Grandioza florkolekto

boultonBoulton, Marjorie. Unu animo homa: Plena poezia verkaro de Marjorie Boulton: 2 volumoj / Redaktis Edmund Grimley Evans. – Barlastono: Esperanto-Asocio de Britio, 2022. – 1212 p.

Marjorie Boulton estis la kandidato al la Nobel-premio pri literaturo far la Esperanta PEN-centro ekde 2006, post la forpaso de la antaŭa kandidato William Auld. Siavice, post 2006 la Akademio Literatura de Esperanto kandidatigis Baldur Ragnarsson. Komparo de ĉi tiuj du kolosoj de la esperanta kulturo ne celus montri rivalecon, nur ja montri kiom gravaj estis ĉi tiuj du personecoj kaj tra kiuj verkoj la esperantanoj povas ilin koni komplete.

Pri Baldur Ragnarsson la pleto estas jam preta, ĉar jam aperis plena originala verkaro La lingvo serena (Red. M. Nervi, Edistudio, 2007), al kiu tamen aldoniĝos malfruaj poemoj kaj artikoloj.

Profundan studadon pri Marjorie permesas nun la kolosa laboro de Edmund Grimley Evans Unu animo homa (Esperanto-Asocio de Britio, 2022) entenanta la plenan poezian (nur poezian!) verkaron de la brita doktorino. Du volumoj, 1212 paĝoj: la kovrilo de ambaŭ prezentas portreton de Marjorie en la tute sama pozicio kaj enkadrigo, sed la duavoluma portreto progresas al leĝera rideto, tiom familieca al la personoj (kiel mi) kiuj havis la bonŝancon konatiĝi kun ŝi persone kaj aŭskulti de ŝi lekciojn, deklamadojn, prelegojn.

La enordigo de tiel vasta poemaro ne estis facila; ŝi lasis ĉiujn rajtojn pri publikigo al la Esperanto-Asocio de Britio kaj Grimley Evans jam en 2014 antaŭ la forpaso de Boulton komencis ordigi, kun ŝia helpo, por kritika reeldono de la elĉerpitaj verkoj; post ŝia forpaso (la 30an de aŭgusto 2017) li transportis el ŝia hejmo ĉiujn librojn, privatajn taglibrojn kaj paperojn kiuj povis alceli la plenumiĝon de la programo. Tiel estis malkovritaj eĉ poemoj neniam eldonitaj, kiuj nun riĉigas ĉi tiun verkon.

La unua poemo en esperanto de Boulton estas de 1952 kaj aperis en Esperanto en Skotlando. Sub ŝia nomo estis publikigitaj kvin poemaroj, ekde Kontralte (Stafeto, 1955) ĝis Du el (TK-Stafeto, 1985); Nuntempa eposo estis verkita en 1953, sed neniam antaŭ nun publikigita, kvankam ekzistis tajpaĵo kaj parta surkaseda deklamado far Auld.

La sonetaro La sekreta psiko estis verkita en 1954, kiel atestas manuskripto retrovita en 2019, sed publikigita en 2002 (kun dato 1954) kun frontispica aŭtornomo Eva Sveti Vrag (kroate: jen sankta diablo), sen nomo de eldonejo, distribuata de Iltis (de R. Haupenthal) en tre luksa eldono por bibliofiloj kaj astronomia prezo (83 paĝoj, 66 eŭroj), kio certe limigis la aĉetantojn al absoluta minimumo; aperis neniu recenzo, neniu komento. Ke sub tiu evidenta pseŭdonimo kaŝiĝas Boulton mi unua detektis per artikolo en Literatura Foiro de aŭgusto 2014; ŝi malagrable surpriziĝis, ke tiu manuskripto estis publikigita sen ŝia permeso, sed deklaris, ke ŝi ne hontas pri ĝi. Malgraŭ, ke neniam Boulton aludis al iu sia junulina amhistorio (al esperanto ŝi venis 30-jara), kiel atestas pluraj samideanoj kiuj longe kaj diversokaze frekventis ŝin persone, mi insistas ke tiu mirinda ama kaj amora sperto, ekde knabina virgeco ĝis trista kortuŝa konkludiĝo, kiu estas senprude evidentigata en tiu sonetaro, estas aŭtobiografia rakonto: tiun intensecon kaj delikatecon, tiun detalriĉon de la amoraj pozicioj, tiun rean kaj trifojan alvenon al la klimakso nur povas esprimi persono kiu ja spertis; kaj la fakto ke poste ŝi deklaros, ke ŝi ne hontas pri tiu verko konfirmus la tezon, ke ŝi malkaŝis sin mem, sian volupton, sian korpan ĝuon en la amorado. Kiu volus kompari kun la Sekretaj sonetoj de Peter Peneter/Kalocsay trovus en Boulton multe pli apertan kaj malprudan rilaton al la sekso.

Ege interesaj estas la dispublikigitaj poemoj, kiuj kolektas ĉion ceteran (espereble), kio aperis en la plej diversaj revuoj. Resuma aldono, kiu penetras la tutan libron: la versoj estas absolute parnasismaj, ŝi ne cedis al allogoj de pli facila eksterregula verso; la melodio estas eble de tempo al tempo sinripeta, sed ĝi lulas harmonie, senriproĉe.

Havante nun la tutan poezian verkaron oni povas elekti laŭ sia gusto. Mi preferas ŝian unuan periodon, ni diru la plenan jardekon de la 1950aj, en kiu ŝi parolas pri si juna, entuziasma, kun altaj aspiroj, eĉ se neebla amo al viro jam edziĝinta ŝin turmentas kaj aperte ŝi tion montras en la poemoj Al la amato malpermesita kaj Al la edzino de mia amato[1] posta periodo ŝin prezentas jam lerta profesorino, kiu saĝe kaj ame konsilas al inoj de la posta generacio, kaj ilin instruas pri honesto en la vivo kaj en la politiko, pri la hororo de la homaj kruelaĵoj, pri la abomenindo de diktaturoj. Kaj tamen la homojn ŝi indulgas, ĉar ŝi amas la Homon. Nuntempa eposo estas malkovrita trezoro ĝis nun nekonata, rakontanta, tra ĉ. 1700 versoj en tercinoj en 80 paĝoj, pri kiom devis suferi kroata virino (kun plene deklarita nomo) pro siaj ideoj: ankaŭ ĉi tie detala priskribo, profunda enpenetro en la animon de la viktimo, profunda kompreno, kompato kaj amikeco. Sed vera homo ne lasas sin subigi:

Sed ankaŭ staras ŝi, la nevenkito;
Per sanga mano spitis la Inferon
Kaj skribis sur la pord’, per sango, ŝvito,
«ĈI TIE NE FORLASU LA ESPERON!»

Jamaj legintoj de la presitaj verkoj de Boulton havos ĉi tie la okazon refreŝigi sian memoron, kaj la notoj ilin instruos pri la naskiĝo de la poemoj, ekstraktita de manuskriptoj aŭ de mencioj troviĝantaj en aliaj tekstoj.

Certe ja ne mankas ankaŭ banalaĵoj, sed humuraj:

Post la banalo kaj malpuro
kaj tedo de la tagrutin’,
estas libero kaj plezuro
per varma akvo lavi sin.

Aŭ alia ekzemplo pri “Svisa Fromaĝo”:

Kiel klarigi tion sen
absurdo, mi ne scias. Jen
mi provos, venu, vorta vero!
Al mi tre plaĉas la grujero;
sed ĉu mi montras nun malsaĝon?
Mi sentas, ke troviĝas ĝuoj
eĉ en la gusto de la truoj!

Kompreneble ne estis ĉi tie la loko rakonti pri Marjorie Boulton, pri kiu aperis tuta aro da eseoj, recenzoj; la celo estis evidentigi la specifajn trajtojn de tiu ĉi kolekto.

La skrupula, eĉ pedanta precizeco de redaktoro Grimley Evans riĉigas la volumojn per notoj. Estas komparoj inter diversaj fontoj, jen la origina manuskripta, jen la poste publikigita; jen li evidentigas (kaj korektas) klarajn mistajpojn; jen, ĉeokaze, li sekvas la evoluon de vortoj, kiel la botanika termino kaliklo, troviĝanta en PV (1934) kaj PIV (1970) evoluinta al kromkaliko en PIV (2002).

Entute grandioza florkolekto de grandioza poetino kaj virino: la titolo Unu animo homa plene kongruas kun taŭga difino por Marjorie Boulton.

Carlo Minnaja

Noto
1. Laŭ Historio de la esperanta literaturo de C. Minnaja kaj G. Silfer (lf-koop, 2015) la nomita persono estis la dana profesoro pri plantpatologio Paul Neergaard (1907-1987).

Legu pli pri Marjorie Boulton en la artikolo de Antonio Valén, publikigita kadre de la rubriko “Nia Trezoro” en La Ondo de Esperanto (2012, №11) kaj en nia novaĵretejo: https://sezonoj.ru/2012/11/217boulton/

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/boulton-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto, Kulturo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi