La 8a Eŭropa Festivalo de Esperantaj kantoj

festivalo

La organizantoj de la 8a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj decidis organizi ĝin ĉi-jare. La koronvirusa pandemio malebligis la organizadon je ĝia ĝisnuna formo. Tial ĝi okazos rete, kaj kun speciala dediĉo al Mila van der Horst-Kolińska, kiu de la komenco de la festivalo subtenis ĝian disvolvon.

La reta formo ebligos partoprenon al pli granda nombro de personoj, kiuj ĝis nun ĉefe pro financo ne povis partopreni. Sufiĉas nur aliĝi kaj sendi filmeton kun kanto. Ĉi-jare estos tri kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo, 2. solisto, 3. registrita en studio.

La aĝkategorioj estas la samaj: 0-18 jaroj / 19-54 jaroj / 55-111 jaroj. Ĉi-jare sufiĉas kanti nur unu kanton en Esperanto. La ĵurio, aro da internaciaj specialistoj – esperantistoj kaj muzikistoj – ĉi-jare pro la escepta situacio pritaksos ĉefe la lingvan kaj muzikan korektecojn.

Anonco de la rezultoj kaj disdono de la premioj okazos la 12an de septembro, ankaŭ interrete, dum la Koncerto de Premiitoj.

La honoran patronecon pri la konkurso akceptis Jacek Sutryk – la prezidanto de Vroclavo, Bohdan Aniszczyk – la prezidanto de la komisiono pri edukado kaj junularo kaj kelkaj organizaĵoj: UEA, ILEI, EUROKKA, la kreinto de la eldonejo Vinilkosmo, Juna Amiko kaj Varsovia Vento.

La organizanto de la festivalo estas la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado (Europejskie Centrum Edukacji Międzykulturowej). Bonvolu sendi vian aliĝilon kaj filmeton ĝis la 15a de aŭgusto 2020 – atendas vin multaj belegaj premioj. Ĉiuj informoj estas riceveblaj ĉe la adreso: festivalo.eo@gmail.com (skribu en la temo de la mesaĝo: E-kanto), www.ecem.com.pl/ kaj https://www.facebook.com/efekantoj/

Małgorzata Komarnicka
Ĝenerala direktoro de Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi