Survoje al “svisa skolo” de tradukarto

Svisa

La 9an de aŭgusto ĉesis tre sukcese kvara eksperimenta kurso de tradukarto ĉe Kultura Centro Esperantista, kadre de projekto Nurenbergo de la Esperanta Civito. Iom eksterordinare, la ok staĝanoj dediĉis sin al poezia tradukado, specife en muzika akompano. Tio kreis la bezonon de du apartaj segmentoj: unu pri metriko, alia pri historio de la esperanta tradukarto. Venontjare ĉi tiu staĝo revenos al la proza traduko, kaj tiel ĝi daŭros, sub la konordigo de d-ino Perla Martinelli. La delingvoj konsiderataj estos la itala, la franca kaj la germana, nome la tri oficialaj en Svislando: eble tial oni ekparolas pri “svisa skolo”.

Efektive tiu svisa skolo komencas ellabori kelkajn gravajn rekomendojn por la (duon)profesiuloj pri literatura tradukado. Ĝi ankaŭ fiksis devigan studon pri la historio de nia tradukarto, en reta preparo al la fizika partopreno en la staĝo.

Dum tuta semajno la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono (la sola en Svislando) funkciis kiel tre agrabla laika gemonaĥejo, kie ok personoj studis, laboris, gastronomiis kaj kulture ekskursis je alta nivelo, sed kun moderaj prezoj. Krom la staĝo pri proza tradukarto en 2021 estas planata la dua kurso pri tradukado de internaciaj dokumentoj (deklaracioj, ĉartoj kaj simile) sub la gvido de d-ro Giorgio Silfer, iama parlamenta funkciulo pri internaciaj rilatoj.

Fonto: HeKo 740 6-C

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi