Etikedaj arkivoj: Britio

Malavara donaco de EAB al Afriko

En 2024 Esperanto-Asocio de Britio (EAB) gajnis la premion Infanlibro de la Jaro en la Belartaj Konkursoj de UEA pro la libro Doktoro Zamenhof kaj la lingvo de espero, verkita de Mara Rockliff, ilustrita de Zosia Dzierżawska, kaj tradukita de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Matilda aperis en Esperanto

Matilda estas brila infano kun magia menso. Tamen ŝiaj gepatroj opinias ŝin malŝparo de spaco. Kaj ŝia lernejestrino Fraŭlino Trunchull estas malica tirano, kiu opinias, ke ĉiuj infanoj estas putraj kaj aĉaj kaj estu enŝlositaj. Alvenis la tempo, kiam Matilda … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Oksfordo: la centra etapo de la Festjaro Bauldton

La 3-5an de majo 2024, kun postkongresaj apendicoj la 6-7an de majo, okazis la 104a Brita Kongreso de Esperanto en la fama universitata urbo Oksfordo. La ĉefa temo de la kongreso estis la vivo kaj verkoj de Marjorie Boulton, kiu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ceremonio memore al Marjorie Boulton

Esperanto-Asocio de Britio okazigis ceremonion ĉe Kolegio Somerville, Oksfordo, memore al Marjorie Boulton precize cent jarojn post ŝia naskiĝo. La ceremonio, aranĝita kaj gvidata de Tim Owen, malfermiĝis per fonaj informoj pri Marjorie, senkompare bonega ambasadoro por Esperanto, kaj unu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Marjorie Boulton naskiĝis antaŭ cent jaroj

Antaŭ cent jaroj, la 7an de majo 1924 en Teddington (Middlesex) naskiĝis Marjorie Boulton (1924-1949-2017), angla instruistino kaj esperantistino, aŭtorino de libroj beletraj (Kontralte, 1955; Cent ĝojkantoj, 1957; Eroj kaj aliaj poemoj, 1959; Dekdu piedetoj, 1964; Okuloj, 1967; Rimleteroj, kun … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Rimleteroj: Jubilea reeldono

Nove re-eldonita kiel la unua parto de nia Festjaro BAULDTON: Rimleteroj, kuna projekto de la festatoj dum ilia frua esperantisteco! En 1953 William Auld invitis Marjorie Boulton korespondi uzante rondelojn, poem-stilon de mezepoka Francujo. Ŝi tuj akceptis la duelinviton. Dum … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Aliĝu al la Brita Kongreso de Esperanto 2024

Eblas nun aliĝi al la Brita Kongreso, kiun ni okazigos ĉi-jare, memore al Marjorie Boulton, kiu studis tie kaj pasigis la lastajn 46 jarojn de sia vivo tie. Ĝi okazos en du proksimaj kongresejoj: Somerville College kaj St Anne’s College, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La murdo de Roger Ackroyd aperis en Esperanto

Christie, Agatha. La murdo de Roger Ackroyd / Tradukis el la angla Hans Becklin. — Barlastono: Esperanto-Asocio de Britio, 2023. – 298 p. Konata pro sia ŝoka finalo, nun estas disponebla en Esperanto la libro, kiu ŝanĝis la karieron de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mi estas ĝenerale pesimisma pri ĉio, sed ne speciale pri Esperanto

Intervjuo kun Edmund Grimley Evans, la Esperantisto de la Jaro 2022 La Esperantisto de la Jaro 2022 Edmund Grimley Evans havas elstaran rolon en la lastatempa revigliĝo de la libroeldonado de Esperanto-Asocio de Britio – kiel tradukanto, redaktoro aŭ provleganto. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Brita Kongreso: Post kvar semajnoj en Kembriĝo

La 103a Brita Kongreso de Esperanto, la ĉefa Esperanta kunveno de la jaro en Britujo, venos al la urbo Kembriĝo, kiu gastigis la trian Universalan Kongreson de Esperanto en 1907. La kongreso okazos la 21-23an de aprilo 2023 en Lord … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof en Londono kaj la brita leono

Zamenhof estis entuziasmulo kiel ĉiuj esperantistoj kaj la 12an de januaro 1904 li venkis terurajn teĥnikajn malfacilaĵojn por tiuj tempoj kaj registris en vaksan cilindron, tio estas la tiama ekvivalento de nia MP3, parolan saluton okaze de la unua datreveno … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Edmund Grimley Evans: La Esperantisto de la Jaro 2022

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Marjorie Boulton: Unu animo homa

Aperis du-voluma kolekto de la plena poezia verkaro de Marjorie Boulton! Pli ol 1200 paĝojn longa, Unu animo homa, titolo tirita de ŝia poemo Aliĝilo, tenas ĉiujn ŝiajn poem-librojn, komencante per Kontralte, per kiu ŝi surscenejiĝis en 1955, ĝis Du … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nijolė Žambaitė: Mitoj pri diplomatio kaj diplomatoj

La dek-dua gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), okazontaj la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo (Litovio), estas Nijolė Žambaitė, Litovia ekonomikistino kaj diplomatino. En BET-56 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

UK en Belfasto nuligita: anstataŭe okazos la Virtuala Kongreso

Konsiderante la plej lastatempajn evoluojn kaj prognozojn, la Estraro de UEA decidis kun bedaŭro nuligi la ĉeestan 106an Universalan Kongreson (UK) en Belfasto. Anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) dum la tagoj antaŭviditaj por la UK, nome … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton