Novaj briliantoj en la repertuaro de Anjo Amika

Anjo AmikaLa repertuaro de Anjo Amika riĉiĝis per du famaj kanzonoj, esperantigitaj de Giorgio Silfer. “La unua premieros okaze de la venonta parlamenta sesio, pro sia enhavo profunde pacifisma”, – promesas la kantistino, kies interpreto de Bela revo (ankaŭ en traduko de Silfer) estas la plej deŝutata en Youtube, post la himno de Esperantio kaj La bamba (tamen serĉataj precipe de neesperantistoj, pro kongruecoj de la titoloj).

“Temas pri la kanto de la filmo Feliĉan Kristnaskon, komponita de Philippe Rombi”, – daŭrigas Anjo Amika, malkaŝante la titolon en Esperanto: La verde paca land’ kaj la unuan strofon:

La kant’ de monta bird’
La son’ ĉe riverbord’
Refren’ de silka kord’
Ĝi fluas – tra mi nun
En klar’ kaj en laŭt’
Mi staras sub la lun’
Kaj plore mi – revas pri hejm’
mi sinkas en sol’ – kaj revas pri – la hejm’.

Ankaŭ pri la dua kanto Anjo Amika estas tre kontenta: Giorgio Silfer tradukis I have a dream, unu el la plej grandaj sukcesoj de ABBA. La unuaj versoj en Esperanto:

Jen flirtas rev’
dum flugas mev’
kaj helpas min
en ĉi destin’.

Trian kanton Silfer adaptis al nia lingvo ĉi-jare: Ho bela, ĉaŭ! (kie la partizano iĝas civitano…). Li intencas proponi ĝin kiel kanton de la Verdanoj en la Civita parlamento; la Blankanoj mem jam havas propran himnon, Blanka flor, adaptitan al melodio de la portugala artisto Vitorino. Ja la esperanta popolo estas kantema…

Fonto: HeKo 742 8-B

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi