Arkivo por la kategorio 'Recenzoj'

Vica Belarta Rikolto

Belarta rikolto 2016Belarta rikolto 2016: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Nov-Jorko: Mondial, 2016. 139 p.

Aperigo de literaturaĵoj, premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA, ekhavis la plej racian kaj stabilan formon. Ja multe pli oportunas legi ĉiujn verkojn, distingitajn samjare, en unu bela volumo, ol dise tra revuaj paĝoj, aŭ eĉ en Beletra Almanako, serĉante inter verkoj senrilataj al la konkurso. Jam aperis la kvara jarlibro-antologio. Ĉi-foje ĝi estas 139-paĝa – pli ampleksa, ol ĉiu el la tri antaŭaj.

Legu la tutan artikolon ‘Vica Belarta Rikolto’

Kavaliro de scienco kaj de naturo

Арманд, Давид Львович. Путь теософа в стране Советов: Воспоминания. – Москва: Аграф, 2009. – 608 с.; 1000 экз. – (Серия «Символы времени»)

David Armand havis longan vivon plenan de neordinaraj turnoj, en kiu estis pasio al literatura kreado, propagando de Esperanto, elstaraj laboroj en teknika sfero, granda kontribuo al fizika geografio, studado de landpejzaĝo kaj de uzado de naturriĉaĵoj, popularigo de geografia kaj ekologia sciencoj, socia naturprotekta agado kaj multo alia. Ĉio ĉi estis paralela al la scienca agado de Armand, kiu postlasis grandan sciencan kaj literaturan heredaĵon – pli ol 760 publikaĵojn.

Legu la tutan artikolon ‘Kavaliro de scienco kaj de naturo’

Dio ne havas eklezion

Steele, Trevor. Dio ne havas eklezion: Originala romano. – Antverpeno: FEL, 2015. – 168 p.

Internacie konata foto-ĵurnalisto veturas al la fikcia insulo Hakilule (kiu troviĝas en la nefikcia Polinezio), ĉar tie okazis cunama katastrofo. Raportante pri la tragedio li samtempe konatiĝas kun insulanoj. Li rimarkas, ke kristanoj kaj animistoj sur la insulo havas nesupozeble bonajn rilatojn. Post la cunamo la insulanoj renkontas alian defion. Kiam multaj el la domoj estas detruitaj, internacia kompanio volas ne rekonstrui la domojn, sed konstrui hotelojn kaj aliajn konstruaĵojn por allogi turistojn al la insulo. Kontraŭ tio ĉi protestas i.a. patro Patrick. Utila estas la ĉeesto de internacie konata foto-ĵurnalisto sur la insulo. La rakonto havas du finojn: unu por la insulanoj kaj alia por la ĉefa protagonisto.

Legu la tutan artikolon ‘Dio ne havas eklezion’

Dia Liturgio

Johano la Orbuŝa. Dia liturgio / Tradukis el la rusa Taŭriono Smykov k. a. Moskvo: Kniga po Trebovaniju, 2015. 56 p.

Dia LiturgioEn la kristana historio ekzistas tekstoj, kiuj estas de ĉiuj nepre meditendaj kaj pripensindaj Inter ili troviĝas tiu liturgia teksto atribuita al Johano Krizostomo. Ĝi apartenas al la tuta Eklezio kaj ne nur al unu branĉo de kristanismo, same kiel Johano Krizostomo apartenas al la historio de la tuta kristanaro, kiel ĉiuj ekleziaj Patroj, kiuj nutris la Eklezion. Eĉ por kristanoj kiuj ne uzas ĝin, tiu liturgio multon diras pri la kristana kredo kaj fido. Tiel, ĝiaj tradukoj prefere estu kunaj, almenaŭ por la komunaj partoj.

Legu la tutan artikolon ‘Dia Liturgio’

La debuta disko de Suzanna

KornickaSuzana. Malsato de espero: K-disko. – Poznano: E-SENCO, 2015.

Kun la artistino Suzana (Zuzanna Kornicka) mi interkonatiĝis en 2007 dum mia unua ARKONES en Poznano. Ŝi kantis en la Miela Vespero kaj ankaŭ prezentis solkoncerton.

Legu la tutan artikolon ‘La debuta disko de Suzanna’

Paradigmo de la moderna movado

Tamen ĝi moviĝas!: Eseoj pri la Esperanto-movado / Redaktis Michela Lipari, Humphrey Tonkin. Postparolo de Carlo Minnaja. – Rotterdam: UEA, 2015. – 152 p.

Tamen ĝi moviĝasParadigmo estas la idea, teoria kaj ĝeneral-aplika bazo, sur kiu ekzistas iu certa samcela komunumo – plej ofte scienca, sed ankaŭ iu ajn alia (arta, naturprotekta ktp.); ĝi estas komuna mondkoncepto kaj pensmaniera modelo de tiu komunumo. Kompreneble, la esperantista komunumo, realiganta sin en la movado, devas havi sian paradigmon. Sciencaj paradigmoj troviĝas en universitataj lernolibroj kaj praktikaj kursoj. La Esperanto-movada paradigmo, kiun alproprigas “samideanoj” dum sia enmovada partopreno, estas klare esprimata de eminentaj movadanoj en kelkaj libroj, inter kiuj estas la prezentata.

Legu la tutan artikolon ‘Paradigmo de la moderna movado’

Vizitinda superbazaro

Martin & La Talpoj. Superbazaro: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014.

Superbazaro

Malverŝajnas, ke Martin Wiese bezonas detalan prezenton antaŭ la esperantista aŭskultantaro. La ĉefkantisto (kaj, fakte, la ĉefmotoro) de la popularega bando Persone eldonas jam la duan albumon subtene de kelkopo da kontribuintoj, grupe nomataj kiel La Talpoj. Feliĉe, nek Wiese, nek liaj helpantoj okupiĝas pri la t. n. “talpa laboro” – la rezulto estas same bonkvalita kaj aŭskultinda, kiel la antaŭa disko Pli ol nenio.

Legu la tutan artikolon ‘Vizitinda superbazaro’

La lasta babilado de VikS

La suba teksto estas la plej lasta verko de Viktor Sapoĵnikov, kiun li sendis al la redakcio nelonge antaŭ sia morto. Kvankam li ne sukcesis finredakti la tekston, ni decidis aperigi ĝin. Kiel ofte en la babiladoj de nia karmemora Siberia humuristo, la recenzata verko estas ne nur recenz-objekto, sed ankaŭ preteksto por esprimo de opinio kaj fantaziemo de la “maljuna provincano VikS” en stilo foje (mem)ironia.

Babilado de maljuna provincano

Kemény, Zsigmond. Vidvino kaj ŝia filino / Tradukis el la hungara Jozefo Horvath. – Budapest: HEA, 2014. – 295 p.

Ekvidinte la kovropaĝon, mi sentis naŭz-ondeton. Ĝi prezentis kirasitan viron, kiu duonbrakumas knabinon, kiu alrigardas lin… ne, ankoraŭ ne ame, sed antaŭame. Ĝis terura eksplodo de ardega amo restas 1 minuto 24 sekundoj kaj 0,6 nanosekundoj… je Dio, mi ne mensogas…

Sed eĉ sen eksplodo ĉio klaras. Antaŭ mi kuŝas mezepoka amromano, aŭ “kavalira romano”. Longa kiel intesto de bovino kaj enua kiel prelego de profesoro pri parazitologio. Mi havas sufiĉe da ili. Esperante, ruse, praruse kaj eĉ en la serba lingvo. Ilin igas malsaneca kripligo de ĉia logiko, ĉu ordinara, ĉu scienca, ĉu estetika. Nura priskribo de pigre fluanta vivo, prezentata en longaj pseŭdoprofundaj monologoj kaj ne malpli idiotaj dialogoj pri vetero kaj pri tio, ke s-ro N. fiksrigardis s-inon Y. ne kvin sekundojn, kiel kutime, sed duoble pli, ktp, ktp.

Tio estas ĝenerala bildo. Sed ankaŭ la ricevita libro per mia grasa fantaziemo prezentis la enhavon de la libro eĉ sen ĝia tralego.

Legu la tutan artikolon ‘La lasta babilado de VikS’

Tiuj, kiuj en ĉiuj landoj, pri ĉiuj temoj…

Galor, Zbigniew; Pietiläinen, Jukka. UEA en konscio de esperantistoj. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2015. – 168 p.

Kun granda intereso mi legis la sciencan libron (vere sciencan, ĉar plimulto da sciencaj libroj en Esperanto estas pseŭdosciencaj) de Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen, la libron kiu komprenebla estos por homoj kun sociologia kaj statistika studoj je pli ol universitata nivelo. La aŭtoroj pagas teruran prezon de sia laboro, ĉar post la legado de la libro mi konstatas, ke nur dekkelkaj esperantistoj scios pri kio temas en la libro kiel la tuto. Kiucele verki por dekkelkaj personoj? Kaj ĉi tie aperas unua problemo: dekkelkaj personoj, sed kiaj? Ĉu kreopovaj intelektuloj aŭ “tipaj esperantistoj”. Sed tia estis kaj estas de ĉiam la scienco. Ties “sekretojn” komprenas nur elito kaj ne valoras plu pricerbumadi tion.

Legu la tutan artikolon ‘Tiuj, kiuj en ĉiuj landoj, pri ĉiuj temoj…’

Survoje al Ligo de Nacioj

Hodler, Hector. Novaj vojoj. Świdnik: Libro-Mondo; Đurđevac: Dokumenta Esperanto-Centro, 2014, 106 p.

HodlerHector Hodler, la fondinto de UEA, estis ne nur brila movadano, ne nur homo, kiu sukcese aplikis la lingvon dum la milito por kontaktigi militkaptitojn kun samlandanoj, sed ankaŭ grava teoriulo kaj pensulo – ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri pacproblemo. Serio de liaj 18 artikoloj, publikigitaj en la revuo Esperanto en 1915-17, estis kolektita en unu libro Novaj vojoj, publikigita en 2014 (evidente, okaze de la 100-jariĝo de la unua mondmilito). La artikolaro estas verkita antaŭ cent jaroj, sed ĝi estas interesa ankaŭ nun ne nur tial, ke ĝi montras al ni ne vaste konatajn facetojn de la personeco de eminenta samideano, sed ĉar la prezentataj ideoj aspektas sufiĉe aktualaj ankaŭ nun.

Legu la tutan artikolon ‘Survoje al Ligo de Nacioj’

Valora kroniko – precipe pri la poezio

Minnaja, Carlo; Silfer, Giorgio. Historio de la Esperanta literaturo. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 2015. – 764 p., il.

HELJen ĝi aperis – la granda literaturhistorio! Ĝia fizika aspekto estas tre alloga kun amaso da ilustraĵoj kaj plaĉa grafika aranĝo. Krom la ĉefa kronika parto ĝi havas plurajn gravajn aldonaĵojn. Pli ol mil piednotoj aperas paĝopiede, sed pli ampleksaj referencoj aperas en kvindekpaĝa apendico, kie kolektiĝas amaso da interesaj informoj. Sekvas antologia parto, bibliografio kaj indeksoj, krom de personoj ankaŭ de revuoj, de temoj kaj – tre utila – de verkoj.

Legu la tutan artikolon ‘Valora kroniko – precipe pri la poezio’

Kvin kaŭzoj, pro kiuj ĉiu nepre devas havi sian propran ekzempleron de “Kongresaj paroladoj”

Zamenhof, Lazarj Markoviĉ. Kongresaj paroladoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. – 2a eldono. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2015. – 64 p., 500 ekz. – (Serio Scio, №2).
Legu pli pri la libro.

Kongresaj paroladojEkzistas libroj, ne leginte kiujn esperantisto ne povas fariĝi esperantisto: iuj lerniloj k. s. Nu, post alproprigo de tiuj libroj oni kutime ilin ne plu bezonas. Ekzistas libroj, sen kiuj esperantisto ne povas daŭrigi sian praktikan uzon de Esperanto – vortaroj ktp. Kaj tiujn librojn oni nepre devas havi konstante sur sia breto (aŭ, almenaŭ, en komputilo).

Sed, krome, ekzistas libroj, sen kiuj oni ne povas bone kompreni, kion signifas “esti esperantisto”, kaj kiujn oni devas relegi denove kaj denove por malkovri al si ion novan. Al tiuj libroj apartenas Esenco kaj estonteco de la ideo de lingva internacia de Zamenhof kaj liaj Kongresaj paroladoj.

Feliĉe, nun aperis la nova eldono de la lasta libro, kaj mi insiste rekomendas al ĉiu, kiu tiun libron ne havas, nepre kaj urĝe ĝin akiri.

Por tio ekzistas minimume kvin kaŭzoj – jen ili laŭ la kresko de la graveco.

Legu la tutan artikolon ‘Kvin kaŭzoj, pro kiuj ĉiu nepre devas havi sian propran ekzempleron de “Kongresaj paroladoj”’

Pasiiga kaj sorĉa kapriolado

Kapriol’! Kavaliriko: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014.

KapriolLa nederland-frisa grupo Kapriol’! ekzistas kaj aktivas de 2009, prezentante varian dancan kaj kantan muzikon, kiu emas sekvi la malnovan nederlandan muzikan tradicion. En la repertuaro de la grupo enestas kaj la popolaj muzikaĵoj (kun iom da moderna prilaboro), kaj pure originalaj pecoj. Krome, la kapriolanoj ŝatas aranĝi la t. n. folkbalojn, dum kiuj gravas ne tiom la dancaj movoj, kiom la komuna festado mem. Multaj el iliaj registritaj artaĵoj, laŭ mi, tre sukcese kreas kaj transdonas la etoson de tiaj aranĝoj: “Gravas ne en kia stat’ kaj ankaŭ ne la diven’ // Venis ni dancigi vin kaj gravas nur kompren’” (el la teksto de Reva danco).

Legu la tutan artikolon ‘Pasiiga kaj sorĉa kapriolado’

“Vere aŭ fantazie?”

Babilado de maljuna provincano

Moura, Fátima. Aidoso, ege trans la doloro / Tradukis el la portugala Givanildo Ramos Costa. – Rio-de-Ĵanejro: Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz, 2010. – 80 p.

Aidoso ege trans la doloroMi pardonpetas pro pruntepreno, se ne diri “ŝteleto”, de la titolo de la recenzo de Valentin Melnikov pri Konvinka kamuflaĵo de Trevor Steele (siavice Valentin titolis ĝin laŭ rakontaro de Claude Piron). En sia recenzo Valentin trafe rimarkis ke: “Trevor detale priskribas la sperton kun brazilaj spiritistoj, mirindan resaniĝon… ne povas esti, ke li mensogas, sed li rakontas tute neeblajn aferojn. Mi estis perpleksa, ĝis… finlego de la libro”.

Ankaŭ mi finlegis. La libron Aidoso: ege trans la doloro, kiun eldonis brazilaj spiritistoj. Ĝia tradukinto menciis, ke li “esperantigis ĝin tre spiritismcele” kaj klarigis, ke en sia origina lingvo la libro estis verkita “per serena stilo, agrabla kaj sekura”. Mi volonte kredas lin, ja ankaŭ la lingvaĵo de l’ traduko estas agrabla kaj fluga. En rezulto ni havas pli-malpli sukcesan reklam-libreton, en kiu la aŭtorino nur tuŝis, skize montris la temaron.

Legu la tutan artikolon ‘“Vere aŭ fantazie?”’

La verda vivo de Papazov

Papazov, Dimitar. El mia verda vivo. Rememoroj de esperantista kaj socia aganto / Antaŭparolo de Detlev Blanke. – Berlino-Sofio: Dafna, 2013, 218 p., il.

PapazovKun atento kaj krajono mi komencis esplori la recenzatan verkon. Ĝuste esplori, ĉar la aŭtoro estas ne nur travivinto de la bulgariaj kaj alilandaj eventoj, sed li estas partoprenanto de la historio.

La verkon de Dimitar Papazov iom ordigis kaj redaktis Detlev Blanke, ankaŭ li verkis la antaŭparolon, enmetis la enhavtabelon kaj “inventis” pli ol 200 subtitolojn. Temas pri eldonado, Esperanto-movado en Bulgario ekde la unuaj pioniroj Miloslav Bogdanov kaj Dimitar Blagojev, politikaj procezoj, financa agado, kunlaboro en la internacia Esperanto-movado, partopreno en naciaj kaj internacia kongresoj kaj konsultiĝoj.

Legu la tutan artikolon ‘La verda vivo de Papazov’



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.