Rokicki, Ryszard. Enkonduko en la morfologion de Esperanto. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2022. — 88 p. — (Serio Scio, №11).
Radikoj kaj vortoj en Esperanto estas tikla temo, kiu meritas multe pli da atento ol ĝi ricevas. Komence la aŭtoro mencias, ke ja ni disponas pri ampleksaj libroformaj priskriboj de la Esperanta morfologio, sed ke eĉ tiuj “preteratentas aŭ dubveke prezentas kelkajn fenomenojn” ĝuste sur la kampo de la vortformado. Mi konsentas kun tiu aserto kaj aldonas, ke tio, kion la aŭtoro nomas “lingvo-teoriaj … kontribuaĵoj de unuopaj esperantologoj”, grandparte spegulas ne la aplikon de iu ĝenerala lingvistika teorio al Esperanto, sed privatan teoriumadon por interna uzo, ne defendeblan en profesiaj rondoj ekster la Esperanto-komunumo.
“Kial lingvistiki pri Esperanto?” estas la titolo de la dua enkonduka sekcio. En la demando mem estas kaŝita la respondo: Ĝuste tial! Ĝuste tial, ke se mi devus klarigi al neesperantista fakulo la signifon de lingvistiki, mi troviĝus en embaraso. Mi konjektas okupiĝi pri lingvistiko, sed mi ne certas pri profesie aŭ hobie. PIV ne helpas. Ĉu tiu verba uzo de abstrakta ento estas priskribebla per iu regulo? En sia verko, Rokicki faras seriozan provon aliri profesie al tiu ĉi kaj aliaj demandoj.
En ĉapitro 3-a la aŭtoro iel resumas la priskribon de la Esperanta vortfarado, kiun la Akademio publikigis en siaj Aktoj pri la periodo 1963–1967. Ĝia plej detala teoria ellaboro estas trovebla en Plena Analiza Gramatiko, lastfoje eldonita en 1985, siavice bazita sur la laboroj de René de Saussure en la dekaj jaroj de la pasinta jarcento.
Ĉapitro 4-a resumas la vortfaradajn esplorojn de Rokicki. Anstataŭ la Akademian distingon inter substantivaj, adjektivaj, verbaj kaj adverbaj radikoj la aŭtoro proponas tri novajn “genrojn”: la subjektan, la predikatan kaj la epitetan. La novaĵo ŝajnas nur terminologia, kiu, krome, pro sia sintaksa karaktero, daŭrigas pli ol centjaraĝan eraron en la esperantologia literaturo. Nepre preferindas la uzo de semantikaj kategorioj, indukteblaj el la tradukoj en la Universala Vortaro kaj modernaj aŭtoritataj vortaroj. Ankaŭ la elekto de kelkaj aliaj terminoj ne feliĉigas min. Anstataŭ polisemio (ilustrebla per nazo1 kaj nazo6 en PIV 2020) oni kutime uzas (retraduke) heterosemio. Malgraŭ tio, la bone strukturita ellaboro de la uzo de radikoj en ĉiuj eblaj vortformoj estas rekta pozitiva rezulto de tiu ŝajne nur terminologia ŝanĝo. Fine, la aŭtoro refasonas la tradician radikstrukturon de Esperanto-vortaro laŭ la ekzemplo de la radiko akv-, kiun li splitas en la “subjektan” akv- kun ĝia finaĵo o, la “predikatan” akv- kun i kaj la “epitetan” akv- kun a. Tiun evoluon mi mem skizis, uzante ĝuste tiun radikon akv-, en la ceremonia prelego, per kiu mi adiaŭis mian katedron en la amsterdama universitato en 2013[1]. Per funkcigramatika analizo mi konstatis, ke la monosemia interpreto de la E-radikaro, teorie eble la plej evidenta kaj plej facile lernebla, koliziis kun la jam disvastiĝinta fenomeno de la senpera verbigo (intuicia verba radikspecialiĝo, ekz-e de pied- en piedi anstataŭ piediri), kaj la timide sekvanta adjektiva specialiĝo (ekz-e de akv- en akva anstataŭ akveca). Eĉ se tiu evoluo ne estis antaŭvidita, konsolu nin la fakto, ke ĝi estas tute konforma al interlingve konstatebla sinsekvo de ŝoviĝoj en la parolpartaj sistemoj, origine similaj al tiu de Esperanto. En sia sinkrona analizo, Rokicki detale priskribas la saman finrezulton. En tiu demonstra okazo de akv-, bonintence enkondukita de Zamenhof kiel monosemie interpretenda (likva H2O), sed uzata de la parolantaro pli kaj pli heterosemie, li proponas spliti la malnovan radikon en tri monosemie difinitajn radikmorfemojn laŭ iliaj sintaksaj uzokampoj. Sendube tiu prezento spegulas la realan situacion kaj estas priskribe pli adekvata ol la Akademia prezento. Tamen restas problemoj: la nova “prototipa” kapvorto akv-o perdis ĉe Rokicki sian verbigeblon, sed konservis sian adjektivigitan akv-a, kiu nun kolizias kun la nova “marĝena” kapvorto akv-a kun rezulte du malsamaj signifoj. Kiu legas la vorton akva, tamen, ne povas diveni ties prototipecon aŭ marĝenecon, kaj restas kun dubo pri la celata signifo. Dum akva signifas pli ol ekskluzive la enton akv en kvalifika rolo, tiu dusenceco restos. Tiaj kolizioj povas okazi tra la tuta leksiko de la lingvo. Ili estas la natura sekvo de la manko de klaraj reguloj por la heterosemia uzo de la radikoj (akv- alie ol akvo, ir- alie ol iri, bel- alie ol bela/e), ankaŭ en la modelo de Rokicki, kiu, kvankam pli bona ol la Akademia, plu allasas kruckombinojn kiel tiu de akva el akv-o kaj akva el akv-a.
Ĉu serĉi rimedon por kontraŭbatali la skizitan evoluon en evidente vivanta lingvo? Estas konstatebla vero, ke multaj radikoj jam vastigis sian originalan uzokampon, kaj estas ankaŭ vero, ke pro tio la vortfarada sistemo iom post iom perdas sian unusencecon (ĉu akvisto estas specialisto pri akvo aŭ aspergisto?), kaj la lingvo sian travideblon. Rokicki gratulinde bone priskribas tion. En la funkcia gramatiko, kiu estas la kadro en kiu mi aktivas, troviĝas instrumentoj por stiri la evoluon, se oni volus. Necesus redifini certajn tipojn de senperaj verbigoj (ne ĉiujn) kaj kompense uzi pli ofte la sufikson -um, kiu ja prezentas bonan solvon por krei rilatojn inter radikoj kaj derivaĵoj, kiuj estas malfacile ĝeneraligeblaj. Estus bezonata ankaŭ kompleta reaprezo de la rolo de la sufikso -ec. Akademio, moviĝu!
Wim Jansen
Noto
1. Natuurlijke evolutie en leergemak (nederlandlingva), ISBN 9789080322608. Resumita kiel “Esperanto inter natura evoluado kaj lernfacileco” en Beletra Almanako 9 (23): p. 122-128 de junio 2015.
La monografio Enkonduko en la morfologion de Esperanto (EME) de Ryszard Rokicki estas aĉetebla kontraŭ 12 eŭroj ĉe la Libroservo de UEA:
https://katalogo.uea.org/index.php?inf=1309
Ĉi tiu recenzo unue aperis en la revuo Esperanto, 2022, №11, p. 236-237. Kun permesoj de la aŭtoro kaj de la redakcio de Esperanto ĝi estis republikigita en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/rokicki