Vaganto: La debuta albumo de TIM

VagantoLa 24a de aŭgusto la sestitola bita albumeto Vaganto de TIM estos disponebla ĉe Vinilkosmo kaj por la anoj de la Abonklubo. Vaganto, la unua albumeto de TIM, venas kiel rezulto de inspiro de vivo, de diversaj spertoj, amo, kaj libereco. Ĉi tiuj estas ankaŭ la temoj pri kiuj TIM kantas en siaj kantoj, inter kiuj oni povas trovi kelkajn kiuj estis la unuaj verkitaj de li.

Alternativa roko kaj sendependa popo estas la ĝenroj kaj influoj sur kiuj TIM baziĝis por produkti albumeton kun belaj klavar-melodioj kaj gitar-aranĝoj, kiuj donas al la verko foje etan spacan kaj eĉ popan psikadelan sonon.

TIM estas Timothy Gallego: aŭtoro kaj komponisto, voĉo, gitaroj, klavaro, drummaŝino, muzikaranĝoj; kiel gastmuzikisto rolas Jesper Björkbom (basgitaro).

Vaganto estas registrita de Timothy Gallego en TIM Studio en Berlino, ĝi estas miksita kaj mastrigita de Triboulet en Studio de la Trappe ĉe Vinilkosmo.

Flo Martorell

Legu pli ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim.html

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/08/vaganto

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi