Dramo de Słowacki en nova traduko

BalladynaLa Nacia Legado estas iniciato de la prezidanto de Pollando, kiu elektas verkon el la pola literaturo, kiu estos legata la unuan sabaton de septembro tutlande en bibliotekoj, asocioj, fare de famuloj en televido k. s. Bjalistoka Esperanto-Societo partoprenas la eventon de pluraj jaroj, eldonante la verkojn en Esperanto-traduko. Al ili apartenas, interalie, La Pupo de Bolesław Prus, Antaŭprintempo de Stefan Żeromski kaj reeldono de Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz.

Nian iniciaton volonte subtenis esperantistoj el la tuta mondo, al kiuj ni sendis la tekstojn – multas artikoloj kaj registraĵoj, en kiuj oni legas polan literaturon en la internacia lingvo, pri kio ade raportis novaĵservoj de pluraj landoj.

Por 2020 estis elektita Balladyna de Juliusz Słowacki. La kvinakta romantikisma dramo estis verkita en 1834 en Ĝenevo. Ĝiaj ĉefaj temoj estas la avideco je regado kaj maturiĝanta krimemo. La titolo estas la nomo de la heroino, ne senkiale rilata al balado, en kiu aperas fantastaj motivoj kaj popola folkloro.

Al kelkaj Esperanto-tradukoj el la verkaro de Słowacki (plej konataj de Grabowski, interalie, Mazepa, En Svisujo kaj Patro de pestuloj) aliĝos Balladyna, esperantigita de Lidia Ligęza. Ni invitas ĉiujn la 5an de septembro 2020 je 15h00 al Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko, kie ni rakontos pri la aŭtoro, prezentos la libron, legos ĝiajn fragmentojn kaj renkontiĝos kun la tradukintino.

Esperanto-kluboj, kiuj ŝatus ricevi ekzempleron de la libro por legi ĝin ĉe si en tiu tago, povas kontakti nin per kontakt@espero.bialystok.pl. Estus bone registri la eventon. La eldonon finance subtenis la urbo Bjalistoko.

Przemysław Wierzbowski

Bildo: “Balladyna”, pentraĵo de Wojciech Gerson (1900).

Ĉi tiu artikolo aperis en la somera numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/06/pollando-26

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi