“La pesto” de Camus baldaŭ en nia lingvo

pestoEn la jaro de la pandemio oni sentis la mankon de ĉefverko de la franca literaturo: La pesto (1947) de la Nobel-laŭreato Albert Camus. Tion relegis kaj decidis esperantigi Marie-France Conde Rey. “La stimulon donis precipe la tradukarta kurso de Kultura Centro Esperantista. Lastfoje c-ino Perla Martinelli instigis la partoprenantojn en tiu valora kaj bonetosa aranĝo traduki ion tuj post la reveno hejmen. Mi obeis, kaj elektis la romanon de Camus”.

En kio efektive la verko kongruas kun la nuna konjunkturo? “La granda diferenco estas en la naŭzo, kiun vekas la teksto de Camus, ekzemple per la priskribo de la ratinvado: nuntempe ni ŝajnas pli informitaj, sed ni nek vidas nek kapablas taksi la realon. Simileco troviĝas en la sintenado de la homoj, kiuj tendencas al distanciĝo, al neado pri la situacio”, – respondas la Lingva Komitatanino.

Camus ne estas tre tradukita al esperanto: nur du tekstoj, La justuloj (fare de Georges Lagrange) kaj La fremdulo (fare de Michel Duc Goninaz). Kio karakterizas la lingvaĵon kaj stilon de La pesto? “Estas tre interesaj portretoj, vere trafaj krokizoj, foje kun humuro kaj eĉ ironio. Surprizis min la ofta neceso utiligi la ŝvarcan aŭ grekan akuzativon, pri kiu mi eĉ ne konsciis en la franca. Bone ke esperanto povas esti nia universitato…” – ridetas Conde Rey.

Fonto: HeKo 743 3-B, 4 sep 2020

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi