Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020

Belartaj

Dimanĉe la 6an de julio, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), en bunta kaj elstare kunmetita virtuala festo-ceremonio, la Komisiono pri Belartaj Konkursoj de UEA diskonigis la rezultojn ĉijarajn. Miguel Gutiérrez Adúriz, Sekretario de la Belartaj Konkursoj bonvenigis la spektantojn kaj anoncis, ke la konkurson partoprenis 151 verkoj el Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko. La prezidanto de la Belartaj Konkurso, Miguel Fernández en malferma parolado anoncis la baldaŭan aperon de Antologio de Mikronoveloj partoprenintaj en la Belartaj Konkursoj, kiuj fariĝas 70-jaraj en 2020. Omaĝe al ĵus forpasinta poetino Júlia Sigmond li deklamis ŝian poemon Doloro. La tutan ceremonion eblas re-spekti en la kanalo de UEA en Jutubo, UEAviva: https://youtu.be/t8l1nRyo6a8La premiojn anoncis laŭvice membroj de la diversaj juĝantaj triopoj. Jen la tuto el la premioj:

BRANĈO POEZIO: Partoprenis 56 verkoj de 31 aŭtoroj el 19 landoj [5 el Afriko, 13 el Ameriko, 9 el Azio, 29 el Eŭropo].
Juĝkomisiono: Krys Williams, Ĵak Le Puil, István Ertl.
Unua premio: “Mia kvaropo admirinda” de Nicolino Rossi, el Italio.
Dua premio: “Ek sor” Evgenij Georgiev, el Kazaĥio.
Tria premio: en egaleco por jenaj tri verkoj: “La renkonto kun la trompo” de Tiberio Madonna, el Italio; “Pri-kronvirusa kroniko…” de Serĝo Sir’, el Francio; “La nigra dio” de Jesper Lykke Jacobsen, el Francio.

BRANĈO PROZO: Partoprenis 27 verkoj de 18 aŭtoroj el 16 landoj [2 el Azio, 1 el Afriko, 4 el Ameriko, 20 el Eŭropo].
Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele
Unua premio: “Finjo” de Vladimir Opletajev, el Rusio.
Dua premio: “Muŝribelo” de Ewa Grochowska, el Francio.
Tria premio: “Nova Dekamerono” de Paulo Sérgio Viana el Brazilo.
SUBBRANĈO MIKRONOVELO: Partoprenis 50 verkoj de 24 aŭtoroj el 13 landoj [11 el Ameriko, 10 el Azio, 29 el Eŭropo].
Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.
Unua premio – Premio Paula Adúriz: “La stranga butikumo” de Francisco Javier Moleón el Hispanio.

BRANĈO TEATRAĴO: Partoprenis 1 verko de 1 aŭtoro el 1 lando.
Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Serĝo Sir’, Saša Pilipović
Neniu premio estis aljuĝita.
SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO: Partoprenis 6 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj.
Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Serĝo Sir’, Saša Pilipović
Unua premio – Premio María Cuevas: “Ne tute, nur duone” de Tiberio Madonna el Italio.

BRANĈO ESEO: Partoprenis 10 verkoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj [6 el Eŭropo, 2 el Azio, 1 el Afriko].
Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
La unua premio – Premio Luigi Minnaja: ne aljuĝita.
Dua premio: “Komparo inter Esperanto kaj Okcidentalo” de Emanuele Bovio-Regano el Italio.
Tria premio: ne aljuĝita.
Gajnis honoran mencion la verkoj: “Halka kantas esperante” de Roman Dobrzyński el Pollando; “De hilelismo al Homaranismo: Ĉu nova hipotezo?” de Roberto Lloancy el Francio.

INFANLIBRO DE LA JARO
Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol.
Partoprenis 1 infanlibro de 1 eldonejo el 1 lando.
La premio estas aljuĝita al la Eldonejo Esperanto-Asocio de Britio pro la verko “La krubalo” de Julia Donaldson kaj Axel Scheffler.

La tuta festo estis abunde ornamita per muziko de Kajto, Feri Floro kaj Alta Tajdo, kaj per deklamado de Sara Spanò, Nicola Ruggiero, Ana Manero kaj Manolo Parra. Entute brila okazaĵo, elstara kaj memorinda. Ĝi sendube substrekas, ke en la diversaj branĉoj de Beletro, Esperanto floras kaj la bunteco de la floraro pliiĝas senĉese.La Estraro de UEA elkore gratulas ĉiujn partoprenintojn, speciale la premiitojn, kaj profunde dankas la gravan laboron de la juĝantoj kaj de la Komisiono. Ĝis venontjare!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №903.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi