La somera Ondo

OndoLa 2an de julio estis eldonita la somera (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub” kun 110 paĝoj plenaj je tekstoj kaj bildoj. La redakcian enkondukon, same kiel printempe, sekvas la sekcio “Temo”, dediĉita al la tutmonda koronvirusa pandemio kun priaj artikoloj de Stanislav Belov kaj Paulo Sérgio Viana.

Pro la pandemio, kiu preskaŭ malebligis socian aktivadon, la movada sekcio “Eventoj” estas nekutime mallonga, kaj en pluraj ĉi-sekciaj tekstoj temas pri prokrastitaj aŭ virtualigitaj kongresoj kaj renkontiĝoj kaj nur pri du realaj renkontiĝoj, okazintaj en Svislando.

Kvankam nun preskaŭ ĉiuj esperantistaj asocioj malvigliĝis, la internacia junulara organizo E@I (Edukado@Interreto) daŭrigas sian intensan kaj varian agadon, preparante novajn programojn kaj realigante aliajn retprojektojn. Legu pri ili en la sekcio “Tribuno”. En la sama sekcio oni povas legi kelkajn reagojn al la printempa Ondo.

Antaŭ 110 jaroj en Vaŝingtono okazis la unua ekstereŭropa mondkongreso esperantista. Tiam transoceanaj vojaĝoj estis longaj, kaj pasaĝeroj havis sufiĉe da tempo por babili. La unua Esperanta poetino Marie Hankel revenis el Usono en Eŭropon en la sama ŝipego kun Ludoviko Zamenhof, kaj post la reveno ŝi verkis ampleksan artikolon La hejmveturado, nun republikigitan en la sekcio “Arkivo”, kiu enhavas ankaŭ la tradician liston de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por julio 2020.

Same kiel printempe, ankaŭ somere la plej ampleksa sekcio estas “Kulturo”. En ĝi estas legeblaj, interalie, intervjuoj de Paweł Fischer-Kotowski kun Ĵak Le Puil kaj Trevor Steele, originalaj noveloj de Laure Patas d’Illiers, Paulo Sérgio Viana kaj Miĥail Korotkov, tradukoj de poemo de Luisa Castro” kaj komedio de Cesare Pavese, kaj la plej ampleksa teksto de la 304a Ondo – fragmento el la romano La vivo de Klim Samgin de Maksim Gorjkij, tradukita, enkondukita kaj komentita de la Onda redaktoro Aleksander Korĵenkov kadre de la ciklo en kiu li prezentas (la) plej gravajn rusajn romanojn de la 20a jarcento. La kultursekcio enhavas ankaŭ artikolon de Wolfgang Kirschstein pri afrikaj kaj aziaj filmoj, recenzojn kaj aliajn kulturnovaĵojn.

Ekde januaro 2020 La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako, kiu konservis la faman nomon La Ondo de Esperanto.

Malkiel la retejo, kiu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo kaj en la almanako (krom tiuj, kiuj preferas resti anonimaj). Nun estas du patronoj kaj dek amikoj. Ĉiu patrono ricevos diplomon de la redakcio, senpagan bitversion de ĉiu nova libro de Sezonoj kaj 50-procentan rabaton por ĉiu nova papera libro.

La aŭtuna Ondo aperos fine de septembro aŭ komence de oktobro, kaj la vintra – jarfine.

Enhavtabelo de la somera Ondo

1 Kovropaĝa bildo (Maria Baŝkirceva)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero
5 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Redakcie

6 Temo
7 Stanislav Belov. La lecionoj de la pandemio
11 Paulo Sérgio Viana. Kronviruso en Brazilo
13 Aleksander Korĵenkov. Malgaja statistiko, tri monatojn poste

14 Eventoj
15 MondaFest’ 2020: UN salutis (parte) en Esperanto
15 MondaFest’ 2020: La unua semajno
15 Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas aliĝi
16 Sonja Zaretskaia. Somera Esperanto-Studado 2020: virtuale kaj tutmonde
17 Margarita Želve. BET-56 okazos en Jelgava post unu jaro
17 Przemysław Wierzbowski. SAT-kongreso – unuafoje interreta
18 Somera Esperanto-Programado 2020
18 Estu volontulo en Tuluzo
19 KER: Ekzameno malgraŭ la pandemio
20 Malvirtuale en Kultura Centro Esperantista
21 Sonja Zaretskaia. Poliglotoj kunvenis virtuale kaj rekorde
22 Giorgio Silfer invitita por prezidi en Hungario
23 Petro Zilvar, Zsófia Kóródy. La Esperanto-urbo Herzberg denove invitas
25 Venu ĉi-somere al la Esperanto-kastelo Greziljono
26 Estraro de TEJO 2020-2021: Jen la kandidatoj
27 Nova estraro de Institucio Hodler
27 La Fondaĵo Grabowski: nova juĝkomisiono
28 TEO: nova kunlaboranta faka asocio de UEA
29 Skoltismo: Senpaga aliĝebleco al SEL
29 UN lanĉis enketon. Ankaŭ en Esperanto
30 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Ni funebras kaj kondolencas

31 Tribuno
32 Michal Matúšov. Pliefikigu vian tempouzadon – plene en Esperanto
34 Michal Matúšov. Neniu ligilo tro longa por Mallonge.net
36 Estrara respondo al la plendoj: Komuniko de la Akademio de Esperanto
36 Valentin Melnikov. Respondo
37 Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj
38 SAT perdis dekonon de la membraro en 2019
38 Riichi Karibe. Rezolucio pri la pandemio kaj ties influo al Esperanto
39 Leterkesto (Georgi Mihalkov, Luis Ladeira, Stanisław Polanowski, Paulo Sérgio Viana)

40 Arkivo
41 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en julio 2020
43 Marie Hankel. La hejmveturado
49 Aleksander Korĵenkov. Notoj de la editoro

51 Kulturo
52 Paweł Fischer-Kotowski. Ĵak Le Puil kvaroble dudekjara! Intervjuo kun Ĵak Le Puil
54 Paweł Fischer-Kotowski. Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio. Intervjuo kun Trevor Steele
58 Aleksander Korĵenkov. Kvardek jaroj de (ne nur) Klim Samgin
59 Maksim Gorjkij. La vivo de Klim Samgin: Romanfragmento (Trad. Aleksander Korĵenkov)
78 Miĥail Korotkov. Diman
82 La 53a programo de Radio Esperanto
83 Laure Patas d’Illiers. Rufa
86 Paulo Sérgio Viana. Mi ne havas horloĝon
87 Literatura konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2020”
88 Luisa Castro. “Mia patrino laboras en enladigejo…” (Trad. Suso Moinhos)
89 Cesare Pavese. “Si parva licet” (Trad. Carlo Minnaja)
96 Wolfgang Kirschstein. La arĝenta ekrano en la salono
99 Valentin Melnikov. Rikolto la sepan fojon (Recenzo: Belarta rikolto 2019)
100 Georgi Mihalkov. Ni vivos! aperis en la korea lingvo
101 Halina Gorecka. Du almanakoj
103 Literatura Foiro, 2020, №304
103 Literatura Foiro, 2020, №305
104 Ricevitaj gazetoj
105 Literatura Konkurso 2020: Pandemio – neĉiutaga ĉiutageco
106 Przemysław Wierzbowski. Dramo de Słowacki en nova traduko
106 Pretu tosti PIVE (sed ne nur biere…)
107 Gao Shuyuan. Libro de UN pri KOVIM-19 aperis ankaŭ en Esperanto
108 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. La Ondo de Esperanto: duonjaro da ĉiutaga informado

109 Reklamo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/ondo-64

Legu ankaŭ: La Ondo de Esperanto: la printempa eldono sur 122 paĝoj

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi