Komisiite de la Librofako de LF-koop, Marie-France Conde Rey provlegis la francigon de Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári, kiun elesperantigis Ulrich Moser, apoganto de KCE. Hodiaŭ en la Esperanto-Domo en Svislando okazis la definitiva renkonto pri la revizio: laŭ Conde Rey la traduko estas elstara, tute digna por la eminenta romano.
Nia plej valora socia romano post la dua mondmilito estas la verko de eksterordinara viziulo: sufiĉas mencii la intuicion de Szathmári, laŭ kiu elegantuloj laŭmode surhavos pantalonojn ŝiritajn plurloke…
La dosiero transiras nun al Esperanta PEN-Centro, kiu okupiĝos pri kontaktoj en la PEN-medioj (hungara kaj franca) cele al la trovo de eldonisto.
Fonto: HeKo 740 1-B