Rilke, Rainer Maria. La Sonetoj al Orfeo / Tradukis el la germana Mark Fettes; Antaŭparolo de Duncan Charters. – Novjorko: Mondial, 2020. – 143 p. – (Serio Oriento-Okcidento, №59).
Rainer Maria Rilke (1875–1926) estas ĝenerale konsiderata kiel unu el plej gravaj verkistoj de la germanlingva literaturo. Por alilingvaj legantoj lia famo estas pli limigita, ĉar lia poezia verko, kaj nepre La Sonetoj al Orfeo, ofte ŝajnas obskura kaj sintakse duba. La privata lingvouzo ne nur malhelpas la rektan komprenon, sed ankaŭ efike rezistas tradukadon. Tial fojfoje aperas la opinio, ke verko kiel La Sonetoj al Orfeo ne estas tradukebla.
En sia saĝa antaŭparolo Duncan Charters citas la atentigon de William Auld, “ke nenio estas netradukebla en Esperanton, tamen ke tio dependas de la spirito de la tradukanto” (p. 7). Feliĉe ni havas tian spiriton inter ni. Mark Fettes sukcese kaptas la etoson de Rilke.
Tio tamen ankaŭ signifas, ke la kompreno ankoraŭ ne estas facila. Rilke mem asertis (eble tro kokete), ke li mem ne komprenis, kion li skribis. Li diris pri tiuj sonetoj, ke “ili eble estas la plej mistera, por mi mem enigma diktaĵo kiun mi iam eltenis kaj atingis” (en letero al Xaver von Moos). Mark Fettes citas tiun rimarkon en sia tre utila enkonduko. Krome Rilke konstruas la fikcion, ke li “vidis la ĉielon malferma” kaj “ricevis signalon el la kosmo”, kvazaŭ li nur estis ricevilo por tiuj eksterteraj mesaĝoj.
Ne estas mirinde, ke filologoj ofertas abundon da malsamaj interpretadoj de tiu poemciklo, foje esoteraj, foje filozofiaj, foje estetikaj. Sed ankaŭ eblas esprimi la temon pli simple. En la vortoj de Duncan Charters: “kiel trovi feliĉon kaj vivi kun ĝojo en mondo kie ŝajne ĉio pereas”.
La Sonetoj al Orfeo absolute ne taŭgas por rapida legado kaj postulas ripetan legadon. Mark Fettes emfazas: “kiel aliaj grandaj poeziaj verkoj, la Sonetoj ne tuj malkaŝas siajn sekretojn; ili similas al fruktoj kiuj maturiĝas malrapide en la koro de la leganto” (p.13).
Ĉi-tie ne estas la loko por oferti ŝlosilon al la verko. Tial mi ŝatus prezenti relative alireblan soneton el la ciklo, la sesan el la dua parto.
Roz’, vi tronanta, al niaj prauloj
vi estis kaliko kun rando senpena.
Al ni tamen floro jam preter kalkuloj,
la neelĉerpebla objekto plenplena.
Riĉule jen portas vi veston sur vesto
ĉe korpo konsista el nura glimlumo;
sed ĉiu petalo samtempas forgesto
kaj malnecesigo de ĉiu kostumo.
Jarcentojn vi vokas al ni perarome,
la plej dolĉajn nomojn etere alspiras –,
subite ekŝvebe jen kvazaŭ famkone.
Malgraŭe, vi restas senscie baptita…
Kaj al vi sindone memoro transiras,
kun ĉio de l’ horoj kvestade kaptita.
La atenta leganto trovas la sonetojn, kie rozoj aperas (I,5 kaj II,21) kaj iom post iom povas kompreni, kion signifas rozoj por Orfeo (kaj Rilke).
Mi ĝojas, ke nun eblas esplori tiun kolekton ankaŭ en Esperanto.
Wolfgang Kirschstein
Ĉi tiu recenzo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/07/recenzo-140