Nia vilaĝo Volkovo estis ne tre konvena por loĝado. Estis verŝajne nur unu kaŭzo, pro kiu homoj ĉi tie ekloĝis. Je duonkilometra distanco de Volkovo estas lago, granda kaj profunda. Iam dum magraj, malsataj jaroj viroj de l’ vilaĝo nutris siajn familiojn per fiŝoj el la lago.
Sed, kiel mi jam diris, la vilaĝo ne estas konvena por loĝado. La tuta vilaĝo estas tranĉita per ravinoj. Printempe laŭ tiuj ravinoj fluas abunda akvo el ĉirkaŭaj arbaroj, la akvo ĉiujare profundigas la ravinojn, sed ĝi ankaŭ plenigas la lagon, kiu abundas je fiŝoj. Verŝajne pro tio homoj plu loĝas en ĉi tiuj ne tre konvenaj kondiĉoj.
Kaj neatendite en nia ne tre alloga vilaĝo aperis Diman. Tiam ni estis knaboj 12-14-jaraj, ĉio ĉirkaŭe estis por ni interesa. Nova homo ĉe ni ne ofte aperis, kaj, se li aperis, ĉu ni povus ne konatiĝi kun li? Diman ĝis nun restas en mia memoro kiel stranga romantika homo. Detalojn mi klarigos poste.
Do, li aperis en Volkovo, kaj tiu evento ne povis resti nerimarkebla. Li ekloĝis en dometo rande de l’ vilaĝo, ekbredis dudekon da kaproj. Eĉ tio estis nekutima kaj suspektinda por niaj vilaĝanoj, inter ili kaproj ne estis ŝatataj.
Li ne ĝuis estimon de niaj vilaĝanoj, kaj havis reputacion kiel malĝusta vilaĝa mastro. Li ne havis familion, de tempo al tempo li drinkis, estante 40-jara li ne laboris en iu difinita loko. Nun, post dek jaroj, mi klare vidas, ke li ne povis ie labori. Kie? Nur ĉe iu farmisto, kiu pagis mizerajn groŝojn, aŭ en kolĥozo, kiu tute nenion pagis. Sed la vilaĝa onidiro estis ne je la flanko de Diman. Niaj homoj alkutimiĝis vivi laŭ siaj reguloj kaj komprenis nenion alian.
Sed ni, knaboj, rigardis ĉion ĉi alie, ni estis ĉiosciaj. Ni vidis, ke Diman laboris de la matenruĝo ĝis la vesperruĝo, kiel preskaŭ neniu en la vilaĝo. Li paŝtis sian kapraron, melkis kaprinojn, preparis por ili fojnon por vintro, li faris fromaĝon, al li venis homoj aĉeti liajn produktaĵojn. Krom tio li tanis kaprajn haŭtojn kaj poste portis ilin piede dek du kilometrojn en la distriktan centron por vendado, kaj tio estis dum ĉia vetero.
Se en la vilaĝo subite malsaniĝis infano, oni venis al Diman. Li trinkigis la infanon per kaprina lakto, per herbaj dekoktaĵoj, kaj la infano resaniĝis. Kuracado por infanoj estis senpaga, sed malgraŭ tio Diman ne akiris estimon de la vilaĝanoj.
Dum la tuta somero Diman portis sur sia dorso branĉaĵfaskojn, kultivis ion en sia legomĝardeno, transportis per manĉareto akvon el la lago por sia farmeto. Apenaŭ iu en la vilaĝo laboris pli ol Diman. Sed homoj vidas kaj aŭdas nur tion, kion ili volas vidi kaj aŭdi. “He-e, malĝusta mastro”, – diris ĉiu vilaĝano okaze preterirante lian dometon.
Kiam ni pro scivolemo unuafoje venis al li, ni adresis al li “onklo Demetrio”, ja li estis por ni tiel aĝa. Sed li tuj diris: “Nomu min simple Diman.” Ni ne kontraŭdiris, estu tiel.
Antaŭ ĉio nin frapis neordinara medio en lia dometo. Nuntempa vilaĝa domo interne neniel distingiĝas de urba loĝejo. Ĉiu vilaĝano, se li ne estas senĉesa drinkulo, havas en sia domo televidilon, molajn meblojn, kuirejon kun fridoŝranko, gasfornelo, mikroonda kuirilo. Ĉe Diman forestis ĉiuj ĉi signoj de l’ civilizo. Plej simplaj mebloj el nefarbitaj tabuloj, malnova, tre malnova teleraro, herbofaskoj sub la plafono, kaj densa odoro de tiuj herboj, de lakto, de fromaĝo.
Tio nin, knabojn, ne povis ne altiri. Ankoraŭ pli altiris nin Diman mem. Kutime li estis gaja, parolema, interesa rakontanto. Ni miris: de kie tiu simpla vilaĝano scias tiom da kuriozaj, enigmoplenaj, konsternaj faktoj? Baldaŭ ni komprenis, ke Diman scias pli multe kaj scipovas rakonti pli interese, ol niaj instruistoj en la lernejo.
Pro tio la lernejo, ankaŭ ĝis nun enuiga, iĝis apenaŭ eltenebla. Ni ĝis la tagmezo pene sidadis sur la lernobenkoj, kaj posttagmeze iris al Diman aŭskulti pri Sumero, Urarto, Mezopotamio, Egiptio, Kartageno, Paska Insulo, Tenoĉtitlano, aztekoj kaj inkoj, pri aliaj malaperintaj civilizacioj, pri iliaj forgesitaj dioj kaj idoloj, regantoj kaj saĝuloj.
Rakontante, Diman seninterrompe ion faris, li ne povis toleri, ke liaj manoj estu liberaj. Li rakontis ankaŭ pri sia metio, ankaŭ tre interese. Li diris, ke acidlakton li faris laŭ recepto de iama Urarto kaj la fromaĝon – laŭ receptoj de la antikva Helenujo. Ni plezure helpis al Diman, por ni ĉio ĉi estis certe kvazaŭ tuŝo al mondaj misteroj. Kaj en aliaj aĵoj ni helpis al nia pli aĝa amiko. Ni povis, ekzemple, senŝeligi terpomojn por lia supo, poste ĉiuj kune sidis ĉirkaŭ la tablo kaj manĝis tiun supon el unu granda telero.
Nia ĉefa somera okupo estis fiŝado. Ni provis entiri en tiun okupon Dimanon, sed li rifuzis, li ne havis tempon por sidado kun fiŝhoko sur bordo de la lago. Sed ofte nia grupeto venis kun kaptitaj fiŝoj en la dometon de Diman, ni kune kuiris fiŝsupon, kaj gaje babilante kune vespermanĝis.
Somere ni pasigis tempon ĉe Diman eĉ pli ofte ol vintre. Inter ni ne estis frenezaj amantoj kaptadi fiŝojn ĉiutage dum tri monatoj. En aliaj lokoj knaboj freneziĝas pro futbalo, sed en Volkovo la ludo ne alkutimiĝis. Vi komprenas – pro niaj malbenitaj ravinoj. La tuta tero estas tiel per ili tranĉita, ke mankis ebena placeto por futbalo. Diman estis bonega kompano por ni somere. Ni helpis al li paŝti kaprojn, kuiris manĝaĵon sur lignofajro, kaŝis nin, kiel Robinzono aŭ indianoj, de someraj pluvegoj en arbaraj kabanoj, ĝojis pri la naturo.
Niaj gepatroj ne aprobis nian amikecon kun plenaĝulo, des pli ke tiu plenaĝulo vivas nenormale. Ni ion nenormalan ne vidis. Nur unu neagrabla aĵo estis. De tempo al tempo Diman prenis tanitajn kaprajn haŭtojn kaj iris vendi ilin en la distriktan ĉefurbon, kiu estis de Volkovo je dek du kilometroj. De iu tempo li komencis iradi tien ankaŭ sen haŭtoj. Revenis li ĉiam ebria, en tiuj vesperoj li estis malafabla, neparolema, post tiuj vizitoj ni ne emis veni en lian dometon.
Tiam ni ne sciis la kialon de tiuj vizitoj, kaj ni ne povis antaŭvidi, kiel tragedie ĉio ĉi finiĝos.
Iun vesperon Diman denove revenis el la urbeto. Estis apogeo de printempo. Tio signifas ke irado tra Volkovo estis plej maloportuna. En arbaroj ĉirkaŭ la vilaĝo degelis neĝo, laŭ niaj ravinoj kuris flanken de la lago bruaj torentoj de printempa akvo. Por ke la vivo dum tiuj periodoj ne haltu, homoj konstruis pontetojn super la ravinoj. Sciante la dispozicion de la pontetoj, oni povis iri el unu fino de lʼ vilaĝo en la alian.
Kiam Diman venis en Volkovon, estis jam malfrua senluna vespero. Li estis ebria sufiĉe, trovi sian dometon ne sciante, kie troviĝas la necesaj pontetoj, estis nefacile. Li longe serĉis tiujn pontetojn, definitive perdis la orientiĝon, kaj iris intuicie. Sur lia vojo renkontiĝis ligna baraĵo. Li transgrimpis ĝin, sed post kelkaj paŝoj staris alia baraĵo. Li transgrimpis ankaŭ tiun kaj – falis en puton. Tio ne estis baraĵo, tio estis trabaĵo de la puto.
Oni trovis Dimanon kaj eligis lin el la puto nur matene. Li estis viva, sed ne povis jam movi sin kaj parolis nur kun granda peno. Kuracisto, vokita el la urbeto, longe klopodis revenigi lin al la vivo, sed finfine li diris: “Mi faris ĉion eblan, sed plej verŝajne li ne vivos”.
Post tio Diman vivis du aŭ tri horojn. Nur en tiuj lastaj momentoj ni eksciis ke li havas patrinon, kiun li tre amas, en la urbeto vivas liaj edzino kaj filino. Precipe li ĉagreniĝis pri la filino. Li parolis pene, malrapide kaj tre mallaŭte. Sed ni komprenis ke lia filino Inna studas en kolegio, ŝi devos studi ankoraŭ longe, kaj kiel ŝi povos studi sen lia helpo? Liaj manoj ne moviĝis, kaj li ne povis forviŝi la larmojn de sia vizaĝo. Kaj ni ne povis haltigi la larmojn.
Antaŭ la morto Diman petis enterigi lin ne en la urbeto, sed en Volkovo, kiun li amis. Pri la enterigo mi ne rakontos, malĝojo kaj larmoj. Venis liaj parencoj. La edzinon mi jam ne memoras, verŝajne ŝi estis neinteresa por mia aĝo. La filino Inna estis junulino bela kaj serena (tiun vorton mi elpensis verŝajne poste). Pasis multaj jaroj, sed mi memoras ŝin, kvazaŭ tio estus hieraŭ. Ŝi restis hela momento en mia vivo. Kia iĝis ŝia sorto? Kie ŝi estas nun?
La patrino de Diman restis en lia dometo kelkajn tagojn. Mi proponis al la kunuloj konatiĝi kun ŝi. Ŝi devas scii ke ŝia filo havis amikojn en Volkovo.
La patrino estis grandaĝa, sed tute ne oldulino. Komence ŝi miris, kiam ni aperis en la dometo, sed ŝi estis same parolema kiel Diman, kaj baldaŭ ni konversaciis kiel bonaj konatoj. Paroli kun ŝi estis interese. Nur tion mi komprenis en tiama aĝo, nun mi komprenas ke ŝi estis pli klera kaj kultura ol niaj vilaĝaj virinoj.
Estis nekonvene nomi nian amikon “Diman” antaŭ lia patrino, kaj ni nomis lin Demetrio.
“Nu, por vi li estas pli konvene Demetrio Ivanoviĉ, – ŝi diris. – Tamen li havis amikojn en Volkovo… Jes, li ĉiam amis infanojn, siajn lernantojn…”
“Lernantojn?” – ni miris.
“Ĉu li nenion diris pri sia lernejo?.. Ah ha, li certe ne volis ion rakonti. Mia modesta filo… Tio estas tre malgaja cirkonstanco. Sed, se vi estis liaj amikoj, vi devas ankaŭ pri tio scii. Ĉiuj ni ne estas anĝeloj…”
Kaj ŝi rakontis al ni, ke Demetrio Ivanoviĉ laboris en la distrikta ĉefurbeto en mezgrada lernejo, li instruis historion.
“Laŭ ĉiuj liaj kolegoj, li estis bona instruisto, – ŝi diris, – sed li emis sincere kaj malŝate paroladi pri la potenco, pri la maljusto en Ruslando, pri la mensogo en la gazetaro kaj en la lernolibroj. Li diris, ke kulturo, scienco, klerigo kaj moralo en la lando degeneras. La prezidento disvendis la landon kaj nun sidadas en Kremlo kaj drinkadas. Ne povis Demetrio gardi sian langon, li diris tion, kio doloris lian animon. Burokratoj el la sekcio de klerigo ne povis pardoni tion al li. Kiu permesis? Ne rajtas simpla instruisto paroli pri tio. Komence ili diris, ke li instruas historion malĝuste, ankoraŭ iajn elpensaĵojn, finfine ili maldungis lin el la lernejo. Kaj en sia vivo li konis nenion krom la lernejon, sian amatan historion kaj siajn lernantojn…”
Ŝi viŝis la larmojn kaj iom silentis. Poste ŝi daŭrigis:
“Kun sia edzino li ne vivis pace. Mi ne dirus. ke ŝi estas maldigna virino. Ne, ŝi povus esti bona edzino, sed… Ili ĉiam havis diversajn opiniojn kaj ne povis veni al konkordo. Do, oni devigis lin forlasi la lernejon, la familion li mem forlasis… Jen tiel li trovis en Volkovo sian eternan rifuĝejon…”
Dum kelkaj tagoj la patrino de Demetrio Ivanoviĉ vendis la kaprojn, prenis por memoro kelkajn aĵojn de sia filo kaj forveturis. Pri vendo de la dometo oni ne povis eĉ paroli, neniu ĝin aĉetus.
Ni, ĉiuj kunuloj, ankoraŭ iom da tempo kolektiĝis dum vesperoj en la dometo kiu post ĉiuj ĉi eventoj estis jam nur nia, tie estis nia eta knaba mondo. Sed niaj kunvenoj daŭris nelonge, iu sencerbulo bruligis la dometon kaj la kaprostalon. Ni venis matene – ĉio komplete forbrulis…
* * *
Ŝajnis, ke ĉiuj spuroj de nia mortinta amiko malaperis. Sed ne, la historio de Diman per tio ne estis finita.
Kiam lia patrino forveturis, kaj la dometo iĝis nia, en ĝi restis kelkaj personaj aĵoj de Diman. En negranda ligna kofro kuŝis kvar dikaj plenskribitaj kajeroj. Miaj kunuloj ne interesiĝis pri ili, kaj mi prenis tiujn kajerojn.
Mi ĝis nun konservas tiujn kajerojn. Ili ĉiuj, de lʼ unua ĝis la lasta paĝo, estas plenskribitaj per nekompreneblaj signoj. Tiam mi pensis, ke tio estas en iu fremda lingvo. Sed nun mi jam delonge vivas en granda urbo. Mi montris la kajerojn al multaj homoj, kiuj scias lingvojn, sed neniu povis diri, kiu lingvo ĝi estas. Finfine, la plej saĝa el tiuj erudiciuloj trarigardis dikan informlibron kaj diris, ke neniu el la mondaj lingvoj havas tian skribon, kaj ke tio estas ne lingvo, sed plej verŝajne – kriptografio. Li volis aĉeti tiujn kajerojn, kaj ĉe tio proponis ridindan monon. Mi ĝentile rifuzis.
Ah ha, kriptografio, – mi diris al mi mem, – tio estas sekreta skribo. Tio signifas la rusan lingvon, skribitan per sekretaj signoj. Mi tuj rememoris ke antaŭ eble dek jaroj mi legis la rakonton “La ora skarabo” de Edgar Poe. Mi plej atente kaj zorge relegis la rakonton. Ahem, kiel facile tio estis en la rakonto, sed kiam mi uzis tiun manieron, la rezulto estis nula. Demetrio Ivanoviĉ ne estis tiel simpla, kiel la pirato de Poe. Multajn literojn mi jam scias, sed el ili ne rezultis vortoj.
Dum vesperoj mi ofte sidas super la kajeroj, preskaŭ nenion komprenante, mi pririgardas liniojn de la sekretaj signoj. Jen sendube versoj, klare estas videblaj versokvaroj, versotrioj. En aliaj lokoj estas sendube prozo. Mi volas ĉion ĉi deĉifri kaj pli aŭ malpli frue mi tion nepre deĉifros.
Kion do Demetrio Ivanoviĉ volis diri al homoj? Nia Diman, la ribela instruisto de historio, bredisto de kaproj, tanisto de haŭtoj, produktisto de fromaĝo. Eble li estis nek instruisto, nek bredisto kotopo, eble li estis poeto kaj filozofo. Kaj li volis per ĉi tiuj kajeroj malfermi al la homoj novan koncepton de lʼ vivo. Sed kial li tiel senglore finis sian propran vivon? Ahem… Sed aliflanke, kiu rusa poeto mortis kiel normala homo, en sia propra lito kaj pro maljuneco?
La nomo Diman, unu el la multaj nomformoj de Dmitrij (Дмитрий, Esperante: Demetrio) estas prononcata kun akcento je la lasta silabo, t. e. Dimán.
Legu ankaŭ
Miĥail Korotkov: Iom da geheno
Miĥail Korotkov: Eksa kosmopiloto
Ĉi tiu rakonto de Miĥail Korotkov aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Represo estas ebla nur kun la permeso de la aŭtoro.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/08/korotkov-3