Post rikolto necesas draŝi

rikoltoBelarta rikolto 2022: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio / Redaktis Miguel Gutiérrez Adúriz, Miguel Fernández, Ulrich Becker. – Novjorko: Mondial, 2022. – 121 p.

Kiel ĉiujare Mondial ankaŭ en 2022 aperigis la verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj.

Komencante pri la poezia parto mi devas unue konfesi ke mi persone ne havas grandan talenton por prijuĝi tiun ĝenron. Do la subaj vortoj eble diras pli multe pri mi mem ol pri la premiitaj verkoj, kiujn mi trovas plejparte neinteresaj kaj senenhavaj versaĵoj kun rimoj banalaj aŭ altiritaj trude. Escepto eble estas Mi ŝatus vidi… de Benoît Philippe, kiu estas persona kaj per-sona poemo, tamen kun senco ne tre klara al mi. Neniu unua premio estis aljuĝita, sed Evgenij Georgiev ricevis la duan pro Reĝino-nokt’, kiu lasas min indiferenta, kaj honoran mencion pro sonetkrono, kies 210 versoj prezentas ian kulturhistorian ekzotismon, se mi bone komprenis antaŭ ol endormiĝi pro enuo.

Tute alie statas la proza branĉo. Unuan kaj trian premiojn gajnis Sara Spanò per du fascinaj tekstoj. Rekviemo estas fortimpresa pensofluo pri konfrontado de personaj memoroj, rekonsidero de la propra memo, provo orientiĝi en la mondo de la nuna epoko – ĉio en lingvo trafa, preskaŭ eleganta. Kaj Speguloj estas iom enigma provo eble (re-)trovi la propran voĉon (= esprimpovon) kaj lokon inter aliaj homoj. En ambaŭ ŝiaj prozaĵoj rolas muziko – de Mozart kaj Pärt – kaj insektoj. Entute ili estas interesaj verkoj, kiuj stimulas la fantazion de la leganto.

La dua premiaĵo La pentraĵo de Jorge Rafael Nogueras prezentas tro klarigan rakonton, kiu ŝanceliĝas inter naiva sed realisma rakonto kaj edifa fabelo. Honoran mencion gajnis la sufiĉe interesa kaj imagveka simbolaĵo Strato Memoro de Tobiasz Kubisiowski.

Antaŭ kelkaj jaroj oni enkondukis la novan branĉon Mikronovelo. Grava sekvo de tio estas granda kresko en la nombro de konkursaĵoj. Evidente oni do sukcesis instigi homojn al verkado, kio estas bona afero. La rezulto, se temas pri la nivelo de la premiitaj verkoj, ne ŝajnas same kuraĝiga. Ofte temas pri simpla surprizo ĉe la fino (ekzemple pri la identeco de la rakontanto aŭ protagonisto). Tio validas pri la ĉi-jaraj unua kaj dua premiaĵoj. El la kvar verketoj en la rikolto mi preferas la trian premiaĵon, Kiu ĉeas? de Pascal Vilain, sed bedaŭrinde ĝia lingvaĵo ne tre plaĉas al mi. Verŝajne la konkursantoj supozas ke ĉi tiu branĉo pli facilas ol aliaj pro la limigita amplekso. Mi opinias male ke ĝuste la eta formato postulas apartan talenton pri arto.

Delonge la branĉo Teatraĵo estas la ĉefa mizero de la Belartaj Konkursoj. Ankaŭ ĉi-foje oni aljuĝis nur la trian premion al La bakisto kaj la profeto de Raffaele Del Re. Ĝi estas religia edifaĵo pri la profeto Jona. En la Biblio temas pri rakonto bizara, sed ĉi tie bedaŭrinde aperas nek la fiŝo, kiu glutis Jonan (kio estus interesa spektaklo sur scenejo), nek la hedero, sub kiu li sidis deprimite. Ĉio fariĝis tedaĵo kun odoro de la deknaŭa jarcento, krome en iomete lama lingvaĵo.

Ankaŭ en la subbranĉo Monologo kaj skeĉo oni atribuis nur la trian premion, plus tri honorajn menciojn. El la kvar verkoj, tiu de Amir Naor ŝajnas al mi provo je absurda aŭ simbola teatraĵeto. Du aliaj iomete tuŝas la nunan realan Esperanto-komunumon. En tiu de Stela Besenyei-Merger ni spertas iom evidentan generacian konflikton en formo de “oldulklarigo” (simila al la konata “virklarigo”). En tiu de Brandon Sowers rolas ventroparolista pupo (ial nomata manekeno) meze de lavango el spritaj aludoj, eble pleje celitaj al usonaj spektantoj.

En la branĉo Eseo dum la paso de jaroj mi legis plurajn interesajn tekstojn. Ĉi-jare nur la tria premio estis aljuĝita, kaj eĉ tion mi trovas troa. Temas pri La fundamentaj leĝoj de esperantista stulteco de Federico Gobbo, satiraĵo aŭ gala litanio en pseŭdoscienca ĵargono, malzorge verkita enhave kaj lingve. Do ĝi iel ironie ekzemplas sin mem.

Pri la kantotekstoj mi ne povas juĝi. Sen la necesa muziko ili ŝajnas banalaj, same kiel tiom da aliaj kantoj, se nur legataj.

Finas la libreton raporto de la BK-prezidanto Miguel Fernández, en kiu li unue priparolas la ĝeneralan staton de la mondo – interalie kun forta kondamno al la militado de Rusio en Ukrainio – kaj de la Esperanta kulturo. Sekvas prezento de la ĉi-jaraj kontribuaĵoj al la Belartaj Konkursoj kun prijuĝaj citaĵoj de la ĵurianoj. Jen plejparte interesa legaĵo.

Eble iu trovas ĉi recenzon tro negativa. Se jes, bonvolu konsideri ke post ĉiu rikolto necesas draŝi por elgajni ion utilan. Do, se iel resumi la rikolton de 2022, mi eble ĉefe emfazu la bonan nivelon en la branĉo Prozo. Pri la ceteraj branĉoj eble iu alia povus paroli pli favore ol mi. Ĝenerale mankas en la verkoj ia rilato al la nuntempa mondo. Krome, pluraj verkoj bezonus ioman lingvan poluradon.

Sten Johansson

Ĉi tiu recenzo aperis la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/recenzo-136

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi