŭstralio tuj post la unua mondmilito (La sangoruĝa flago ankoraŭ ne aperis), foje mi prilaboras okazaĵojn el mia propra vivo. Ĉi-momente mi simple atendas novan verkinspiron kaj ne scias, el kiu direkto ĝi venos.

sed nur fragmentoPolitiko kaj religio estas gravaj temoj en viaj libroj. Vi tute malferme kaj forte elpaŝas kontraŭ koloniado kaj subpremado de eŭropa blankulo orientita al profito. Tiu temo revenas en viaj libroj ekde la debuta Sed nur fragmento. Kial ĝi estas tiel tenaca ĉe vi?
Eŭropdevenaj aŭstralianoj – mi estas unu el ili – pli kaj pli konscias, ke ni vivas en tiu ĉi relative prospera kaj paca lando dank’ al monstraj krimoj de niaj samrasaj antaŭuloj. Ho jes, tiu rasismo tute ne formortis, sed laŭ mi ni havas devon kontraŭi ĝin. Kaj kiam ni rigardas la mondon ekster Aŭstralio, ni konstatas, ke preskaŭ ĉie la historio donas ekzemplojn de maljusteco inter gentoj kaj ene de gentoj. Mi vidas en Esperanto ilon por kontraŭi tiun maljustecon sur unu kampo, la lingva, kaj la internacia lingvo estas parto de mia ideologio. La batalo estos ankoraŭ dum longa tempo necesa, sed ĝi donas dignon al nia vivo.

Kiun el viaj propraj libroj vi ŝatas plej multe? Kaj kial?
steeleMia unua verko Sed nur fragmento venis al mi kvazaŭ donaco el la Ĉielo. En ĝi mi kvazaŭ enmetis multon el miaj unuaj kvardek jaroj, kaj postaj libroj havas multe malpli longan kovoperiodon. La rakonto pri aborigena rezisto al la eŭropana invado de Aŭstralio Flugi kun kakatuoj estis tradukita en la francan kaj germanan, kaj estas eble la plej atentokapta. Sed baze mi plej ŝatas la libron, kiun mi aktuale verkas…

En Esperantujo vi estas konata ĉefe kiel verkisto, sed vi ankaŭ instruis Esperanton en pluraj landoj kaj dum du jaroj vi okupis unu el la plej gravaj postenoj en la movado – vi estis ĝenerala direktoro de UEA. Vi rememoras tiun periodon kun iom da amaro, almenaŭ en via aŭtobiografio. Ĉu tio signifas ke vi bedaŭras vian tempon en Roterdamo?
Mi ne bedaŭras mian tempon en Roterdamo – tie mi konatiĝis kun Katja, mia nuna edzino. Sed mi sentis, ke paradokse mi povas malmulton kontribui al Esperanto tie. En Pollando kaj Litovio mi instruis al multaj homoj kaj kredis, ke tiel mi faras ion utilan. En la Centra Oficejo de UEA mi, nesperta burokrato, nek instruis, nek verkis, sed provis daŭrigi la funkciadon de granda maŝino, kiu bezonis reformon, sed mi ne sciis, en kiun direkton ĝi iru.

1970

Trevor Steele en sia unua UK (Vieno, 1970)

Kiel vi vidas la estontecon de UEA kaj nia movado? Ĉu ni venkos la problemojn kiuj nun staras antaŭ ni? Ĉu la lingvo plu ekzistos? Kaj kio pri la Esperanto-literaturo?
Mia supra respondo anticipis tiun ĉi demandon. Ni, ĝisostaj esperantistoj, trovus tre dolora la supozon, ke nia lingvo formortos, sed tio eblas. Bedaŭrinde, la sorto de la lingvo dependas ne nur de ni, fakte multe pli ĝi dependas de neesperantistoj. Sed la mondo ŝanĝiĝas rapide. La nuna dominado de la angla kiel internacia ilo dependas parte de la kultura dominado de Usono kaj aliaj anglalingvaj landoj. Sed tio povus rapide ŝanĝiĝi. Ĉu post dudek jaroj la ĉina estos la plej prestiĝa lingvo, kiel iam la franca? Aŭ ĉu oni ekkonscios, ke ekzistas alia solvo?
Pri nia literaturo mi malmulton povas prognozi. Ke Esperanto estas matura lingvo kaj donas plej subtilajn esprim-eblojn, tio estas nun tute klara. Se iam ĝi estos akceptita en la rolo, kiun Zamenhof intencis por ĝi, tre talentaj aŭtoroj ĉiulandaj ekuzos ĝin – kaj la potencialo estas neimagebla.

Fine mi ŝatus demandi pri viaj planoj por la estonteco. Ĵus aperis via nova romano Paulus Fondinto, kiun plej multaj inter ni ankoraŭ ne havis okazon legi. Sed pri kio vi laboros nun?
Post la verko pri Paulus mi turnis min al La sangoruĝa flago, kies ĉefrolantoj estas naivaj kaj idealismaj apogantoj de bolŝevismo en Aŭstralio tuj post la unua mondmilito. Kontraŭ ili la konservativaj politikaj fortoj uzis la milojn da revenintaj soldatoj, kiuj venis hejmen kiel herooj sed vivis kiel mizeraj senlaboruloj, kaj estis pretaj ataki homojn kun novaj ideoj (en Germanio ĝuste tiaj homoj estis la kerno de la partio de Hitler).

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Pli da informoj pri Trevor Steele estas en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 263–264.

Ĉi tiu intervjuo aperis el la somera numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi