Etikedaj arkivoj: Esperanto-Kulturo

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020

Dimanĉe la 6an de julio, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), en bunta kaj elstare kunmetita virtuala festo-ceremonio, la Komisiono pri Belartaj Konkursoj de UEA diskonigis la rezultojn ĉijarajn. Miguel Gutiérrez Adúriz, Sekretario de la Belartaj Konkursoj … Legi plu

Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

“La pesto” de Camus baldaŭ en nia lingvo

En la jaro de la pandemio oni sentis la mankon de ĉefverko de la franca literaturo: La pesto (1947) de la Nobel-laŭreato Albert Camus. Tion relegis kaj decidis esperantigi Marie-France Conde Rey. “La stimulon donis precipe la tradukarta kurso de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Novaj briliantoj en la repertuaro de Anjo Amika

La repertuaro de Anjo Amika riĉiĝis per du famaj kanzonoj, esperantigitaj de Giorgio Silfer. “La unua premieros okaze de la venonta parlamenta sesio, pro sia enhavo profunde pacifisma”, – promesas la kantistino, kies interpreto de Bela revo (ankaŭ en traduko … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Vaganto: La debuta albumo de TIM

La 24a de aŭgusto la sestitola bita albumeto Vaganto de TIM estos disponebla ĉe Vinilkosmo kaj por la anoj de la Abonklubo. Vaganto, la unua albumeto de TIM, venas kiel rezulto de inspiro de vivo, de diversaj spertoj, amo, kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Diman: Originala rakonto de Miĥail Korotkov

Nia vilaĝo Volkovo estis ne tre konvena por loĝado. Estis verŝajne nur unu kaŭzo, pro kiu homoj ĉi tie ekloĝis. Je duonkilometra distanco de Volkovo estas lago, granda kaj profunda. Iam dum magraj, malsataj jaroj viroj de l’ vilaĝo nutris … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Survoje al “svisa skolo” de tradukarto

La 9an de aŭgusto ĉesis tre sukcese kvara eksperimenta kurso de tradukarto ĉe Kultura Centro Esperantista, kadre de projekto Nurenbergo de la Esperanta Civito. Iom eksterordinare, la ok staĝanoj dediĉis sin al poezia tradukado, specife en muzika akompano. Tio kreis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kazohinio aperos en la franca lingvo

Komisiite de la Librofako de LF-koop, Marie-France Conde Rey provlegis la francigon de Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári, kiun elesperantigis Ulrich Moser, apoganto de KCE. Hodiaŭ en la Esperanto-Domo en Svislando okazis la definitiva renkonto pri la revizio: laŭ … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Tra la padoj de la vivo: Nova romano de Julian Modest

En la romano “Tra la padoj de la vivo” Julian Modest talente priskribis la luktojn de sola patrino kun filino, la konfrontojn, la proponojn plej diversajn, ofte ne utilajn, eĉ dubindajn. Ĉu la protagonisto sukcesas ĉiam esti forta virino? Ĉu … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Du almanakoj

Ne miru, ke mi prezentas du pasintjarajn Beletrajn Almanakojn (№35 kaj №36) meze de la kuranta jaro. Ne mi pigris, mi ja pacience atendis ilian aperon fizikan, konsciante pri la jam kronika malfruo. Sed ankaŭ la poŝto en Kaŭno ricevis … Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Ankaŭ hodiaŭ mi elektus la saman vivovojon: Intervjuo kun Vilmos Benczik

Antaŭ unu semajno, la 11an de julio sian 75an naskiĝdatrevenon festis Vilmos Benczik, redaktoro de Hungara Vivo, direktoro de la libroeldonejo de Hungara Esperanto-Asocio (HEA), en kiu sub lia direktado aperis 138 Esperanto-libroj, verkisto, literaturisto, tradukisto kaj movadorganizanto. Okaze de … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Rikolto la sepan fojon

Belarta rikolto 2019: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. – Novjorko: Mondial, 2019. – 136 p. Belarta rikolto estas ĉiujara almanako de la verkoj, premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, stabile aperanta ekde 2013. Mi recenzis … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La somera Ondo

La 2an de julio estis eldonita la somera (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub” kun 110 paĝoj plenaj je tekstoj kaj bildoj. La redakcian enkondukon, same kiel … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , | Lasi komenton

Dramo de Słowacki en nova traduko

La Nacia Legado estas iniciato de la prezidanto de Pollando, kiu elektas verkon el la pola literaturo, kiu estos legata la unuan sabaton de septembro tutlande en bibliotekoj, asocioj, fare de famuloj en televido k. s. Bjalistoka Esperanto-Societo partoprenas la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Literatura Konkurso 2020: Pandemio – neĉiutaga ĉiutageco

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo anoncas la 10an literaturan konkurson “Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo “Pandemio – neĉiutaga ĉiutageco”. La konkurso okazas sub honora protektado de la urbestro de Bjalistoko.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La 8a Eŭropa Festivalo de Esperantaj kantoj

La organizantoj de la 8a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj decidis organizi ĝin ĉi-jare. La koronvirusa pandemio malebligis la organizadon je ĝia ĝisnuna formo. Tial ĝi okazos rete, kaj kun speciala dediĉo al Mila van der Horst-Kolińska, kiu de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton