Ankaŭ hodiaŭ mi elektus la saman vivovojon: Intervjuo kun Vilmos Benczik

Vilmos Benczik

Antaŭ unu semajno, la 11an de julio sian 75an naskiĝdatrevenon festis Vilmos Benczik, redaktoro de Hungara Vivo, direktoro de la libroeldonejo de Hungara Esperanto-Asocio (HEA), en kiu sub lia direktado aperis 138 Esperanto-libroj, verkisto, literaturisto, tradukisto kaj movadorganizanto. Okaze de ĉi tiu evento la vicredaktoro de La Ondo de Esperanto Paweł Fischer-Kotowski intervjuis la jubileanton.

Vi esperantistiĝis kiel gimnaziano, en 1959. Kiel tio okazis? Ĉu ekde la komenco Esperanto estis por vi serioza okupo aŭ unue vi traktis ĝin kiel junulan aventureton?

Jes, mi estis tiam 14 jara perpleksa knabo, kiu pafiĝis el sia vilaĝa bazlernejo (kie la studhorojn oni aranĝis por du klasoj en la sama ĉambro, ja nia 7-8a klaso nombris entute sep(!) gelernantojn), en la unuan klason de urba kvarklasa gimnazio. Ni fakte pafiĝis duope, kun alia knabo (li nomiĝis Antal Tóth, ĵus li mortis), kaj ni provis konsoli kaj apogi anime unu la alian en la fremda medio – kompreneble ni elektis sidlokon unu apud la alia.
En la komencaj tagoj de septembro aperis en nia klasĉambro gelernantoj, reprezentantaj diversajn lernejajn fakrondojn (pri historio, kemio, biologio, literaturo ktp.) por varbi el la unuaklasanoj novajn membrojn por tiuj fakrondoj. Niaj samklasanoj abunde sin anoncis, sed ni du, vilaĝaj knaboj, ne kuraĝis. Sed iom post iom ĉiuj gelernantoj de nia klaso jam sin anoncis por iu el la fakrondoj, krom ni du… Kun Antal mi komencis senti, ke tiu retiriĝo estas hontiga por ni. Do, ni decidis ĉe la sekva varbado nepre anonciĝi, temu pri kia ajn fakrondo.
La sekvan tagon venis triaklasa knabino – kaj ŝi varbis por Esperanto-fakrondo. Ŝi rakontis, ke tiu fakrondo nun startos en la gimnazio, kaj en la fakrondo certe regos tre agrabla etoso – ja ŝi regule vizitas Esperanto-fakrondon en la kulturdomo Ĵdanov (atentu la nomon, ĝi bonege karakterizas la epokon!), kaj ŝi fartas tie ĉiam tre bone. Mi kaj Antal – konforme al nia decido – anonciĝis, kaj ni estis kontentaj, ke malgraŭ nia vilaĝaneco ni ne plu estas “senfakrondaj”.
Tamen rapide evidentiĝis, ke el la tuta gimnazio ni du estis la solaj sinanoncintoj, do la gimnazia Esperanto-fakrondo ne fondiĝis. Ni estis invititaj al la kulturdoma fakrondo, kaj tie la unuan fojon ni konfrontiĝis kun la fakto, ke Esperanto – estas lingvo. La varbanta knabino tion ne diris, kaj ni – ne volante malkaŝi nian vilaĝanan malkleron – simple ne kuraĝis demandi, kio ĝi estas. Kaj ĉar estus iom idiote diri al la membroj de la kulturdoma Esperanto-fakrondo ke “pardonu, ni ne sciis, ke Esperanto estas lingvo”, ni restis tie kaj aliĝis al la ĝuste tiam startanta kurso.

Al kursoj aliĝas multaj, lernas iom la lingvon, kaj poste ili malaperas, perdiĝas. Kial vi ne perdiĝis?
VilmosĈar Esperanto alligis min al si per multaj fadenoj. Unue, la Esperanto-fakrondo kaj la kurso signifis por mi evidentan socian promocion. Mi estis infano de malriĉa kvarinfana minista familio, sen ajna prestiĝo eĉ en la vilaĝo mem. Por ne paroli pri la urbo – kaj tiam la demokratia etoso de la fakrondo kaj la kurso akceptis min kiel samrangulon. Tio estis kvazaŭ miraklo por mi! Kaj ĉar kune kun mia amiko Antal ni lernis tre diligente, baldaŭ ni du fariĝis la plej bonaj lernantoj de la kurso. Tiu altiĝo de mia pozicio donis plian emfazon al la socia promocio, kiun mi ŝuldis al Esperanto.
Mi komencis legi la librojn, kiuj troviĝis en la biblioteketo de la fakrondo, kaj baldaŭ mi ekverkis poemojn. Kompreneble ampoemojn, kiel decas al 15-16-jara knabo. Ĉar tiutempe mia patrino estis purigistino en la vilaĝa oficejo, dum ŝi purigis, mi tajpis tie miajn poemojn. En tajpita formo mi estis eĉ pli kontenta pri ili… Kaj iun tagon mi enkovertigis kelkajn el ili, kaj mi sendis ĝin al la Hungara Esperanto-Konsilantaro en Budapeŝto. La tiea oficisto pludonis la poemfaskon al Lajos Tárkony, kiu per kurta poŝtkarto invitis min al Budapeŝto por iu dimanĉa posttagmezo. Evidentiĝis, ke ni vizitos Kalocsay – Tárkony pasigis ĉiun dimanĉan posttagmezon gastante ĉe li. Ĉar la nomon de la du poetoj mi konis bone, mi sentis min treege honorita. De Kalocsay mi ricevis donace brokantan ekzempleron de la libro Lingvo, stilo, formo kun la manskribita dediĉo “Por timigo kaj kuraĝigo”. Miaj vizitoj ĉe Kalocsay plurfoje ripetiĝis dum miaj gimnaziaj jaroj. Kompreneble, mi ellernis ĉion, kio el Lingvo, stilo, formo estis ellernebla. Kaj ĉar el tiu libro estis ellernebla multo, baldaŭ aperis kelkaj miaj poemoj ne nur en Hungara Vivo, sed ankaŭ en Norda Prismo. La poezia valoro de tiuj poemoj estas modesta, sed ilia verstekniko estas senriproĉa.
Krom Tárkony kaj Kalocsay mi konatiĝis ankaŭ kun Julio Baghy, kiu same multe influis mian ligiĝon al la Esperanto-movado. Kaj mi menciu ankaŭ la nomon de Borbála Szerémi-Tóth, kiu estis fakte partia komisiito en la Esperanto-movado (tre bone ŝi regis Esperanton), kaj tial multaj pensas pri ŝi malŝate. Mi mem ne havas personan kaŭzon por tio, eĉ male. Fakte ŝi tre simpatiis al mi, kiel al talenta proleta junulo. Dank’ al ŝi en 1964 mi partoprenis IJK en Nederlando, en 1965 la Eŭropan Esperanto-Konferencon en Vieno – je ŝtata kosto (nia familia buĝeto ne permesus eĉ unugroŝan personan kontribuon). Kaj dank’ al ŝi en 1964 (19-jara) mi fariĝis estrarano de Hungara Esperanto-Asocio, kaj du jarojn poste LKK-prezidanto de la ĝis tiam plej multnombra IJK en Pécs.
Do, pluraj influaj kaj ŝatindaj homoj faris multe por konstantigi kaj fortigi mian ligitecon al Esperanto.

Nelonge poste Esperanto iĝis via ĉefa okupo. Ĉu hodiaŭ vi elektus la saman vivovojon? Ĉu vi opinias ke indas investi tiom da tempo kaj energio en artefaritan lingvon ĉirkaŭ kiu ariĝis grupeto da homoj?
Hungara VivoVia demando implicas eraran supozon, kiun mi renkontas ne unuafoje. Mi deklaru do: neniam mi estis t. n. profesia esperantisto. Post la diplomiĝo unue mi laboris kiel instruisto de la hungara kaj rusa en vilaĝa bazlernejo, poste en ĉefurba elita gimnazio, dum kelkaj jaroj en studenta hejmo por triamondaj studentoj – tie mi organizis kurson de Esperanto, kaj deko da studentoj bone ellernis Esperanton. Inter ili estis Long Visalo, posta Kamboĝa vicministro pri eksteraj rilatoj. Depost 1976 ĝis mia emeritiĝo en 2013 mi instruis en Pedagogia Altlernejo (en 2000 tiu altlernejo fariĝis fakultato de la universitato ELTE). En ĉiuj tiuj postenoj mi laboris plentempe; Hungara Esperanto-Asocio pagis al mi en iuj periodoj modestan kromsalajron. Tiu dueco certigis al mi ioman sendependecon, kiu en la ordinaraj cirkonstancoj de la mola diktaturo estis enviinda valoraĵo.
Rerigardante al la pasintaj jardekoj mi konstatas, ke mian vivovojon direktis plejparte hazardoj. Sed tiuj hazardoj estis favoraj al mi. Jes, mi kredas, ke ankaŭ hodiaŭ mi elektus la saman vivovojon.
Ĉu indis investi tiom da tempo kaj energio en artefaritan lingvon, ĉirkaŭ kiu ariĝis grupeto da homoj? Nu, el la nuna perspektivo tio povas ŝajni vana. Sed tiam Esperanto-movado estis freŝa, promesplena medio, en kiu mi fartis bonege, ĉar ĝi donis al mi terenon disvolvi miajn kreajn energiojn sen ajna malhelpo. Alian tian medion mi ne konis, kaj fakte ankaŭ nun mi ne konas. Mi kredis tiam, ke mi konstruas la estonton – kaj tio estis dolĉa kredo. Sed kio pleje gravas: konstruante la esperatan estonton mi povis (dank’ al la daŭraj personaj internaciaj kontaktoj) vaste lerni kaj kompreni la mondon. Pri io tia eĉ miaj universitataj kolegoj-profesoroj povis maksimume nur revi.

La faraonoTra la jaroj via aktivado estis plurflanka: vi verkis kaj tradukis, recenzis kaj redaktis, informadis kaj instruadis, sed eble la plej grava estis la eldonado pri kiu vi okupiĝis en Hungara Esperanto-Asocio en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Tio estis vera fenomeno kiu forte influis nian tutan movadon: unue vi celis havigi legaĵojn al la hungaraj esperantistoj, sed en la fino HEA iĝis unu el la fortuloj de la Esperanta libromerkato dank’ al kiu ankoraŭ hodiaŭ oni povas legi verkojn kiuj aliokaze estus tute nehaveblaj. Kiel vi atingis tion?
La bazon por tio fakte donis Tibor Vaskó, kiu tiutempe estis estro de la CO de HEA. Li tre sagace eluzis la eblojn, kiujn prezentis la tiamaj ekonomiaj kaj sociaj cirkonstancoj en Hungario. Tiuj cirkonstancoj estis iom hibridaj: por spektanto el Moskvo ili povis ŝajni tre kapitalismemaj, dum por spektanto el, ekzemple, Londono la tuto povis ŝajni esence plej ortodoksa komunismo. Vaskó akiris iom kadukan presmaŝinon (granda ŝtata entrepreno tion estus forĵetunta) – tiu presmaŝino donis la bazon de nia libroeldonado. Kaj baldaŭ tiu presmaŝino rekte enspezigis monon por HEA – per ĝi ni pretigis simplajn presaĵojn por diversaj firmaoj.
Alia fonto de enspezoj estis reklamoj en la revuoj (Hungara Vivo, la hungarlingva Világ és Nyelv, Budapeŝta Informilo, Juna Amiko) kaj aliaj eldonaĵoj. (Ekzemple, por la bildstria kajero verkita-desegnita laŭ la romano La Faraono de Prus – aperinta en 10 mil ekzempleroj) – kolektiĝis tiom da reklamoj, ke la pagoj por ili duoble(!) kovris ĉiujn produktokostojn de la kajero.

Kiu el la libroj, kies eldonon vi prizorgis, estas via plej ŝatata? Kaj ĉu pro la enhavo aŭ la eldonaventuroj?
Tutmonda sonoroPlejan emocian ligitecon certe mi sentas al Tutmonda Sonoro. Tiu grandioza antologio estis granda revo de Kalocsay, kaj mi sentas min tre bonŝanca, ke la sorto donacis al mi la eblon realigi lian revon. Mi ambiciis fari pedantan laboron, tamen ĉe tiu volumo mi kulpis minimume du nepardoneblajn misegojn. Pro mia malatento la du volumoj aperis en formato A5, anstataŭ en formato B5, kiu estis la formato de la serio “Oriento-Okcidento”. La alia misego estis, ke mi ne inkluzivis en la antologion la elrusajn tradukojn de Kalocsay, aperintajn en la tria periodo de Literatura Mondo sub la pseŭdonimo K. Stelov. Mi konis bone tiujn tradukojn, sed mi akceptis senpense, ke la tradukinto estas iu sovetia esperantisto Stelov. Kiam post la apero de la libro Auld kun kolera miro alnajlis al mi la demandon, kial mi ellasis la Stelov-tradukojn, mi hontis duoble. Mi certe devus rekoni laŭ la tradukkvalito, ke ne povas temi pri nekonata sovetia esperantisto; krome kiel diplomito pri la rusa lingvo mi devus tuj rimarki, ke Stelov estas neekzistanta rusa familia nomo. Malgraŭ tiuj nigraj punktoj, mi ŝategas tiun libron ĝis nun – por mi ne pasas semajno sen iom legeti el ĝi.
Eldonistan aventuron signifis por mi la bildstrioj, kiuj rakontis per siaj specialaj, reduktitaj sed impresaj rimedoj klasikajn romanojn. Min ege kontentigis, ke esperantlingvaj legaĵoj estas disvendeblaj en 10 mil ekzempleroj.
Mi iom fieras pri mia ideo represi Enciklopedion de Esperanto. Dum la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj plurfoje la Movado alfrontis la taskon verki kaj aperigi ĝisdatigitan duan eldonon – sed eĉ la fortoj intelektaj ne sufiĉis por tia entrepreno, por ne paroli pri la financaj fortoj. Mia ideo unue naskis malkonsenton: oni argumentis, ke ĝi estas treege eksmoda. Fine venkis mia persisto, kaj la vendorezultoj pruvis, ke granda nombro da esperantistoj deziris detale konatiĝi kun la pioniraj unuaj jardekoj de Esperanto. Mi nur bedaŭris, ke pro financaj kialoj necesis rezigni pri la valorega fotomaterialo de la unua eldono.

Burokratio, cenzuro, manko de papero, ekonomiaj obstakloj… Kiam vi respondecis pri la libroeldonado en HEA vi alfrontis plurajn problemojn. Kiuj el ili estis plej malfacilaj?
La plej prema el tiuj estis burokratio. Eĉ la cenzura oficejo fakte ne cenzuris (aŭ nur tre formale), sed burokratiis… Ĉe la komenco oni rifuzis doni permeson por aperigo de libro, ja Hungara Esperanto-Asocio ne estas libroeldonejo… Ĝis nun la Asocio ne eldonis librojn, do ĝi ankaŭ estonte ne eldonu… Fine pro feliĉa hazardo mi sukcesis akiri permesan stampon por la unua eldonota libro (ĝi estis Koko krias jam! de Ferenc Szilágyi – sed povus esti kiu ajn alia libro). Kaj depost tio ĉio iris glate: “vi ja kutimas eldoni librojn”, – diris ĉiam la deĵoranta oficisto.
Manko de papero laŭ mia memoro neniam kaŭzis al ni problemon – ne forgesu, ke ni vivis en la plej gaja (gulaŝkomunisma) barako de la socialisma tendaro. Kaj dank’ al la saĝa ekonomia mastrumado far Tibor Vaskó ankaŭ ekonomiaj obstakloj estis maloftaj.

Multaj ĝis hodiaŭ memoras pri tiu eldona laboro, sed kiam oni emfazas ĝian gravecon, oni kutime substrekas la valoron por la movado mem, tamen mi estas forte konvinkita ke tiu laboro grave kontribuis ankaŭ al la prestiĝo kiun Esperanto gajnis en Hungario. Ĉu tiu prestiĝo estas jam historia afero aŭ ĉu ankaŭ nun nia lingvo estas io serioza laŭ la popola opinio en via lando?
Interesa demando, mi mem neniam ĝis nun pensis pri tiu aspekto. Nu, mi opinias ke libroeldonaj sukcesoj neniam rekte kontribuis al la prestiĝo, kiun Esperanto havis en Hungario. Sed nerekte jes ja, ĝi certe kontribuis. La libroeldonado daŭre havis unuavice klerigajn celojn, dank’ al ĝi vasta kvanto da hungaraj esperantistoj akiris ampleksajn konojn pri multaj facetoj de Esperanto – de la varo, kiun ili intencis vendi al la publiko. Kaj pere de tiuj klerigitaj hungaraj esperantistoj ankaŭ la hungara ĝenerala publiko ekhavis pli da scioj pri Esperanto – kaj pli da scioj ĉiam estas bazo de simpatio.
Ĉu pluvivas tiu prestiĝo en niaj tagoj? En la sama formo tute certe ne. La du epokoj (nuna kaj tiama) ne kompareblas. Eble febla rebrilo de la tiamaj atingoj estas la fakto, ke tute malaperis iam ofte renkontataj primitivaj kontraŭargumentoj koncerne Esperanton (miksita lingvo, nenatura-artefarita ktp.).

En 1990, kiam okazis ŝanĝoj en HEA, kiam ĝi perdis ŝtatan financadon kaj devis trovi novajn agadmanierojn, vi elektiĝis kiel prezidanto de la asocio kaj vi daŭrigis vian Esperanto-vojon. Tiam vi krome fondis privatan eldonejon Trezor, sed vi ne plu okupiĝis pri eldonado de Esperanto-libroj. Kial?
Ŝanĝoj en HEA komenciĝis ne en 1990, sed en 1986. Tiam ne estis reelektitaj al la Komitato de HEA pluraj ĝistiamaj gravuloj, inter ili Tibor Vaskó, kiu estis motoro de HEA dum la lastaj preskaŭ dudek jaroj.
Min amuzas, ke la mantro pri la ŝtata financado de HEA persiste pluvivas, malgraŭ plurfoja refuto. Ŝtatan subvencion ricevis ne HEA, sed Hungara Vivo – tio estis fiksa sumo (difinita en 1965, antaŭ la UK en Budapeŝto), neniam altigita laŭ la inflacio. Tiu sumo ĝis proksimume 1975 sufiĉis por kovri la deficiton de la revuo. Tamen, tiu subvencia sumo komence de la okdekaj jaroj konsistigis jam nur mapli ol 2 procentojn de la buĝeto de HEA…
Mia prezidanteco… ĝi havas plurajn facetojn. Elektante min prezidanto hungaraj esperantistoj deziris esprimi sian preferon por kontinueco – ja dum la tuta “komunista periodo” de HEA mi posedis gvidajn postenojn en la Asocio. La opozicia organiziĝo kontraŭ Vaskó, Baráth, Pethes k. a. en 1986 listigis ankaŭ min kiel personon forigendan. Mi neniam kaŝis mian komunistecon, sed la jarkunveno verŝajne aprezis miajn plenumojn, kaj mi restis membro kaj de la Komitato, kaj de la Estraro. Alia faceto de tiu elektiĝo estis, ke la direktadon de la libroeldonado mi devis fordoni el miaj manoj. Mi sentis iasence, ke oni eksigis min supren… La prezidanteco ne estis posteno por mi, mi ne sukcesis enhejmiĝi en ĝi… tial post du jaroj mi eksiĝis.
Post la fondo de mia privata eldonejo Trezor mi intencis eldoni ankaŭ esperantlingvajn librojn, mi eĉ faris kelkajn provojn, sed baldaŭ mi devis kompreni, ke per unu postaĵo ne eblas rajdi du ĉevalojn. Trezor postulis tempon kaj sindediĉon flanke de mi, ja ĝi eldonis ne trajnajn romanojn, sed lingvistikajn kaj literaturajn faklibrojn, krome specialajn lernolibrojn pri hungara gramatiko kaj ortografio – entute ĉ. 200 librojn. Interalie, pli ol 800-paĝan manlibron pri la hungara lingvo – dum ĉ. 20 jaroj ĝi estis baza studlibro por studentoj de la fako pri la hungara lingvo kaj literaturo. Necesas noti, ke Trezor havis sume nur 2 dungitojn – ili ambaŭ faris nur fizikan laboron. Ĉiun intelektan laboron ni plenumis kun la edzino kune.

Vi estas konata en la movado eble ĉefe kiel eldonisto, sed via aktivado por Esperanto estas plurflanka. Kiel dirite, vi ankaŭ mem verkis, tradukis, redaktis… Unu el viaj karaj infanoj estas Baza Literatura Krestomatio el 1979, kiu laste estis ampleksigita kaj reeldonita. Kiam vi laboris pri tiu antologio, dum vi faris decidojn pri unuopaj aŭtoroj, elektadis verkojn kaj fragmentojn, ĉu tiam vi konsciis ke tiu elekto kontribuos al formiĝo de nia kanono? Aŭ ĉu vi ne faris al vi tiajn demandojn kaj alfrontis la taskon pli leĝere?
Jes, mi konscie volis formi kanonon, ja mi estis (kaj estas) konvinkita, ke tia kanono povas kunteni kaj fortigi la esperantistan kulturan komunumon. (Tiun mian intencon pruvas, ke mi klopodis ĉerpi laŭeble el Esperanta Antologio kaj el 33 rakontoj.) Tiu “kanonkreemo” estis eble troa pretendemo miaflanke, sed mi sentis tiel, ke la sorto kaj la cirkonstancoj donis al mi la (eble nemerititan) bonŝancon, fari efektivan paŝon por krei eron de tia komuna kultura bazo. La reeldono de Gvidlibro por supera ekzameno kvazaŭ eldevigis la kompilon de tia krestomatio. La reeldonon de Gvidlibro en 1979 kun tia senskrupuleco mi ampleksigis, precizigis, reverkis, ŝanĝis ktp., ke eĉ nur la penso pri tio nun hirtigas miajn malmultajn restintajn harojn. Kaj en la volumo tute mi ne indikis, ke mi grave enpenetris en la tekston… Kalocsay jam ne vivis, kaj tiam en Hungario probable mi estis la plej bona konanto de la Esperanta literaturo… BLK servis por tio, ke la alfrontontoj de la supera ekzameno de Esperanto legu ne nur priskribojn pri pluraj dekoj da esperantaj verkistoj, sed ili legu almenaŭ kelkajn paĝojn el ties verkoj. Mia rezonado montriĝis ĝusta, ĉar BLK aperis sinsekve en tri eldonoj – kaj nun post preskaŭ kvardek jaroj fenikse ĝi reviviĝis pliriĉigita.

Hungara vivoAlia via infano estas Hungara Vivo kiun vi redaktis dum 15 jaroj. Tio estis revuo, kiun abonis ĉiu serioza esperantisto! Kiujn Esperanto-revuojn vi legas nuntempe? Kiel vi taksas ilin el via redaktora-spertula vidpunkto?
Mi diru, ke kiel leganto neniam mi aplikas (kaj neniam mi aplikis) redaktoran vidpunkton. Legante revuon, mi estas leganto, ne redaktoro. Redaktoro laboras, leganto ĝuas – se la legaĵo estas bona. Kaj se ĝi ne estas bona, leganto simple ĉesas legi – kaj ne cerbumas pri la kaŭzoj de la malboneco.
Kun relativa reguleco mi legas la revuon de UEA, Israelan Esperantiston, Beletran Almanakon, foje-foje La Ondon de Esperanto.

Via plej intensa kaj sukcesa agado por Esperanto okazis en la jaroj kiam Hungario estis popola respubliko. En 1990, kiam tiu periodo finiĝis, en Hungara Vivo aperis via brila eseo “Esperanto kaj molaj diktaturoj”, en kiu vi trafe priskribis la situacion. Ŝajnas ke ankaŭ nun en Hungario (kaj same en mia lando, Pollando) fariĝis/as iaspeca “mola diktaturo”, sed ĉar ĝi havas malsaman bazon – ksenofobion kaj naciismon – tio ne kreas fekundan grundon por la Esperanto-movado. Eble eĉ male?
La soc-epoka mola diktaturo en la sepdekaj-okdekaj jaroj diferencis en almenaŭ du punktoj disde la nuntempa. Ĝin trudis al mia lando la mondo per la Jalta Reĝimo – dum la nuntempan diktaturiĝon elektas libervole la hungaraj balotantoj. Krome, siatempe la diktaturo montris (en Hungario) firman moliĝan tendencon – vera libereco estis revo en la foro, sed oni povis esti certa, ke la venonta jaro alportos iomete pli da libero, ol ofertas la nuna jaro. Nuntempe la tendenco estas mala – oni spertas, ke ĉiujare la ŝtato ŝtelas iom el onia libero… kaj oni povas esti certa, ke venontjare oni ĝuos iom malpli da libero ol ĉijare. La horizonto estas nuboplena, kaj promesiĝas malfavoraj jaroj por Esperanto. En la publika pensado de mia lando ‘internaciismo’ fariĝis ofenda vorto – mi kredas, ke tio prilumas ĉion.

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Legu pli pri Vilmos Benczik en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 32-34.

Legu ankaŭ:
Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov: Jubileo de Vilmos Benczik.
Vilmos Benczik: Libroeldonado sen mitoj.
István Ertl: Eldonejo de Hungara Esperanto-Asocio.

Ĝi estas intervjuo el la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, № (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/benczik-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi